La Pigmea kormorano (Phalacrocorax pygmaeus) estas pelikanoforma birdo el la familio de kormoranoj. Ili reproduktiĝas en sudorienta Eŭropo kaj sudokcidenta Azio. Ili estas parte migrantaj, kaj nordaj populacioj vintras pli sude, ĉefe ene de siaj reproduktejaj areoj. Ili estas raraj vagantoj en Okcidenta Eŭropo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pigmea kormorano

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Kormoranoj Phalacrocorax
Specio: P. pygmaeus
Phalacrocorax pygmaeus
(Pallas, 1773)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Migrado  Vintrejoj  Forvagi
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Forvagi
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Forvagi
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    Pygmy Cormorant (19511279462).jpg
    Pygmy Cormorant

    Aspekto redakti

    Ĝi grandas ĉ. 48 cm, kun granda vosto, malgranda ronda kapo. La kapo estas aŭtune ruĝecbruna. La plumaro estas brile verdec-nigra kun malgrandaj makuloj. La dorsomezo kaj la flugilkovriloj estas unuece malhel-grizaj. Post la reprodukta sezono, la blankaj makuloj malaperas, la gorĝo estas blanketa, la brusto ruĝecbruna.

    La mentono de la junbirdoj estas blanka, la gorĝo kaj brusto estas bruna, la ventro brunblanka, la beko flaveta.

    Tiu specio estas distingata el la Granda kormorano kaj el la Tufkormorano pro sia multe plia malgrando, pli malfortika konstruo kaj longa vosto ĉefe dumnaĝe. Dumfluge la kolo de la Pigmea kormorano aspektas mallonga kaj dika, dum tiu de la Tufkormorano aspektas rekta kaj mallarĝa kaj tiu de la Granda kormorano aspektas multe pli dika kaj faldita.

    Distribuado redakti

    La Pigmea kormorano okupas areon el sudorienta Eŭropo (almenaŭ oriente el Italio) kaj sudokcidenta Azio, en Kazaĥio, Taĝikio, Turkmenio, Uzbekio.[1] La plej granda distribua areo estas en sudorienta Eŭropo, nome ĉe Albanio, Grekio, Bulgario, Rumanio, resto de Balkanio, Turkio, Cipro, Irano, Irako, Azerbajĝano, Israelo, Sirio. En Rumanio, laŭ studoj de la ĉeĥa ornitologo Robert Ritter von Dombrowski[2] fine de al 19a jarcento, la Pigmea kormorano estis en grandaj kolonioj en la Danuba Delto, Brăila kaj lago Ialomița, en lago Vederoasa (Distrikto Constanța), en iaj lagetoj kun kareksoj kaj salikoj en Muntenio. La nombro de paroj de Pigmea kormorano estis 10,000 sen enkalkuli la reproduktan populacio de la Danuba Delto. La populacioj de Pigmea kormorano en Rumanio draste malpliiĝis ĉefe en la 1960-aj jaroj pro la tiamaj agrikulturaj politikoj. La insulo Granda Brăila kaj gravaj partoj de lageto Ialomița estis sekigitaj por ekpraktiki agrikulturon, kaj tiele la habitatoj de granda nombro de akvaj birdoj estis detruitaj. Aktuale la Pigmea kormorano povas troviĝi en la Danuba Delto, lageto Jijia Largă (Distrikto Iași), probable en Mața, Rădeanu, lagetoj Vădeni en (Distrikto Galați), lago Cârja (Distrikto Vaslui), ĉe Vlădești ĉe rivero Prut (Distrikto Galați), en la insulo Calinovăț el Distrikto Caraș-Severin, en la insulo Malgranda Brăila, en lageto Dunăreni (Mârleanu, Distrikto Constanța), en la Danuba Ebenaĵo ĉe areoj de lago Somova (Distrikto Tulcea). Je tutmonda skalo oni ĉirkaŭkalkulis ke la tuta populacio de la Pigmea kormorano estis 85.000–180.000 individuoj (studo farita de Wetlands International en 2006) kaj ke 74–94 % el la totala populacio loĝas en Eŭropo. La plej granda kolonio estas en la Danuba Delto, nombre 4.000 paroj, sed tio ŝajne malpliiĝis pro amasa kanaliga skemo, kiu spite al la protektostatuso de la delto startis maje de 2004. Laŭ studo farita de BirdLife International en 2004[3] oni ĉirkaŭkalkulis ke la populacio de Pigmea kormorano en Rumanio estas 11.500–14.000 paroj kaj dum vintro 1500–4000 paroj.

    Vivejo kaj ekologio redakti

    Tiu palearktisa birdo vivas ĉe riveroj kaj marĉoj, nestas kolonie sur arbustoj de la marĉoj. La Pigmea kormorano emas lagetojn kun multa vegetaĵaro, lagojn kaj riverdeltojn. Ili evitas la montajn, malvarmajn kaj sekajn areojn. Emas rizkampojn aŭ aliajn inundajn areojn kie troviĝas arboj kaj arbustoj. Dum vintro ili ĉeestas ankaŭ akvojn kun pli alta saleco, en estuaroj aŭ akvobaraĵaj lagoj. Estas birdoj kiuj povas vivi solecaj aŭ en grupoj kaj ili adaptiĝas iome al homa ĉeesto.

    Ili konstruas neston el bastonetoj kaj kareksoj en densa vegetaĵaro, en arboj, arbustoj, salikoj sed sporade en kareksoj (en malgrandaj flosantaj insuletoj). Fine de majo, komence de junio, ambaŭ gepatroj kovas dum 27–30 tagoj, kaj la idoj sendependiĝas post 70 tagoj. La junuloj estas nutrataj de la gepatroj el malgrandaj fiŝoj kaj aliaj akvaj animaloj (Kiss & Rekasi, 2002). Ofte kunhavas saman tipon de habitato kun egretoj, ardeoj kaj la plataleo.

    Ili manĝas ĉefe fiŝojn, ofte ĉasante en grupoj, kaj ripozas en arboj inter fiŝkaptadaj ekspedicioj.

    Minacoj redakti

    La Pigmea kormorano estas specio kun biotopoj tre tuŝitaj de homa agado. Minacoj estas sekigado kaj drasta degradado de humidejoj kaj ties asocia arbaro, akvopoluado, ĝenado kaj neleĝa ĉasado kaj dronado de multaj Pigmeaj kormoranoj en fiŝkaptadaj retoj. Ĉar tiu specio estas granda fiŝkonsumanto kaj ankaŭ detruas la fiŝkaptadajn retojn, ĝi estas ofte persekutataj de fiŝkaptistoj. En Rumanio la sekigado de lagetoj situantaj ĉe la malsupra fluejo de la Danubo por praktiki agrikulturon, la akcidenta mortigado de birdoj kaptivaj en provizoraj fiŝkaptadaj retoj, detruado de nestoj fare de profesiaj fiŝkaptistoj por protekti la fiŝajn kvantojn kondukis al pliigado de la nombroj de individuoj kaj inkludado de la specio en la IUCN ruĝa listo kiel vundebla specio. Ĝi estas ankaŭ ĉasata por plezura aktivado, kaj en Irano la Pigmea kormorano estas komercita por kuirado.

    La Pigmea kormorano estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA)[4].

    Bildaro redakti

    Notoj redakti

    1. Phalacrocorax pygmeus distribution map
    2. Robert Ritter von Dombrowski, ornitologo. Arkivita el la originalo je 2013-03-28. Alirita 2012-10-26.
    3. Situation of Pygmy Cormorant Population in Europe. Arkivita el la originalo je 2013-03-27. Alirita 2012-10-26.
    4. African-Eurasian Waterbird Agreement AEWA. Arkivita el la originalo je 2012-02-11. Alirita 2012-10-26.

    Vidu ankaŭ redakti

    Referencoj redakti

    Bibliografio redakti

    • J. Brian Nelson (2006), Pelicans, Cormorants, and Their Relatives: The Pelecaniformes (Bird Families of the World), Oxford University Press, USA
    • Rob Hume (2011), RSPB Birds of Britain and Europe, Dorling Kindersley, 3rd edition (+CD) edition
    • Hans-Günther Bauer, Einhard Bezzel kaj Wolfgang Fiedler (Hrsg): Das Kompendium der Vögel Mitteleuropas: Alles über Biologie, Gefährdung und Schutz. Band 1: Nonpasseriformes – Nichtsperlingsvögel, Aula-Verlag Wiebelsheim, Wiesbaden 2005, ISBN 3-89104-647-2

    Eksteraj ligiloj redakti