Pieter Corneliszoon Hooft

(Alidirektita el Pieter Corneliszoon HOOFT)

Pieter Corneliszoon HOOFT (naskiĝis la 16a de marto, 1581, mortis la 21an de majo, 1647) estis nederlanda politikisto, poeto, dramisto, kaj historiisto.

Pieter Corneliszoon Hooft
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1581 (1581-03-15)
en Amsterdamo
Morto 21-an de majo 1647 (1647-05-21) (66-jaraĝa)
en Hago
Tombo Nieuwe Kerk vd
Etno nederlandanoj vd
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj vd
Familio
Patro Cornelis Hooft vd
Gefratoj Aeghje Hooft vd
Edz(in)o Christina van Erp • Leonora Hellemans vd
Infanoj Arnout Hellemans Hooft vd
Parencoj Louis De Geer vd
Profesio
Okupo verkistopolitikistohistoriistodramaturgo • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Pieter Corneliszoon Hooft

Vivo kaj laboro redakti

Hooft naskiĝis en Amsterdamo. Post vojaĝo tra parto de Eŭropo, kie la renesancan poezion li ekkonis en pluraj lingvoj, li studis juron en Leiden. Influite de la klasika literaturo kaj de aŭtoroj kiaj Francesco Petrarca, li verkis poemojn, dramojn kaj ankaŭ historiajn verkojn. Li estas unu el la plej gravaj reprezentantoj de la nederlanda renesanco. Li mortis en Hago en 1647.

Li laboris kiel juĝisto kaj regiona reganto kun la titolo drost; tio indikis reganton super regiono sen urba organiziteco. El Amsterdam, grava kaj influa urbo de Holando, li estis instalita kiel drost de Muiden. Li loĝis en la tiea samnoma kastelo. Estis funkcio, kiu lasis multege da libera tempo, kiun Hooft uzis por sia literatura verkado kaj por kontaktoj kun influhava grupo da geamikoj, konata kiel "la rondo de Muiden".

Rondo de Muiden redakti

Al tiu rondo de Muiden, kie superregis la renesancaj idealoj, apartenis pluraj verkistoj kaj aliaj gravuloj, ekzemple:

Listo de verkoj redakti

Dramoj redakti

  • Achilles en Polyxena (verkita 1598, presita 1614)
  • Theseus en Ariane (verkita 1602, presita 1614)
  • Granida (verkita 1605, presita 1615)
  • Warenar (verkita 1616, eld. 1670) - laŭ temo de Aulularia de Plaŭto.
  • Baeto, oft oorsprong der Holanderen (verkita 1616, presita 1626) - kio grave influis la bildon pri la Batavoj en Nederlando.

Historioj redakti

  • Nederlandse histooriën (1642-1656) - pri la historio de la Nederlandoj ekde la libervola detroniĝo en 1555 de Karlo la 5-a, imperiestro de la "Sankta Romana Regno de Germana Nacio" (Germana Imperio), reĝo de Hispanujo, princo, grafo, ktp de la diversaj Nederlandoj - ĝis la murdo je Vilhelmo de Oranĝo en 1584. Lia stilo estas planata imitado de tiu de la Latina aŭtoro Tacito, kies verkojn li tradukis kvazaŭ lernocele pri la stilo.

Poemoj redakti

Multaj sonetoj

  • Emblemata amatoria: afbeeldingen van minne (1611)

En Esperanto aperis redakti

  • Amoro kaj Amo : el la ampoezio / de P. C. Hooft. W. F. Pilger. - Lelystad: Vulpo-Libroj, 1974. - 14 p. : ilustr.
  • Kiam la Reĝ' de l' Lumo
  • Bela Nimfin'
  • Galatea, jam tagiĝas nun
  • Adiaŭa Kanto - ĉiuj ĉi kvar tradukitaj de Wouter Pilger en Nederlanda Antologio, NEA, Hago 1987.