Pierre MICHELOT (* 3-an de marto 1928 en Saint-Denis, departemento Seine-Saint-Denis; † 3-an de julio 2005 en Parizo) estis franca ĵazmuzikisto.

Pierre Michelot
Persona informo
Naskonomo Pierre Marcel Michelot
Naskiĝo 3-an de marto 1928 (1928-03-03)
en Sankt-Denizo
Morto 3-an de julio 2005 (2005-07-03) (77-jaraĝa)
en 16-a arondismento de Parizo
Mortokialo Alzheimer-malsano
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo konstrabasisto • komponistoaranĝisto
vdr

La basisto, kiun oni povas vidi en la filmo Round midnight, muzikante kune kun Dexter Gordon kaj ĉeflanke de Herbie Hancock, John McLaughlin, Bobby Hutcherson, Wayne Shorter kaj Billy Higgins, estas unu el la prauloj de la eŭropa bas-liberiĝo. Bud Powell aŭ Miles Davis utiligis la kompreniĝan kaj tamen esprimplenan ludon de Michelot.

Rex Stewart kaj Coleman Hawkins, Chet Baker, Stéphane Grappelli, Don Byas, Thelonious Monk, Lester Young, Dexter Gordon, Zoot Sims, Dizzy Gillespie, Django Reinhardt, Jacques Loussier, Tchan Tchou Vidal kaj Baden Powell muzikis dum siaj restadoj kaj vojaĝoj en Eŭropo kun Michelot. Kun Reinhardt li kunlaboris je la registrad-kunsido Blue Star Session marton de 1953, la antaŭlasta registrado antaŭ ties morto. Krome Michelot kunlaboris ĉe la filmmuziko de Miles Davis por Ascenseur pour l'échafaud, la sontrako pri la unua filmo de Louis Malle Lifto al eŝafodo.

Michelot nur malmultan surdiskigis propranome: Round about a Bass estis unu el liaj malmultaj albumoj.

En 1963 li ricevis la Premion Django Reinhardt.

Diskoj redakti

  • Swing SW-344 (kun Kenny Clarke) (1950)
  • Django Reinhardt: Pêche à la Mouche: The Great Blue Star Sessions 1947/1953 (Blue Star/Verve, 1953)
  • Polydor 20853 (1958)
  • Round about a bass (Mercury 125500)
  • Bass and bosses (kun Toots Thielemans) (1989)