Pind-montaraj miksaj arbaroj
La pind-montaraj miksaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-unuo kiu ampleksas plimulton de la mediteranea regiono. La ekoregiono kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome ĝi apartenas al mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj de Balkana duoninsulo.
Pind-montaraj miksaj arbaroj | |||
---|---|---|---|
ekoregiono | |||
![]() | |||
ekoregiono, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | |||
|
|||
![]() |
|||

Priskribo
redaktiLa pind-montaraj miksaj arbaroj situas en la montaraj partoj de suda Balkano en la larĝa areo altitude super 300–500 m. Sude ili kovras Tajgeton en Peloponezo, troviĝas en la montaroj de centra Grekujo (inkludante Pindon), oriente Albanujon kaj la sudokcidentan parton de Nord-Makedonujo, kaj etendiĝas al drin-riveran valon en la nordo. Tiu arbara ekoregiono okupas 39 500 kvadratajn kilometrojn en la tri landoj.
La ekoregiono ne limtuŝas maron kaj estas ĉirkaŭata de la egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj (en Grekujo), la iliraj deciduaj arbaroj (en Grekujo kaj Albanujo), la dinaraj miksaj arbaroj (en Albanujo norde de la Drin-Rivero) kaj la balkanaj miksaj arbaroj (en Kosovo, Nord-Makedonujo kaj Grekujo).
La klimato de la ekoregiono estas plejofte de mediteranea tipo kun varmegaj someroj (Csa laŭ la Klimata klasifiko de Köppen).
Flaŭro
redaktiKaŭze de la larĝa altituda gamo de tiu ekoregiono la plej altaj altaĵoj ( super 1 000-1 400 m ) estas kovritaj de koniferaroj, kun miksa foliarbara zono kiu situas pli malalte. La koniferaj arbaroj estas superregataj de nigra pino (Pinus nigra subsp. nigra var. pallasiana), greka abio (Abies cephalonica) kaj bulgara abio (Abies borisii-regis), kun decidua eŭropa fago (Fagus sylvatica) en la nordo.
Fetora junipero (Juniperus foetidissima) vaste troviĝas apud la arbarlimo. La dominantaj specioj je la pli malaltaj altidudoj estas rimarkinde variigeblaj, inkludante hipokastanon (Aesculus hippocastanum) (en pli humidaj lokoj) kaj diversajn deciduajn kverkojn ( hungaran kverkon (Quercus frainetto), lanugan kverkon (Quercus pubescens), muskan kverkon (Quercus cerris), makedonan kverkon (Quercus trojana), tigfolian kverkon (Quercus petraea)). Ĉiamverdaj kverkoj, ĉefe palestina kverko (Quercus calliprinos), kaj aliaj mediteraneaj sklerofilaj arbustaraj specioj estas abundaj sur sekaj kaj rokaj sud-flankaj deklivoj.
Fitogeografie, la ekoregiono estas parto kaj de la orient-mediteranea provinco de la Mediteranea Regiono kaj de la Adriatika provinco ene de la Holarkta Regno (laŭ la tipologio de Armen Takhtajan).
Faŭno
redaktiLa ekoregiono gastigas 68 [1] mamulajn kaj 229 [1] birdajn speciojn.
Naciaj parkoj
redakti- Monto Olimpo (Grekujo)
- Monto Parnaso (Grekujo)
- Oeta-Monto (Grekujo)
- Nacia Parko Vikos–Aoös (Grekujo)
- Pinda Nacia Parko (Grekujo)
- Prespa-Lago (Grekujo)
- Dajt-Monto (Albanujo)
- Nacia Parko Lura (Albanujo)
- Nacia Parko Tomorr (Albanujo)
- Galičica (Nord-Makedonujo)
- Pelister (Nord-Makedonujo)
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 Hoekstra, J. M.. (2010) The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference. University of California Press. ISBN 978-0520262560. Arkivigite je 2012-12-05 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-12-05. Alirita 2011-11-19 .
Vidu ankaŭ
redakti
Eksteraj ligiloj
redakti- angle Ekoregiono PA1217 : Pind-montaraj miksaj arbaroj (WWF)
- angle Pind-montaraj miksaj arbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Pind-montaraj miksaj arbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Pind-montaraj miksaj arbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Pind-montaraj miksaj arbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2016-04-11 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Cifereca Mapo de Eŭropaj Ekologiaj Regionoj
- angle Mediteraneaj arbaraj, duonarbaraj kaj arbustaraj ekoregionoj (WWF) Arkivigite je 2011-04-01 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Tutmondaj 200; nr 123 : Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj (WWF) Arkivigite je 2017-01-11 per la retarkivo Wayback Machine