Pili, - tagaloge Bayan ng Pili - estas kvinaklasa universitata urbo en Filipinoj, en insulo Luzono (en ties suda duoninsulo), en Bikola Regiono, kie ĝi estas la ĉefurbo de provinco Sudaj Kamarinoj. Pili havas 26 distriktojn.

Pili
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 4418
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 99 196  (2020) [+]
Loĝdenso 786 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 13° 33′ N, 123° 17′ O (mapo)13.556111111111123.27555555556Koordinatoj: 13° 33′ N, 123° 17′ O (mapo) [+]
Alto 33 m [+]
Areo 126,25 km² (12 625 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Pili (Filipinoj)
Pili (Filipinoj)
DEC
Pili
Pili
Situo de Pili

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pili, Camarines Sur [+]
vdr
Sidejo de Sudaj Kamarinoj en Pili

Geografio redakti

Pili situas en sudorienta parto de insulo Luzono rande de monto Isarog, kiu estas Nacia Parko [1]. Naga (Sudaj Kamarinoj) troviĝas nur 10, regiona ĉefurbo Legazpi (Albajo) 69, Kezonurbo 269, ĉefurbo Manilo 273, Cebuurbo 367, Puerto Princesa 651, Dabao 776, General Santos 853 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

Historio de Pili komenciĝis dum disvastiĝo de la kristanismo en la fruaj 1770-aj jaroj fare de hispanaj misiistoj. Estis konstruita preĝejo ĉefanĝelo Sankta Rafaelo. Dum usona regado en 1901 estis deklarita urbeto, eĉ la usonanoj volis establi ĉi tie la provincan ĉefurbon, ĉar en Naga ofte okazis inundoj. Estis konstruita flughaveno inter Naga kaj Pili, ankaŭ agrikultura lernejo (nun jam universitato). Pili estis formale establita en 1919 kiel komunumo. Dum la 2-a mondmilito la Japana Imperia Armeo sendis 3.000 soldatojn al Pili, ili konstruis tunelojn, kavernojn tra la tuta urbo, kiuj ankoraŭ ekzistas hodiaŭ. Fine de la milito la japanoj konstruis multajn kavernojn en monto Isarog, kiel lasta rifuĝejo. Pri tio monumento memorigas. En 1955 Pili estis deklarita kiel provinca ĉefurbo anstataŭ Naga.

 
Urbodomo de Pili

Ekonomio redakti

Pili pro pliiĝo de la ekonomio en nun estas klasifikita kiel unuaklasa municipo laŭ enspezoklasifiko. Ekde 2020 La municipo progresas al la urbiĝo (laŭ la nuna filipina klasifiko). Pili (ideala por agrikulturo) estas agroindustria centro kun muelejoj. Rizoj, sukerkanoj, maizoj kaj kokosaj oleoj estas la ĉefaj produktaĵoj. Menciindas ankaŭ la komerco.

Religio kaj eduko redakti

 
Preĝejo en Pili

En Pili la romkatolikismo estas la superrega religio, sed estas ekzemple konfesio Atestantoj de Jehovo.

En Pili pluraj universitatoj, kampusoj funkcias.

Trafiko redakti

Pili havas flughavenon por malgrandaj aviadiloj inter Pili kaj Naga, ankaŭ fervojan stacidomon.

Klimato redakti

Pili situas en la ekvatora klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas po 1979 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, inter junio-decembro estas la pluva sezono. La averaĝa jara temperaturo varias inter 29-34 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

 
Kampuso kaj monumento en Pili

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans