Piloso (greke Πύλος, latinliterigite ofte Pylos) estas la nomo de du lokoj en la pejzaĝo Mesenio ĉe la sudokcidenta marbordo de la preskaŭinsulo Peloponezo en Grekio. En la pli malnova el la du lokoj troviĝas la restaĵoj de granda palaco el la mikena epoko. La dua loko famiĝis dum la klasika epoko de Antikva Grekio pro la tiea venko de la armeo de la urbo Ateno super tiu de la konkuranta urbo Sparto dum la Peloponeza Milito. Krom la nomo Πύλος, greke por "pordego", la du lokoj ne havas komunaĵojn.

la (supozebla) bankuvo de Nestoro, antikva reĝo de Piloso

La antikva urbo el la mikenea epoko, kiu elfosiĝis fare de germanaj arkeologoj dum la jaro 1952, situas proksime de la hodiaŭa loĝloko Ano Englianos 9 kilometrojn de la golfeto de Navarino. La arkeologioj ĉi tie malkovris la ne defendocele fortigitan palacon de reĝo el la mikenea epoko. Ili donis al la ampleksaj palacaj ruinoj la nomon "palaco de Nestoro", laŭ la samnoma reganto super la legenda regno Piloso, kiun mencias la poeto Homero en sia eposo Iliado. Ĉu la ruinoj apud Ano Englianos estas la "Piloso" de Homero, ne sendube klaras: La germanaj arkeologoj klare pruvis, ke la loko havis la antikvan nomon "Pulos" kaj estis la ĉefurbo de granda regno, kiu kovris la tutan Mesenion, sed la topografiaj informoj de Homero en la verkoj Iliado kaj Odiseado pri la palaco de Nestoro pli korespondus al pli eta palaco proksime de la hodiaŭa laoĝloko Kakovatos en la pejzaĝo Trifilio tuj norde de Mesenio. Ĉiukaze la antikva regiona ĉefurbo ĉe la hodiaŭa Ano Englianos detruiĝis komence de la 12-a jarcento antaŭ Kristo kaj ne daŭre pluloĝiĝis. Post la 8-a jarcento homoj tute forlasis la lokon kaj ĝi forgesiĝis.

La loko el la klasika epoko de la Antikva Grekio situis en la roka antaŭmontaro ĉe la norda marbordo de la Golfeto de Navarino. La loko havas elstaran rolon en la kronikoj pri la Peloponesa Milito inter la armeo de la urbo Ateno kaj tiu de la konkuranta urbo Sparto dum la Peloponeza Milito. La atena armeo okupis la lokon kaj malliberigis spartan soldataron sur la apuda insulo Sfakteria. La malliberulojn oni transportis al Ateno. La zorgo de la spartanoj pri la malliberigitoj estis esenca kialo, subskribi la pacon de Nikias dum la jaro 421 antaŭ Kristo. Ĝis la jaro 409 antaŭ Kristo la atena armeo en Piloso havis garnizonon.