Petunidino

kemia kombinaĵo
Petunidino
Kemia strukturo
petunidino
Tridimensia kemia strukturo de la Petunidino
Rozkolora petunio
Kemia formulo
C16H13O7+ (Cl)
CAS-numero-kodo 1429-30-7
ChemSpider kodo 390371
PubChem-kodo 441774
Fizikaj proprecoj
Molmaso 317,27 g mol−1
Smiles
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H312, H320
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P241, P264, P303+361+353, P353, P402+404
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)


Petunidinopetunidol estas natura organika komponaĵo el la familio de la antocianidinoj. Ĝi estas vegetala pigmento kiu donas la koloron malhelruĝan al la Malva sylvestris, al kelkaj specioj Schinus Molle kaj al certaj florpetaloj. Ĝia nomo devenas el la komenco de la 20-a jarcento kiam ĝi estis identigita en la floro de la petunio, kiam tri aliaj pigmentoj estis same identigitaj kiel cianidino, malvidino kaj la peonidino.

Proprecoj redakti

La petunidino, kune kun la tri supraj pigmentoj, krom la delfinidinoj kaj pelargonidinoj, estas la ĉefaj konstituantoj de la familio de la antocianidinoj. La antocianinoj estas akvosolveblaj pigmentoj respondecaj pri la koloroj, oranĝo, ruĝa, purpura kaj blua de kelkaj fruktoj, vegetaloj, cerealoj kaj floroj. La funkcio de la koloroj estas altiri polenigantoj kaj semdiseriĝantoj, krom agi kiel fotoprotektantoj, absorbantoj de la lumo klarverda kaj eliminantoj de la liberradikaloj generitaj dum fotosintezo.

Antocianidinoj estas derivaĵoj de la flaviliuma katjono. La ses antocianidinoj supre menciitaj posedas komunan grupiĝojn hidroksilajn OH en la pozicioj de la karbonoj 3, 5 kaj 7, kvankam kelkaj diferencoj inter ili povas esti la substituado de la hidroksila grupo je la metoksila radikalo (R-O-CH3). La plej stabila el la ses antocianidinoj estas la malvidino, sekvata de la peonidino, petunidino, cianidino kaj delfinidino. La aldono de iu glikozido aldonas stabilecon kaj solveblecon al tiuj substancoj.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti