La Piga ansero (Anseranas semipalmata) estas la ununura specio de sia familio Anseranasedoj, do ankaŭ de la genro, nekutima birdo inter la 150 specioj de la ordo anseroformaj. La aliaj du familioj en tiu ordo estas la Kriuloj kaj la Anasedoj (anasoj, anseroj kaj cignoj), kvankam la Piga ansero okulŝajne similas al anseroj, vere rilatas plie al kriuloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Piga ansero


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anseranasedoj Anseranatidae
Genro: Anseranas
Lesson, 1828
Specio: Piga ansero A. semipalmata
Anseranas semipalmata
Latham, 1798
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
Piga ansero

Ĝi ŝuldas sian nomon kompreneble al koloroj nigra kaj blanka, respektive en kapo, kolo kaj flugiloj nigre kaj korpo blanke. Maskloj estas pli grandaj ol inoj. Ili estas tute nekonfuzeblaj birdoj pro sia blankonigra plumaro kaj flavecaj kruroj. La piedoj estas nur parte membranaj – kiel tiu de kriuloj – kvankam pigaj anseroj manĝas tiom akvajn plantojn kiom surterajn. Male al veraj anseroj ili plumŝanĝas poiome kaj ĉiam povas flugi.

Tiu aŭstralazia ansero vivas ĉe marbordoj de norda Aŭstralio kaj savanoj de suda Novgvineo en humidaj ebenaĵoj kaj marĉoj, do apartenas al la akvobirdoj. Ĝi ne migras regule, nur iome moviĝas dum sekaj sezonoj. Ili faras surgrunde nestojn, kie la ino demetas el 5 ĝis 14 ovojn. Foje unu virbirdo kuniĝas kun du inoj. Inoj estas iome pli malgrandaj. Piga ansero kutime ariĝas. Ĝia voĉo estas laŭta gakado aŭ hupado.

Sistematiko kaj evoluo redakti

Tiu specio estas lokita en la ordo Anseroformaj, kaj havas la karakteran bekostrukturon, sed ĝi estas konsiderata distinga el aliaj familioj en tiu taksono. La rilataj kaj nunaj familioj, Anhimedoj (kriuloj) kaj Anasedoj (anasoj, anseroj kaj cignoj), enhavas ĉiujn aliajn taksonojn.[1] La Piga ansero estas enhavara en la genron Anseranas kaj familion Anseranasedoj, kiuj estas monotipaj ĝis nun.[2]

 

Kladistika studo de la morfologio de anseroformaj trovis, ke la Piga ansero estas frua kaj distinga posteulo, diverĝinta post kriuloj kaj antaŭ ĉiuj aliaj anasoj, anseroj kaj cignoj.[3]

Tiu specio estas tre malnova, fakte vivanta fosilio, kiu ŝajne diverĝis antaŭ la kretacea-terciara evento – la parenco Vegavis iaai vivis antaŭ ĉirkaŭ 68-67 milionoj da jaroj. La registro de fosilioj estis limigita, tamen. La enigma genro Anatalavis (kuŝejo Hornerstown de fina Kretaceo aŭ komenca Paleoceno de Nov-Ĵerzejo, Usono – kaj London Clay de komenca Eoceno de Walton-on-the-Naze, Anglio) estas foje konsiderata la plej frua konata anseranasedo. Aliaj birdoj el Paleogeno foje konsiderataj anseranasedoj estas la genroj Geranopsis el Hordwell, fina Eoceno al komenca Oligoceno de Anglio kaj Anserpica, el fina Oligoceno de Billy-Créchy (Francio).[4] La plej frua konata membro de la grupo en Aŭstralio estas Eoanseranas handae reprezentata de fosilioj trovitaj el kuŝejoj de fino de la Oligoceno de Carl Creek Limestone de Kvinslando. Aldonaj fosilioj el Norda Ameriko kaj Eŭropo sugestas, ke la familio disvastiĝis tutmonde dum la fina periodo de Paleogeno.[5]

La en Aŭstralio distribuado de la vivanta specio asocias kun la supozita deveno el Gondvano de Anseroformaj, sed fosilioj de Norda Hemisfero estas kaprompigaj. Eble la Piga ansero estis unu el dominaj grupoj de paleogenaj akvobirdoj, nur por iĝi poste amplekse formortinta.

Ekologio kaj statuso redakti

 
Pigansera kolonio ĉe Serendipa Rezervejo

La Piganseroj troviĝas en vario de areoj de malfermaj humidejoj kiaj apudriveraj herbejoj kaj marĉoj. Ĝi estas tie sedentaj krom kelkaj movoj dum la seka sezono. Ili estas koloniaj reproduktantoj kaj estas gregemaj for de la reprodukta sezono kiam ili povas formi grandajn kaj bruemajn arojn de ĝis kelkaj miloj da individuoj. Ties nesto estas surgrunda, kaj la tipa ovokvanto estas 5-14 ovoj. Kelkaj maskloj pariĝas kun du inoj, kaj ĉiuj idozorgadas, malkiel kelkaj aliaj poligamaj birdoj. Tio povas esti utila kiam predado de junuloj estas alta ĉar la idoj de triopoj estas pli surviveblaj.

Tiu specio estas abunda en sia teritorio, kvankam ĝi estas multe malpli granda kompare al ties teritorio antaŭ la epoko de la eŭropa setlado. Tiu teritorio iam etendis tiom for sude kiom ĝis Coorong kaj la humidejoj de sudoriento de Suda Aŭstralio kaj Okcidenta Viktorio. Pri Aŭstralio kiel tuto, la specio ne estas minacata kaj suferas kontrolitan ĉassezonon kiam ties nombroj estas altaj. Tamen plej el la sudaj populacioj estis formortigitaj meze de la 20a jarcento pro troa ĉasado kaj habitatodetruo. La specio estis celo de projektoj por reenmeto kiaj ĉe la laguno Bool inter Penola kaj Naracoorte. Populacioj en pli nordaj areas atingis nivelon por esti regule uzita de ĉasistoj, kvankam ne en la menciita ekzemplo. En Viktorio, la Piga ansero estis listita kiel preskaŭ minacata ĉe la provizora listo de minacata vertebrula faŭno en Viktorio de 2007.[6] Ĝi estis listita ankaŭ en la listo de minacata faŭno de decembro de 2007 por la Flora and Fauna Guarantee Act.[7][8] Komence de 2008 ankoraŭ ne estis preparita programo por la rekupero kaj futura administrado de tiu specio.[9]

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Myers, P.; Espinosa, R.; Parr, C.S.; Jones, T.; Hammond, G.S. & Dewey, T.A. (2008): Animal Diversity WebFamily Anseranatidae.
  2. Myers, P.; Espinosa, R.; Parr, C.S.; Jones, T.; Hammond, G.S. & Dewey, T.A. (2008): Animal Diversity Web - Family Anseranatidae.
  3. Livezey, Bradley C. (1986). “A phylogenetic analysis of recent anseriform genera using morphological characters”, Auk (Full text) 103 (4), p. 737–754. 
  4. Hugueney, Marguerite; Berthet, Didier; Bodergat, Anne-Marie; Escuillié, François; Mourer-Chauviré, Cécile & Wattinne, Aurélia (2003). “La limite Oligocène-Miocène en Limagne: changements fauniques chez les mammifères, oiseaux et ostracodes des différents niveaux de Billy-Créchy (Allier, France)”, Geobios 36 (6), p. 719–731. doi:10.1016/j.geobios.2003.01.002. 
  5. Worthy, T.H. and Scanlon, J.D. (2009). “An Oligo-Miocene Magpie Goose (Aves: Anseranatidae) from Riversleigh, Northwestern Queensland, Australia”, Journal of Vertebrate Paleontology 29, p. 205. doi:10.1671/039.029.0103. 
  6. Victoria Department of Sustainability and Environment (2007): Advisory List of Threatened Vertebrate Fauna in Victoria - 2007. Department of Sustainability and Environment, East Melbourne, Victoria, ISBN 978-1-74208-039-0
  7. La listo de FFGA ne distingas diferencajn minackategoriojn.
  8. Victoria Department of Sustainability and Environment (2007): Flora and Fauna Guarantee Act of 1988 - Threatened List December 2007.
  9. Victoria Department of Sustainability and Environment (2007): Flora and Fauna Guarantee Act of 1988: Index of Approved Action Statements.

Literaturo redakti

  • Carboneras, C. (1992) Family Anatidae (Ducks, Geese and Swans), pp. 536–630 in; del Hoyo, J., Elliott, A. & Sargatal, J. eds. Handbook of the Birds of the World, Vol 1, Ostrich to Ducks Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-09-1
  • Clements, James, (2007) The Clements Checklist of the Birds of the World, Cornell University Press, Ithaca
  • Madge, Steve & Burn, Hilary (1987): Wildfowl : an identification guide to the ducks, geese and swans of the world. Christopher Helm, London. ISBN 0-7470-2201-1
  • Pringle, J.D. (1985): The Waterbirds of Australia. National Photographic Index of Australian Wildlife, Australian Museum/Angus and Robertson, Sydney.

Eksteraj ligiloj redakti