Pidgin
Pidgin (antaŭe Gaim) estas tujmesaĝilo kiu komence estis verkita de Mark Spencer por uniksecaj operaciumoj (GNU/Linukso, BSD), sed nun ankaŭ plenumeblas sub Vindozo kaj Mac OS X kaj ege vastigeblas per multaj kromprogramoj. Ĝi uzas la grafikan libraron GTK+.
Pidgin | |
---|---|
![]() | |
Fenestro de Pidgin | |
Aŭtoro | Mark Spencer |
Programisto | Sean Egan |
Lasta stabila versio | 2.12.0 (9-a de marto 2017) |
Operaciumo | GNU/Linukso, Mac OS X, Vindozo |
Programlingvo | C, C dieso, Python, Perl, Tcl |
Lingvo(j) | ankaŭ Esperanto |
Evoluigstato | en evoluo |
Programtipo | Tujmesaĝilo |
Permesilo | GPL (libera programaro) |
Retejo | pidgin.im |
Ekde aprilo 2007 ĝia nomo ŝanĝiĝis, antaŭe ĝi nomiĝis Gaim ("GTK AOL Instant Messenger").
Ĝi subtenas la jenajn protokolojn:
- AOL Instant Messenger, Bonjour, Gadu-Gadu, ICQ, IRC, Jabber, Mesaĝilo MSN, Mesaĝilo Yahoo, Novell Groupwise, OpenNap (Napster), Zephyr, Sametime, SILC, SIMPLE, XMPP
Pidgin estas havebla ankaŭ en Esperanto, vidu esperantigitajn programojn.
Aliaj projektojRedakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion tujmesaĝilo Pidgin – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- TTT-ejo de Pidgin
- enkonduko pri gaim[rompita ligilo] (angle)
- Projekta retpaĝaro de Pidgin ĉe SourceForge
- Planet pidgin-a programista paĝo
- portebla Pidgin