Pierre Belon

franca naturalisto, verkisto kaj diplomato

Pierre BELON (naskiĝis en 1517 ĉe Souletière apud Mans, mortis en 1564) estis franca naturalisto.

Pierre Belon
(1517-1564)
Franca naturalisto kaj unu de la plej grandaj sciencistoj de la 16a jarcento
Franca naturalisto kaj unu de la plej grandaj sciencistoj de la 16a jarcento
Persona informo
Pierre Belon
Naskiĝo 1517
en Souletière, nuna Cérans-Foulletourte apud Le Mans, Francio
Morto 1564
en Parizo, Francio
Lingvoj francalatina vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Halle-Wittenberg
Profesio
Okupo natursciencisto • verkistozoologokuracistobotanikistodiplomato • ornitologo • iĥtiologo • historiisto vd
Laborkampo biologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tre avancita por sia epoko, li estas konsiderata kiel unu de la plej grandaj sciencistoj de la 16a jarcento.

De neriĉa origino, Belon iĝis apotekisto ĉe elstaraj klerikoj, kiaj la arkiepiskopo de Mans, nome René du Bellay[1], en 1535, poste ĉe la arkiepiskopo de Liono, nome Francisko la 2-a de Turnono. Tiuj protektantoj permesis lin dediĉi sin entute al scienca priserĉado.

Li sekvis la instruadon pri botaniko de Valerius Cordus ĉe Vitenbergo, kaj veturis kun li en Germanion. Li interesiĝis ankaŭ pri fiŝoj kaj verkis unu de la unuaj ilustraciitaj eseoj pri nesalakvaj fiŝoj de Francio.

Pierre Belon mortis mistere, sendube mortigita de ŝtelisto, aprile de 1564, kiam li trapasis tra la Bosko de Boulogne.

Referencoj redakti

  1. * Jean-Marie Pelt, "Pierre Belon, les crocodiles et les platanes" ĉe La Cannelle et le panda, éd. Fayard 1999 ISBN 978-2213-60466-4