Petrus Pavius

nederlanda kuracisto, botanikisto kaj anatomo

Peter PAUW (latine Petrus Pavius) estis nederlanda kuracisto, botanikisto, disĉiplo de Girolamo Fabrizio, unua profesoro pri Anatomio de la Universitato de Lejdeno, kie li starigis unu el la plej antikvan malefemeran amfiteatron pri anatomio en Eŭropo. Johannes Heurnius, Gerardus Bontius kaj Rembert Dodoens estis liaj profesoroj. Li studis ankaŭ en la Kolegio de Francio, kie Ludovikus kaj Johannes Duretus estis liaj profesoroj. Li diplomiĝis kiel doktoro pri medicino en la Universitato de Rostock kie Heinrich Brucæus estis lia profesoro. En la 9-a de majo 1593 li edziĝis al Maria, filino de Jan van Hout, nederlanda poeto kaj lingvisto.

Petrus Pavius
Nederlanda medicinisto kaj botanikisto
Nederlanda medicinisto kaj botanikisto
Persona informo
Naskiĝo 2-a de aŭgusto 1564
en Amsterdamo,  Nederlando
Morto 1-a de aŭgusto 1617
en Leiden,  Nederlando
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Nederlando vd
Alma mater Universitato de Lejdeno
Universitato de Padovo
Universitato de Rostock
Universitato de Orleano
Profesio
Okupo botanikisto • anatomo • universitata instruisto vd
Verkado
Verkoj Leiden anatomical theatre vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Selektitaj verkaĵoj redakti

 
la Botanika Ĝardeno de Lejdeno
fondiĝis en 1590
  • Tractatus de Exercitiis, Lacticiniis, et Bellariis, Rostock
  • Notæ in Galenum, de cibis boni e mali succi, Rostock
  • Hortus publicus Academiæ Lugduno-Batavæ, ejus Ichnographia, descriptio, usus, &c., Lugd. Bat, 1601
  • Primitiæ Anatomicæ de humani corporis Ossibus, 1615
  • Succenturiatus Anatomicus, continens Commentaria in Hippocratem de Capitis Vulneribus, Additæ sunt Annotationes in aliquot Capita Libri octavi C. Celsi, 1616.
  • Notæ et Commentarii in Epitomem Anatomicum Andreæ Vesalii, 1616.
  • De Valvula Intestini Epistolæ duæ, Oppenheim, 1619. Ĉi-verko eldoniĝis postmorte kune kun la unua centogrupo de la Epistoloj de Fabricius Hildanus (1560-1634).
  • De Peste Tractatus, cum Henrici Florentii additamentis, Lug. Bat. 1636
  • Anatomicæ Observationes selectiores, 1657, enmetita en la triaj kaj kvaraj centogrupoj de la anatomiaj kaj medicinaj raportoj de Thomas Bartholin.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti