La pikilhava kukumokivano (Cucumis metuliferus) estas plantspecio el la familio Kukurbacoj (Cucurbitaceae). Ĝiaj fruktoj estas aĉeteblaj en Eŭropo sub la komerca nomo Kiwano.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
pikilhava kukumo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dikotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Cucurbitales
Familio: Kukurbacoj ‘’Cucurbitaceae
Genro: Kukumo’’ Cucumis
Specio: C. metuliferus’’’
'Cucumis metuliferus'
E.Mey. ex Naudin
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La pikilhava kukumo estas unujara, monoika grimpplanto. La folioj similas al tiuj de la ordinara kukumo. La maskla floroj aperas kelkajn tagojn antaŭ la inaj.

La fruktoj bezonas unu monaton de la fekundigo ĝis la maksimuma grandeco. Poste ili bezonas du semajnojn por plene maturiĝi. Ili estas dolĉaj kaj ekstere oranĝkoloraj. Ili estas 10 ĝis 15 cm longaj kaj elipsoidaj. La pikiloj de la frukto havas larĝan bazon kaj longas ĉ. 1 cm. La fruktinterno estas verda. La gusto estas priskribata kiel kombino de banana, citrona kaj pasifrukta gustoj. Maleŭfemisme ĝi gustas malintensive, akvece kaj iomete adstringe. La ekstera aspekto estas pli interesa ol la gusto. Fruktoj de sovaĝaj plantoj gustas amare.

La kromosomnombro estas 2n = 24.

Disvastiĝo redakti

La pikilhava kukumo indiĝenas en la duonaridaj regionoj de suda kaj meza Afriko. Tie ĝi kreskas en ebenaĵoj. Hodiaŭ la planto estas kultivata en multaj landoj. En la aŭstralia Kvinslando la planto apartenas al la invadaj plantoj.

Kultivado redakti

La planto estas kultivata i.a. en Novzelando kaj Israelo por eksporto al Eŭropo kaj Usono. La novzelanda fruktoj ricevis la leĝe protektitan nomon «Kiwano».

Nutraĵenhavo – vitaminoj kaj mineralelementoj redakti

nutraĵtabelo pikilhava kukumo, kruda (100g)
energio =183 kJ akvo =88.97 g proteino =1.78 g graso =1.26 g karbonhidratoj =7.56 g
Kalcio =13mg fero =1.13mg magnezio =40mg fosforo =37mg kalio =123mg
natrio =2mg zinko =0.48mg kupro =0.020mg mangano =0.039mg
vitamino C =5.3mg Tiamino =0.025mg pantotenacido =0.183mg vitamino B6 =0.063mg folia acido =3µg
riboflavino =0.015mg niacino =0.565mg vitamino A =7µg betakaroteno =88µg

fonto (anglalingva) United States Department of Agriculture [1] Arkivigite je 2016-03-12 per la retarkivo Wayback Machine

Bildgalerio redakti

Literaturo redakti