Picunda
Picunda (abĥaze kaj ruse Пицунда, kartvele ბიჭვინთა) estas ripozurbo en Abĥazio, Kartvelio. Ĝi situas 25 km sude de Gagra, ĉe la Nigra maro.
Picunda | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 107 (2019) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 10′ N, 40° 20′ O (mapo)43.16666666666740.333333333333Koordinatoj: 43° 10′ N, 40° 20′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
La urbo estis fondita fare de la antikva Grekio en la 5-a jc. a.K. kiel komerca kolonio Pityus aŭ Pitiunt (Πιτυοΰς).
La ĉefa historia vidindaĵo de Picunda estas la granda katedralo el la 10-a jarcento, konstruigita fare de reĝo Bagrato la 3-a de Kartvelio. Ĝi entenas murpentraĵojn el la 13-a kaj 16-a jarcentoj. Tie troviĝas multaj hoteloj por rusaj turistoj, kiel preferata loko dum la somero.