Piešťany
Piešťany, hungare Pöstyén [poŝtjEn], germane Pistyan estas urbo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Piešťany, kies distriktejo estas. La urbonomo signifas loĝantoj sursable.
Piešťany | |
hungare: Pöstyén, germane: Pistyan, pole: Pieszczany | |
urbo | |
Kapeleto de Dia Koro de Jesuo, monumento "Dankon al liberigintoj", hotelo Thermia Palace, Kolonara ponto, Napoleonaj banlokoj
| |
|
|
Oficiala nomo: Piešťany | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Trnava |
Distrikto | Distrikto Piešťany |
Historiaj regionoj | Grandmoravia imperio, Supra Hungarujo |
Parto de | Považie |
Montaro | Považský Inovec |
Riveroj | Váh, Dubová |
Situo | Piešťany |
- alteco | 162 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 35′ 03″ N 17° 50′ 01″ O / 48.58417 °N, 17.83361 °O (mapo) |
Areo | 44,201 km² (4 420,1 ha) |
Loĝantaro | 29 347 (31.12.2010) |
Denseco | 663,94 loĝ./km² |
Baraĵlago | Sĺňava |
Unua skribmencio | 1113 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 921 01 |
Telefona antaŭkodo | +421-33 |
Aŭtokodoj | PN |
NUTS | 507440 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Trnava
| |
Vikimedia Komunejo: Piešťany | |
Retpaĝo: www.piestany.sk | |
Portalo pri Slovakio | |
Situo
redaktiLa urbo situas en valo kaj laŭ bordo de Váh, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Bratislava-Žilina. Trnava troviĝas 32 km.
Historio
redaktiLa varma fonto estis konata de la prahomoj. La unua mencio pri la komunumo devenis el 1113 en formo Pescan. Tiutempe la kampoj apartenis al abatejo. En la 13-a jarcento Mateo Csák (ĉAk) havis la tutan regionon ĝis sia morto, poste ili apartenis al la reĝo. La banejo mem estis unue menciita en 1551, sed la turkoj detruis ĝin en 1530 kaj en 1599. Iam la komunumo ricevis la rangon kampurbo. Ĉirkaŭ 1820 tiama bienulo Johano Erdődy konstruis klasikisman banejon kaj apude parkon. Baldaŭ konstruiĝis aliaj hoteloj, malsanulejoj kaj banejoj. Fine de la 19-a j.c. konstruiĝis granda rondirado de fervojo, kiu ligis urbojn Budapeŝto-Miskolc-Kassa-Zsolna-Trencsén-Nagyszombat-Pozsony-Vác-Budapeŝto. En 1910 loĝis en la urbo 7379 da homoj (5234 slovakoj, 1440 hungaroj kaj 593 germanoj). Ĝis 1919 la urbo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Pöstyén, kies distriktejo estis. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Post la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj, la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ dekretoj de Beneš.
En 2001 loĝis en la urbo 30 600 da homoj (29 475 slovakoj).
Vidindaĵoj
redaktiFamuloj
redakti- en la urbo naskiĝis:
- hungara inĝeniero Ernő Rubik
- hungar-usona aktoro Charles Korvin
- Peter Kušnirák, slovaka astronomo
Ĝemelurboj
redakti- Ferencváros (Budapeŝto, 9-a distrikto) Hungario
- Eilat, Israelo
- Hajdúnánás, Hungario
- Heinola, Finnlando
- Luhačovice, Ĉeĥio
- Montevago, Italio
- Poděbrady, Ĉeĥio
- Ustroń, Pollando
- Varaždinske Toplice, Kroatio
Esperanto
redaktiEn jaro 2010 okazis en Piešťany Somera Esperanto-Studado.