Pfannenstiel

montoĉeno de la Antaŭalpoj transiranta al la Svisa Mezlando

Pfannenstiel estas montoĉeno de la Antaŭalpoj transiranta al la Svisa Mezlando inter la Lago de Zuriko kaj la Greifensee. Temas pri flanka respektive meza moreno de la Linth-Glaĉero, kiu dum la glaciepoko kovris la valojn, kie hodiaŭ troviĝas la mezlandaj lagoj. Pfannenstil formas la limon inter la distriktoj Meilen kaj Uster en la Kantono Zuriko. La montoĉeno Pfannenstiel komencas en sudo ĉe Rapperswil kaj entenas la tutan ĉenon kun Pfannenstiel Hochwacht ĝis la Zurikmonto. La plej alta pinto estas Pfannenstiel-Hochwacht (Pfannenstil Altobservejo) kun 853 metroj super marnivelo sur la limo inter la komunumoj Egg ZH kaj Meilen. Aliaj pintoj estas de sudoriento al nordokcidento Wassberg (715 m), Öschbrig (696 m), Adlisberg (701 m) kaj Zürichberg (670 m).

Pfannenstiel
Pfannenstil kaj Forch vidita de la Forchmemorejo
Pfannenstil kaj Forch vidita de la Forchmemorejo
monto
Alteco 853 m
Situo Kantono Zuriko, Svislando
Montaro Antaŭalpoj
Geografia situo CH1903: 693203 / 238657 (mapo)47.2922222222228.6708333333333Koordinatoj: 47° 18′ N, 8° 40′ O; CH1903: 693203 / 238657 (mapo) f4
Mapo
Pfannenstiel (Zuriko)
Pfannenstiel (Zuriko)
DEC
Pfannenstiel
Pfannenstiel
Situo de Pfannenstiel
Pfannenstiel (Svislando)
Pfannenstiel (Svislando)
DEC
Pfannenstiel
Pfannenstiel
Situo de Pfannenstiel
Map
Pfannenstiel
vdr
Belvidturo sur Pfannenstiel
Restoracio Pfannenstiel-Hochwacht

Historio redakti

La montoĉeno formiĝis en la lasta glaciepoko, kiam la gigantaj langoj de la Linth-Glaĉero kovris la Svisan Mezlandon. Post sia retiriĝo la glaĉero postlasis la lagojn (Lago de Zuriko kaj Greifensee) kaj siajn flankajn kaj mezajn morenojn (Pfannenstiel kaj Zimmerberg).

En malfrua mezepoko sur Pfannenstil troviĝis unu el la altobservejoj, kiu formis informtranssendsistemon de la Svisa Ĵurkomunumo.

Nomo redakti

Pri la deveno de la nomo Pfannenstil (signifo en Esperanto: kaseroltenilo) la sciencistoj disputas ĝis hodiaŭ. Laŭ la zurika historiisto Leonhard de Muralt la nomo Pfannenstiel datiĝas el la 17-a jarcento kaj rilatas al la peĉkaserlolo por la fumsignoj de la altobservejo. Tiu-ĉi hipotezo tamen estas dubinda, ĉar en dokumentoj la nomo jam aperis en la jaro 1333, kiam la altobservejo ankoraŭ ne ekzistis. Estas do pli verŝajna, ke la nomo estis donita al la monto pro ĝia formo, kiu similas iomete al kaserolo kun tenilo.

Dum certa tempo estis uzita ankaŭ la skribmaniero Pfannenstil, kiam oni tro rapide oficiligis skribreformon anstatauigante ie per simpla i. La reformo poste malakceptiĝis kaj la ŝildoj en Meilen iom post iom estis remodifikitaj.

Turismo redakti

La regiono de Pfannenstiel estas ŝatata migradejo por zurikanoj kaj ĝi vivas de loka turismo. La Forch-Fervojo kondukas super la pasejo Forch, kiu ligas la urbon Zuriko kun la Zurika Oberlando. De Forch oni en unu-hora migrado falcile povas atingi pinton Pfannenstiel-Hochwacht, kie hodiaŭ troviĝas la belvidturo, kiu antaŭ staris sur la monto Bachtel kaj tradicia restoracio, kie oni bone manĝas, se oni ne preferas rosti kolbasojn ĉe unu el la multnombraj familiaj fajrejoj.

Eksteraj ligiloj redakti