Pierre Georges, konata kiel Kolonelo Fabien, (naskiĝis la  21-an de januaro 1919(nun 1919-01-21) en Parizo, mortis la 27-an de decembro 1944 en Habsheim) estis franca komunista aktivisto kaj rezistanto, mortinta dum milita operaco en Alzaco. Li estis deklarita mortinta por Francio[1].

Pierre Georges
Persona informo
Naskiĝo 21-an de januaro 1919 (1919-01-21)
en Parizo
Morto 27-an de decembro 1944 (1944-12-27) (25-jaraĝa)
en Habsheim
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Memorigilo Pierre Georges
Familio
Patro Félix Georges
Frat(in)o Daniel Georges
Okupo
Okupo membro de Franca rezistado
vdr

Pierre Georges estas fama pro tio, ke li estis, dum la okupacio de Francio fare de la germanoj, aŭtoro de la unua atako kontraŭ germana soldato: la murdo de la mararmea kadeto Alfons Moser, la 21-an de aŭgusto 1941, en stacio Barbès - Rochechouart de la Metroo de Parizo. Li ankaŭ milite estris la Parizan insurekcion en aŭgusto 1944.

Referencoj redakti

  1. Pierre Félix Georges alias Fabien. memoiredeshommes.sga.defense.gouv.fr. Alirita 29 januaro 2018.

Vidu ankaŭ redakti