Philip J. Fry estas fikcia persono kaj la ĉefrolulo de la animacio Futurama.

Philip J. Fry
fikcia homo • movbilda persono
Kreita de Matt Groening
Verko Futurama
Simpsorama
Rolita de Billy West
Informoj
Sekso vira
Nacieco Usono
Loĝloko New New York, Nov-Jorko
Okupo kuriero
Patro Yancy Fry, Sr.
Gefratoj Yancy Fry, Jr.
Edzo/Edzino Leela
Kunulo Michelle • Amy Wong • Leela
Malamikoj Infosphere
vdr

Li estis liveristo en la 20-a jarcento kiu iĝas akcidente kriogenigita kaj vekas en la 30-a jarcento, kiam li iĝas liveraĵisto de firmao Planet Express prizorgita de sia 30-a pranevo Profesoro Hubert J. Farnsworth. Dum la lastaj sekundoj de la jaro 1999, li falas en tankon krionikan dum liverado de pico al Applied Cryogenics. Li restas frostita ĝis la lasta tago de la jaro 2999. Post vekiĝo li tiam renkontas la unuokulan konsiliston Leela kaj la roboton Bender. Kune, ili estas dungitaj de la malproksima nevo de Fry.

Li estas la plej bona amiko kaj ĉambrokunulo de roboto Bender kaj fianĉo kaj pliposte edzo de Turanga Leela. Li estas la patro de sia patro Yancy Fry (pro amafero kun sia patra avino dum tempovojaĝo) same kiel duonpatro de la idoj de Kif (pro la gravedeco de Kif kaj la akcidenta patrineco de Leela).

Frio estas karakterizita kiel simpla, kredinda, dolĉa, tamen nematura. Fry rigardas al Bender kiel sian plej proksiman amikon. Li ankaŭ havas fortajn sentojn pri Leela. En pluraj epizodoj li sentas nostalgion pri la 20-a jarcento, kaj provas konvinki siajn kunlaborantojn kiel bone ĝi estis tiam.