Pilzeno

distrikta urbo en Ĉeĥio
(Alidirektita el Pilsen (urbo))

Plzeň Pri tiu ĉi sono aŭskultu (germana: Pilsen, esperanto: Pilzeno - vidu Rimarkojn) estas regiona kaj distrikta urbo de memstara distrikto Plzeň-urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en okcidenta Bohemio super kunfluiĝo de riveroj Mže, Radbuza, Úhlava kaj Úslava. La urbo kun 181 240 loĝantoj (2023) estas mondfama pro sia biero (Prazdroj [= pra-fonto], Gambrinus) kaj pro la maŝinfabriko Škoda. En la kvartalo Bory troviĝas ŝtata malliberejo por pezaj krimuloj. En 2015 Plzeň kune kun la belgia urbo Mons estis la du Eŭropaj Kulturaj Ĉefurboj.

Plzeň
germane Pilsen
urbo
Emblemo de Plzeň
Flago
Oficiala nomo: Plzeň
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Plzeň-urbo
Administra municipo Plzeň
Historia regiono Bohemio
Montaro Plasa montetaro, Ŝvihova montetaro
Tipo de urbo Statuta urbo
Konataj lokoj
Muzeoj Okcidentbohemia muzeo, Bierfareja muzeo
Riveroj
Situo Plzeň
 - koordinatoj 49° 44′ 53″ N 13° 22′ 27″ O / 49.74806 °N, 13.37417 °O / 49.74806; 13.37417 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 452 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 293 m s. m.
Areo 137,65 km² (13 765 ha)
Loĝantaro 181 240 (2023)
Denseco 1 316,67 loĝ./km²
Unua skribmencio 976 Starý Plzenec
 - fondo 1290
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 301 00
NUTS 3 CZ032
NUTS 4 CZ0323
NUTS 5 CZ0323 554791
Katastraj teritorioj 23
Partoj de urbo 10
Lokaj partoj 31
Bazaj setlejunuoj 104
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Plzeň
Retpaĝo: www.plzen.eu
Portalo pri Ĉeĥio
Map
Plzeň vidata de Zoologia ĝardeno

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Losiná, Chrást, Zruč-Senec, Nová Ves, Dobřany, Starý Plzenec, Letkov, Kyšice, Dýšina, Útušice, Štěnovice, Druztová, Město Touškov, Líně, Čeminy, Chotíkov, Vochov, Vejprnice kaj Třemošná.

Historio redakti

La urbo estis fondita en 1290. En 1468 estis en Plzeň eldonita la unua ĉeĥlingva presita libro "Trajánská kronika". La ĉefa historia memorindaĵo estas la arkidekana gotika katedralo de Sankta Bartolomeo el la 14-a jarcento, kies turoj estas la plej altaj kirkaj turoj de Ĉeĥio (102 metroj). En 1599 kaj 1600 Pilseno estis rezidejo de la bohemia reĝo Rudolfo la 2-a.

La blazono de Pilseno enhavas kristanan krucon kun la latina devizo "In hoc signo vinces" (= "en tiu signo vi venkos"). Tiu devizo laŭlegende aperis al la romia imperiestro Konstanteno.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
186923 681
188038 883
189064 158
190091 334
1910112 008
1921122 354
JaroLoĝantoj
1930114 704
1950124 339
1961132 799
1970153 524
1980170 701
1991173 008
JaroLoĝantoj
2001166 118
2016169 858
2017170 548
2018170 936
2019172 441
2020174 842
JaroLoĝantoj
2021174 007
2022168 733
2023181 240

Vidindaĵoj redakti

La historia urbokerno estas proklamita kiel urba monumentrezervejo. Sur teritorio de la urbo kroma troviĝaj kelkaj aliaj vilaĝaj monumentrezervejoj kaj urbaj kaj vilaĝaj monumentzonoj.

  • Gotika katedralo de sankta Bartolomeo (el 1292) kun 102 m alta turo, la plej alta en Ĉeĥio (alireblas ankaŭ belvidejo en alto de 62 m, al kiu kondukas 301 ŝtupoj)
  • eksa franciskana monaĥejo kun preĝejo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria
  • renesanca urbodomo el 16-a jarcento, ornamita de sgrafitoj
  • baroka dominikanina monaĥejo kun preĝejo de Sankta Anna el 1711-1714, rekonstruita en 1805-1807 je lernejo, nuntempe Ŝtata scienca biblioteko
  • Teatro de Josef Kajetán Tyl
  • Granda sinagogo kaj malgranda sinagogo
  • Historia subterejo
  • Okcidentbohemia muzeo
  • Bierfareja muzeo
  • Monumento al viktimoj de malbono kaj uniketosa medita ĝardeno en Plzeň-Doudlevce

Transporto redakti

En Plzeň estas vojkruco de kvin fervojaj linioj:

Tramtransporto en Plzeň funkcias ekde la 29-a de junio 1899.

Ĝemelurboj redakti

Famaj personoj redakti

En la urbo naskiĝis

En la urbo studis aŭ agadis

Vidu ankaŭ redakti

Esperanto en la urbo redakti

En Plzeň aktivas unu el plej malnovaj Esperanto-kluboj en la lando (fondita en 1905). Rudolf Novák movade aktivis kaj antaŭenigis Esperanton tie en la frua 20-a jarcento.

Rimarkoj redakti

La formo Pilzeno estas uzita en jenaj libroj:

  • Encklopedio de Esperanto, Budapest 1935, p. 294, vidu Frua Esperanto-gazetaro
  • Kamarýt, Stanislav: Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, Praha 1983 (uzita 29-foje)
  • Krause, Erich-Dieter: Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch, Hamburg 1999, p. 576
  • Krause, Erich-Dieter: Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto, Hamburg 2007, p. 1050
  • Eichholz, Rüdiger: Esperanta Bildvortaro, Ontario 1988, p. 93/40
  • Desmet', Petro - Horváth, Jozefo: Bildvortaro, Antverpeno 2012, p. 247/21
  • Schicke, Harald: Germanaj biero kaj bierkulturo, Bánská Bystrica 2006, p. 5 kaj 43
  • Pilzeno vokas vin! - invitilo al Renkonto Pilzeno 1967