Piedo estas strukturo fine de la membroj de multaj bestoj, kiu servas por la sinmoviĝo.

  • Ĉe bestoj, "piedoj" estas la tutaj membroj, kiuj utilas por sin movi sur tero (ekzemple, ĉe la kvarpieduloj).
  • Ĉe homoj kaj aliaj dukruraj bestoj, la esprimo "piedo" estas uzata nur por la fina parto de la suba membro (de la kruro).
Piedo

3Dmodelo

Piedoj
Piedoj
Piedoj
klaso de anatomia ento
latine pes
MeSH Foot
vdr

Ĉe la homoj, la piedoj adaptiĝis al la rekta (vertikala) paŝado. Ili kune enhavas kvaronon de la 208 ĝis 215 ostoj en la homa korpo.

La vorto "piedo" estas ankaŭ uzata por parto de meblo, kiu apogas la meblon.

Figura senco, "piedo" signifas malsupran parton de io, bazon.

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri piedo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Kapo pekas, piedoj suferas. 
  •  
     Lia animo forkuris en la pinton de la piedo. 
  •  
     Stari per unu piedo en la tombo. 

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-11-15.