Pierre MATISSE (13a de Junio, 1900 – 10a de Aŭgusto, 1989) estis franc-usona artokomercisto aktiva en Novjorko. Li estis la plej juna filo de la franca pentristo Henri Matisse.

Pierre Matisse
Persona informo
Naskiĝo 13-an de junio 1900 (1900-06-13)
en Bohain-en-Vermandois
Morto 10-an de aŭgusto 1989 (1989-08-10) (89-jaraĝa)
en Monako
Lingvoj anglafranca
Ŝtataneco FrancioUsono
Familio
Patro Henri Matisse
Patrino Amélie Paraliser
Frat(in)oj Jean Gérard Matisse • Marguerite Duthuit Faure
Edz(in)o Teeny Matisse • Maria-Gaetana von Spreti
Infano Paul Matisse
Okupo
Okupo artkolektanto • pentristo • artovendisto • arta manekeno
vdr

Pierre Matisse malfermis galerion de moderna arto en Novjorko dum la 1930-aj jaroj. La Galerio Pierre Matisse, kiu estis aktiva el 1931 ĝis 1989, reprezentis kaj ekspoziciis verkojn de multaj eŭropaj artistoj kaj de kelkaj usonanoj kaj kanadanoj en Novjorko ofte por la unua fojo. Li ekspoziciis verkojn de Joan Miró, Marc Chagall, Alberto Giacometti, Jean Dubuffet, André Derain, Yves Tanguy, Le Corbusier, Paul Delvaux, Wifredo Lam, Jean-Paul Riopelle, Balthus, Leonora Carrington, Zao Wou Ki, Sam Francis, kaj Simon Hantaï, skulptaĵojn de Theodore Roszak, Raymond Mason kaj Reg Butler, kaj ankaŭ kelkajn aliajn verkojn de gravaj artistoj, kiel verkoj de Henri Matisse mem.[1][2]

Notoj redakti

  1. John Russell (1999). Matisse, Father & Son. New York: Harry N. Abrams. pp.387–389 (ISBN 0-8109-4378-6)
  2. Metropolitan Museum exhibition of works from the Pierre Matisse Gallery, alirita rete 20a de Junio 2007. Arkivita el la originalo je 2021-02-27. Alirita 2021-08-07.

Fontoj redakti

  • Hilary Spurling. The Unknown Matisse: A Life of Henri Matisse, Vol. 1, 1869–1908. London, Hamish Hamilton Ltd, 1998. (ISBN 0-679-43428-3).
  • Hilary Spurling. Matisse the Master: A Life of Henri Matisse, Vol. 2, The Conquest of Colour 1909–1954. London, Hamish Hamilton Ltd, 2005. (ISBN 0-241-13339-4).
  • John Russell, Matisse, Father & Son, published by Harry N. Abrams, NYC. Copyright John Russell 1999, (ISBN 0-8109-4378-6)

Eksteraj ligiloj redakti