Piŝto estas masiva maŝinparto en la formo de cilindro, kiu estas nur minimume malpli granda ol la interna diametro de samforma ujo (la piŝto-ingo), en kiu ĝi moviĝas tien kaj reen.

La foldoj por la piŝtoringoj videblas sur la malsupra parto de la piŝto.

Oni aplikas tian aranĝon por transformi premon en movon (piŝta motoro) aŭ por transformi movon en premon (piŝta pumpilo).

La termino piŝto estas ankaŭ uzata pri latun-blovinstrumentoj por nomi mane moveblajn partojn ebligante kromatan muzikon per ŝanĝo de la aertubolongo (Vd la artikolon valvo).