Pierre-Elliott Trudeau
Joseph Philippe Pierre Yves Elliott TRUDEAU (naskiĝis la 18-an de oktobro 1919, mortis la 28-an de septembro 2000), konata kiel Pierre Elliott TRUDEAU, estis la dekkvina Ĉefministro de Kanado de la 20-a de aprilo 1968 ĝis la 4-a de junio 1979 kaj de la 3-a de marto 1980 ĝis la 30-a de junio 1984.
Li naskiĝis en la provinco Kebekio. Post siaj studoj en jezuita lernejo Jean de Brebeuf, li studis en Universitatoj de Montrealo, Harvardo kaj Parizo, same kiel en Londono en la School of Economics (Lernejo de la Ekonomiko).
En 1944 li aniĝis kiel juristo kaj politiksciencisto en la advokata kamero de Kebekio. En 1961 ricevas li profesoran postenon en la universitato de Montrealo.
Li akiris sidlokon en la kanada malsupra ĉambro en la Liberala Partio de Kanado, en 1965. Baldaŭ li iĝis la kanada ministro pri justico. Finfine li iĝis en 1968 la 15-a ĉefministro de Kanado kaj estis kritikita pro siaj decidoj dum la Oktobra krizo. Li oficis - krom kelkaj monatoj - ĝis 1984, kiam li retiriĝis jam 65-jara kaj laboris plu kiel advokato.
Li tute retiriĝis en 2000 pro Parkinsona malsano kaj iom poste mortis je kancero. Li havis 3 filojn (Justin, Alexandre kaj Michel), el kiuj unu (Michel) mortis en lavanga akcidento en 1998.
Li batalis dum sia politika agado por la interkompreniĝo de la angla kaj franca partoj de Kanado. Tiel li iniciatis dulingvajn lernejojn, apogis la multkulturismon.
En 1984 li ricevis la pacopremion de Albert Einstein.
Ekde la 1-a de januaro de 2004, lian nomon portas la internacia flughaveno de Montrealo (Aéroport international Pierre-Elliott-Trudeau de Montréal).
el Ede
redaktiTRUDEAU, Pierre Elliott (Trüdo, Pjer-Elijot) Unu el la fondintoj de la revuo Cité Libre. Profesoro pri Juro ĉe la Université de Montréal (1961-1965). Publikigis interalie "Deux innocents en Chine rouge", "Le fédéralisme et la société canadienne-française" kaj "Les cheminements de la politique". Dum li estis ĉefministro, en 1982, la kanada konstitucio estis repatriigita al Kanado.
Eksteraj ligiloj
redakti- CBC Digital Archives - Pierre Elliott Trudeau: Swinger, Philosopher, Prime Minister
- Pierre Elliott Trudeau, Quebec and the Constitution Arkivigite je 2007-02-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Exchange of correspondence between Pierre E. Trudeau and René Lévesque on the patriation of the Canadian constitution, 1981-1982 Arkivigite je 2009-01-09 per la retarkivo Wayback Machine
- canadahistory.com biography Arkivigite je 2006-12-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Gravesite of the Right Honourable Pierre Elliott Trudeau Arkivigite je 2007-10-13 per la retarkivo Wayback Machine
- CBC Digital Archives - Trudeaumania: A Swinger for Prime Minister
- Pierre Elliott Trudeau High School Arkivigite je 2006-05-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Order of Canada citation Arkivigite je 2006-02-20 per Archive.today
- Political Biography from the Library of Parliament Arkivigite je 2005-09-14 per la retarkivo Wayback Machine
- "Trudeau" (2002) mini-series IMDB Page
- "Trudeau II: Maverick in the Making" (2005) mini-series IMDB Page
- CBC Digital Archvies - Trudeau's Omnibus Bill: Challenging Canadian Taboos