La pikta lingvo estas nomo por mortinta lingv(ar)o verŝajne iam parolata de la piktoj, gento en norda-centra Skotlando en la komenca mezepoko. Ĝian iaman ekziston asertas la historia teksto Historia ecclesiastica gentis Anglorum.

La scio pri ĝi estas malgranda kaj konsistas nur el kelkaj nomoj de lokoj kaj personoj; ĝi ne sufiĉas por fiksi la terenon de la lingvo aŭ ĝian parencecon al aliaj lingvoj. Ekzemple oni supozas, ke loknomoj komenciĝantaj per "Aber-" (riverbuŝo) aŭ "Lhan-" (tombejo) estas piktaj (Aberdeen, Lhanbryde); sed nomoj kun "Aber-" ekzistas ankaŭ en Kimrujo kaj aliloke.

Unuajn esplorojn pri la lingvo faris George Buchanan en la 16-a jarcento. Li supozis, ke la lingvo estis kelta.