Pierre Cérésole

(Alidirektita el Pierre Ceresole)

Pierre Ceresole (naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1879 en Laŭzano, mortis la 23-an de oktobro 1945 en Le Daley proksime al Laŭzano) estis svisa esperantisto, pacisto, kvakero, matematikisto kaj fondinto de la Internacia Civila Servo (ICS aŭ SCI).

Pierre Cérésole
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1879 (1879-08-17)
en Laŭzano
Morto 23-an de oktobro 1945 (1945-10-23) (66-jaraĝa)
en Lutry
Lingvoj franca
Ŝtataneco Svislando
Subskribo Pierre Cérésole
Familio
Patro Paul Cérésole
Okupo
Okupo inĝeniero • matematikisto • pacifisto • pacaktivisto • konstruinĝeniero • instruisto
vdr

Li instruis Esperanton kaj matematikon en La Chaux-de-Fonds.

Biografio redakti

Lia patro estis juĝisto de svisa kortumo, kaj parlamentano. Post normala lerneja periodo, en 1897 li ekstudis en teknika altlernejo de Zuriko (ETH), kaj finfine li doktoriĝis en 1903. Poste li tamen ne laboris kiel profesoro, sed dediĉis sin al religia agado.

En 1910 li vojaĝis al Usono, de urbo San Francisko al insulo Havajo, kaj en 1912 li atingis Japanion. Por vivteni sin dum vojaĝo, li faris porokazan laboron kaj instruis matematikon. Dum sia vojaĝo li konfrontiĝis kun socia malegaleco. Tio estis sperto, kiu markis lian tutan vivon.

Post eksplodo de unua mondmilito, li revenis al Svislando. Tiam skuis la svisan popolon la militserva rifuzo de okcidentsvisa instruisto John Baudraz. Pierre Ceresole solidariĝis kun tiu pacisto kaj kampanjis por li. Li mem estis deklarita ne taŭga por militservo, sed devus pagi militimposton. Ĉar li rifuzis pagi kontribuon al svisa armeo, li estis ripete monpunita. Ĉar li obstinis, la juĝejo kondamnis lin al malliberejo.

Pro sia aktiva politika engaĝiĝo, li kontaktiĝis kun religia movado de socialistoj (Religiöse Sozialisten) kies fondinto estis Leonard Ragaz, svisa teologo kaj pacisto. Lia nova konato invitis lin partopreni al la unua internacia renkontiĝo de repaciga konferenco en Bilthoven (Nederlando).

En 1920 li estis fondinto de SCI, servo civila internacia. En vilaĝo Esner, kiu estis ruinigita pro la milito sur batalkampo de Verdun en Francio, li organizis kun kvakero Hubert Parris en novembro 1920 ĝis la 21-a de aprilo 1921 la unuan internacian civilan servon, kiel estro de laborbrigado.

En Svislando li malsukcese klopodis enkonduki civilan servon per popola iniciativo. Nur jardekojn poste, en Svislando efektiviĝis lia revo. En jaro 1924 li organizis plurfoje internacian volontulan servon en Svislando. La jaro 1928 signis la apogeon de tiu iniciato: 700 volontuloj el 20 landoj riparis en Liĥtenstejno la damaĝojn kaŭzitajn de inundo el rivero Rejno. Pliajn laborbrigadojn li organizis en Francio (1930) kaj Britio (1932/33). P. Ceresole trovis laborpostenon kiel instruisto pri matematiko en La Chaux-de-Fonds en jaroj 1926-1937. La maldekstre socialisma urbo kuraĝe dungis lin.

En 1931 li renkontiĝis kun Mahatma Gandhi en Svislando. Tial li en jaroj 1935-1937 vojaĝis al Hindio (Barato) en ŝtato Biharo por helpi post inundo kaj tertremo.

En jaro 1936 li aliĝis al asocio de kvakeroj. En 1941 li edziĝis al Lise Pariz kaj li pasigis siajn lastajn vivojarojn apud Laŭzano. Tie li protestis kontraŭ la dua mondmilito kaj alvokis al civila malobeado. Tial ankorau en sia 60-a vivojaro li estis enkancerigita. Post sia lasta restado en karcero, li suferis koratakon, grave malsaniĝis kaj mortis la 23-an de oktobro 1945 en vilaĝo Daley (Svisio).