Philippe Pinel

franca kuracisto

Philippe Pinel (naskiĝis la  20-an de aprilo 1745(nun 1745-04-20) en Jonquières (Tarn), mortis la 25-an de oktobro 1826 en Parizo) estis franca fama psikiatro kaj krome zoologo. Li laboris kontraŭ la katenado de mensmalsanuloj per ĉenoj kaj ĝenerale por humanecigo de ilia traktado. Li interalie laboris en hospitalo de Bicêtre. Oni ŝuldas al li la unuan klasifikon de mensmalsanoj. Li havis fortan influon al psikiatrio kaj traktado de mensmalsanuloj en Eŭropo kaj Usono. Post la Franca revolucio, Philippe Pinel ŝanĝis alrigardon al frenezuloj (aŭ « alienuloj ») deklarante, ke oni povas ilin kompreni kaj sanigi. Li rekomendis «moralan traktadon» de malsanuloj, kio antaŭsignas modernajn psikoterapiojn.

Philippe Pinel
Persona informo
Philippe Pinel
Naskiĝo 20-an de aprilo 1745 (1745-04-20)
en Jonquières
Morto 25-an de oktobro 1826 (1826-10-25) (81-jaraĝa)
en former 12th arrondissement of Paris
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Tuluzo vd
Familio
Infanoj Scipion Pinel • Charles Pinel vd
Profesio
Okupo psikiatro • kuracistozoologopsikologo vd
Laborkampo psikiatrio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr


Tony Robert-Fleury:
Philippe Pinel en Salpêtrière

Vidu ankaŭ redakti