Petrus de Crescentiis

(Alidirektita el Pietro de Crescenzi)

Petrus de Crescentiis ankaŭ Pietro de Crescentzi (nask. 1230/1233; m. 1320/1321 en Bolonjo) estis aŭtoro en la kampo de agrikulturo kaj botaniko.

Petrus de Crescentiis
Persona informo
Piero de Crescenzi
Naskiĝo 1-an de januaro 1233 (1233-01-01)
en Bolonjo
Morto 1-an de januaro 1320 (1320-01-01) (87-jaraĝa)
en Bolonjo
Tombo Baziliko de Sankta Dominiko vd
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de Bolonjo vd
Profesio
Okupo verkisto • agronomo • botanikisto vd
Verkado
Verkoj Ruralium commodorum opus ❦
Le rustican du labour des champs vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Sezona kalendero laŭ manuskripto de de Crescentiis. La kalendaro estas nuntempe en posedo de Museum Condé en la franca Chantilly.

Vivo kaj efiko redakti

Pietro de Crescentiis devenas el estimata familio en Bolonjo. Li studis logikon, natursciencojn, medicinon kaj juron ĉe la Universitato de Bolonjo. Post diplomitiĝo, li laboris por pluraj urboj en Norda Italio kiel juristo. Li retiriĝis en 1299 al sia bieno por sin dediĉi al literaturaj studoj de agrikulturo kaj botaniko. Lia granda verko, Ruralia Commoda estis verkita en ĉirkaŭ 1305. La verko traktas ĉefe agrikulturon kaj botanikon. Ĝi estis unue tradukita en la dua duono de la 15-a jarcento en la germana, de 1493 ĝi aperis en freŝa traduko, sekvita de kvar represado ĝis 1531. Ĝi estas la ununura konata germanlingva traktaĵo de la mezepoko, kio klarigas la uzon de la apra lanco.

Estim-taksono redakti

Carl von Linné nomumis je estimo de li la genron Crescentia de la planta familio bignoniacoj (Bignoniaceae).

Eksteraj ligiloj redakti