Piastoj estis la unua historie konfirmita pola dinastio. Regante duklandon, la Piastoj unuigis polajn teritoriojn, kaj poste fondis reĝlandon (Boleslao la 1-a). Kun paŭzoj, la dinastio regis ĝis 1370 (dato de la morto de Kazimiro la 3-a, kiu ne havis idojn). Alia branĉo de la dinastio, la Sileziaj Piastoj, regis ĝis la 17-a jarcento en la sileziaj princlandoj, kiuj apartiĝis de Pollando kaj integriĝis en Bohemion kadre de la germanlingva Sankta Romia Imperio.

Piastoj
Dinastio
Blazono
Blazono
Fino 1675 [#]
Lando Reĝlando Pollando (1025–1385) • Bohemio [#]
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Piast la Radfaristo [#]
Branĉoj Sileziaj Piastoj • Grandpollandaj Piastoj • Malgrandpollandaj Piastoj • Mazoviaj Piastoj • Kujaviaj Piastoj [#]
Regadoj
Reĝoj de Pollando Herb Polski.svg
Dum 1000-1370
Antaŭulo (duko altigita al reĝo)
Sekvanto Anĵuo-Sicilio
Reganto de sileziaj princlandoj POL województwo dolnośląskie COA.svg
Sileziaj Piastoj
Dum ĝis 17-a jarcento
Duko de Bohemio Blason Boheme.svg
Boleslao la 4-a
Dum 1002-1003
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La vorto piast probable devenas de la nomo de ofico. Piast devis zorgi pri idoj de duko. Legenda prapatro de la dinastio, Piast, reprenis potencon de antaŭa suvereno, Popiel.

Vidu ankaŭRedakti