Pierre Brossolette

Pierre Brossolette (naskiĝis la  25-an de junio 1903(nun 1903-06-25) en Parizo, mortis la 22-an de marto 1944 en Parizo), estis franca ĵurnalisto kaj socialista politikisto. Li estis unu el la ĉefaj estroj kaj herooj de la Franca rezistado.

Pierre Brossolette
Persona informo
Pierre Brossolette
Naskiĝo 25-an de junio 1903 (1903-06-25)
en 16-a arondismento de Parizo,  Francio
Morto 22-an de marto 1944 (1944-03-22) (40-jaraĝa)
en 13-a arondismento de Parizo,  Francio
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per falo vd
Tombo Panteono de Parizo vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Parizo vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Supera normala lernejo • Lycée Janson-de-SaillyGimnazio Louis-le-GrandUniversitato de Parizo vd
Partio Franca Sekcio de la Laborista Internacio vd
Familio
Patro Léon Brossolette vd
Patrino Jeanne Vial vd
Gefratoj Marianne Ozouf • Suzanne Bourgin vd
Edz(in)o Gilberte Brossolette vd
Infanoj Anne Brossolette • Claude Pierre-Brossolette vd
Profesio
Alia nomo Pierre Bourgat • Philippe Baron • Paul Boutet • Paul Briand • Polydor • Pedro • Brumaire • Philippe Bernier • Jean-Michel vd
Okupo politikistoĵurnalisto • membro de Franca rezistado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Brila studanto en "Normal-Sup", li elektis ĵurnalismon post sukcesa ekzameniĝo de agregacio pri historio, 22-jaraĝa. Lia politika engaĝiĝo, esprimiĝis tra liaj kronikoj per radio kaj liaj artikoloj por Le Populaire, kie li alprenis la partion de la Hispanaj respublikanoj, dum la civila milito.

Post la franca kapitulaco, li tre rapide aliĝis al la rezistado. Sendita en la britan ĉefurbon, Komandanto Bourgat (lia pseŭdonimo kiel rezistanto) estis nomita adjunkto de Kolonelo Plassy, kaj fariĝis numero 2 de la sekretaj servoj de Libera Francio.

Alternante revenojn en Francion kaj laboron en Londono, li reorganizis la rezistadon kaj modernigis inform-servojn post mallonga tempo. Li interalie ellaboris la "Konsilion de la Rezistado" kiun poste prezidis Jean Moulin. Sed lia nekontrolebla temperamento kaj liaj politikaj opinioj, juĝitaj tro maldekstraj por de Gaulle, malebligis al li sukcedi al tiu posteno post la morto de Jean Moulin, en julio 1943.

Li estis arestita la 3-an de februaro 1944 okaze de survoja blokado, en Bretonio, dum li intencis enŝipiĝi por iri en Anglion. Torturita dum du tagoj fare de Gestapo, li profitis el momenta foresto de sia turmentanto por ĵeti sin tra la fenestron. Li mortis la 22-an de marto 1944, pro siaj vundoj.