Pierre de Montreuil

franca arkitekto

Pierre de MontreuilPierre de Montereau (naskiĝinta proksimume 1200; mortinta la 17-an de marto 1267) estas unu el la malmultaj laŭnome konataj konstruestroj siatempaj. Li validas kiel pioniro de altgotiko.

Pierre de Montreuil
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1199 (1199-11-30)
en Montreuil
Morto 17-an de marto 1267 (1267-03-17) (67-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Abatejo Saint-Germain-des-Prés
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo arkitekto
Verkoj Katedralo Nia Sinjorino de Parizo
vdr
Statuo de Pierre de Montreuil ĉe la fasado de la urbodomo de Parizo

Vivo redakti

Pierre de Montreuil kunlaborus post siaj metilernaj jaroj en Ĉampanjo ekde 1231 ĉe la konstruo de la abatopreĝejo Sankta Denizo. En 1239 menciita kiel majstro, li riglis sur la vasta tereno, troviĝanta tiam ankoraŭ antaŭ la pordegoj de Parizo, de la benediktana abatejo Saint-Germain-des-Prés sub abato Simon (abato ekde 1239 ĝis 1244) la nordan flankon de la klostro per la monaĥomanĝejo kaj starigis tie ekde 1235 iom pli oriente la ununavan, 32 metrojn longan kaj 15 metrojn altan, lumtrafluitan „Chapelle de la Vierge“ (Maria-Kapelo). El ĉi tiuj konstruaĵoj, kiuj viktimiĝis per la detruemo de la revoluciuloj fine de la 18-a jarcento de la manĝejo konserviĝis nur la statuo de Childebert (Louvre) el la meza pilastro de la klostroportalo kaj de la kapelo nur kelkaj fragmentoj en la ĝardeneto situanta norde la iama abatopreĝejo same kiel portalo, kiu estas gardata en la Nacia Muzeo pri la Mezepoko de Parizo.

Pro pruvomanko restas dubinde, ĉu Pierre de Montreuil ankaŭ kreis la duetaĝan Sanktan Kapelon ofte atribuata al li, kiu estis konstruata inter 1235 kaj 1248 laŭ komisio de reĝo Ludoviko la 9-a kiel parto de la iama reĝa urba kastelo kaj servis al la konservado de la dornokrono de Kristo. Ankaŭ sen provo oni nuntempe supozas, ke jen aktivis konstruestro el la medio de Robert de Luzarches, arĥitekto de la katedralo de Amiens.

Dun siaj lastaj vivojaroj la majstro laboris ĉe la katedralo Dipatrino de Parizo, kie li finkonstruis la sudan alon de la transversa navo, kies konstruo komenciĝis en 1258.

Krome atribuas al li la palacajn kapelojn de la kasteloj de Vincennes kaj Saint-Germain-en-Laye (ekde 1230 ĝis 1238) same kiel la iaman monaĥomanĝejon de la abatejo Sankta Marteno de la Kampoj en Parizo, nun biblioteko de la Konservatorio de Artoj kaj Metioj.

Pierre de Montreuil mortis la 17-an de marto 1267 en Parizo. Li estis samkiel lia edzino entombigata en la Maria-Kapelo de la abatejo St. Germain-des-Prés, kiun li mem estis starigita. La tombŝtono detruita en 1794 montris la konstruestron kun cirkelo en la manoj; la ofte citita enskribo tekstas „vivens doctor latomorum, Musterolo natus, jecet hic Petrus tumulatus“.

Frato aŭ filo de Pierre de Montreuil nome Eudes de Montreuil samkiel ties filo Raoul de Montreuil titoliĝis „reĝa konstruestro“.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti