Philippe Leclerc
franca generalo
Philippe François Marie, grafo de Hauteclocque, poste Leclerc de Hauteclocque, ankaŭ konita per la nomo Jacques-Philippe Leclerc (naskiĝis la 22-an de novembro 1902 en Belloy-Saint-Léonard proksime de Poix-de-Picardie de la departemento Somme de norda Francio kaj mortis la 28-an de novembro 1947 apud Colomb-Béchar, nun urbo kaj distrikto Beŝar, en Alĝerio) estis franca militisto kiu atingis la rangon de generalo. Li batalis en Afriko, ĉi tie li proklamis la "ĵuron de Kufra", la generalo partoprenis en la francia liberigo, tiel, li partoprenis en la liberigo de Parizo kaj de Strasburgo.
Li ricevis la titolon de Marŝalo de Francio kiel postmortan omaĝon.