Petrus KENICIUS (latinigite; origine Peter Königsson) (* Baggböle, Umeå Komunumo, en la 1555 - Upsalo, en la 3-a de februaro 1636)[1][2] estis luterana Ĉefepiskopo de Upsalo ekde 1609 ĝis sia morto. Li estis edukita en la Universitatoj de Wittenberg kaj Rostock. En 1589, li estis arestita de la reĝo Johano la 3-a, kune kun Nicolaus Olai Bothniensis (1550-1660)[3], estonta ĉefepiskopo inter 1599-1600. La kialo de la malkonkordoj kun la reĝo estis la ne-luterana liturgio. Post sia liberiĝo, li partoprenis, en 1593, en la Sinodo de Upsalo[4], kiel unu el la dekdu asistantoj. En 1595, li ordiniĝis episkopo de Skara. Li estis konsiderita kiel bonega kaj senlaca laboristo, kiu dediĉis multe da tempo kaj zorgo al la Universitato de Upsalo kaj al la eklezio. Kiam li maljuniĝis, li ekmalfortiĝis pro aĝo kaj malsano kaj laŭ onidiroj, la ĉefdiocezo ekneglektiĝis.

Petrus Kenicius
Ĉefepiskopo de Upsalo
Regado 1609–1636
Persona informo
Naskiĝo 1555
en Baggböle, Umeå Komunumo,  Svedio
Morto 3-a de februaro 1636
en Upsalo,  Svedio
Tombo Upsala Katedralo vd
Religio Luteranismo
Etno svedoj vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Upsalo
Familio
Infanoj Margareta Kenicia vd
Profesio
Okupo pastro • teologo • universitata instruisto vd
Aktiva en Upsalo vd
Episkopo de Skara
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Verkaro redakti

  • Petrus Kenicius A. Upsaliensis, honoratissimis & humanissimis viris dn. præpositis pastoribus & toti clero archiepiscopatus Upsaliensis amicis & in Christo fratribus, pacem & misericordiam à Deo, per Christum salvatorem nostrum &c... - 1619
  • Compendium doctrinæ cælestis ex locis theologicis ... - 1699
  • Festum jubilæum primum: Thet är: tre jubel predikningar vthöffuer Exod. cap. 1. l4. & 15. ufqæ; ad v. 22. som effter ... Gustaf Adolph ... wår ... konungz ... vthgångne mandat och instruction på then jubel fäst och almen bönedagh, som vthi thetta 1621 åhret, : then 21. januar. påbudin är ... - 1621
  • Compendium doctrinæ coelestis ex locis theologicis ... dn. Matthiæ Hafenrefferi ... et in usum scholarum particularium inclyti regni Sveciæ separatim editum - 1684

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti