Pindo [1]Pinda Montaro [2] (greke Πίνδος) estas montara sistemo situanta en norda Grekujo kaj suda Albanujo. Ĝi longas ĉirkaŭ 160 km, kun maksimuma alteco de 2 637 m (Smolikas-Monto). Ĉar ĝi iras laŭlonge de la limo de Tesalio kaj Epiro, Pinda Montaro ofte estas nomata la "vertebraro de Grekujo". La montara sistemo etendiĝas ekde proksime de la grek-albanaj limoj en norda Epiro enirante la Epiran periferion - kaj Grekan Makedonujon en norda Grekujo malsupren en la nordo de Peloponezo.

Pindo
Πίνδος
montara sistemo [+]

LandoAlbanujo, Grekujo
DistriktoBalkana Duoninsulo, Dinara Montaro

Supermara alteco8 652 m [+]
Koordinatoj40° 0′ 0″ N, 20° 45′ 0″ O (mapo)4020.75Koordinatoj: 40° 0′ 0″ N, 20° 45′ 0″ O (mapo)
Plej alta punktoSmolikas [+]

Pindo (montaro) (Grekio)
Pindo (montaro) (Grekio)
DEC
Map
Pindo
Vikimedia Komunejo:  Pindus [+]
vdr
Aspropotamos-valo kaj Milia-vilaĝo en distrikto Trikala

Loĝantaro redakti

 
Pinda Montaro

Ekzistas multaj vilaĝoj en Pindo, unu el ili estante Samarina, kiu fanfaronas pri unu el la plej altaj altitudoj en Grekujo. Multaj el la vilaĝoj kiel ekzemple Perivoli inkludas komunumojn de aromanioj (vlaĥs aŭ latinide parolantaj popoloj), origine paŝtistoj kaj terkultivistoj. En la lastaj jardekoj, kelkaj vilaĝoj, kiel ekzemple Metsovo, disvolviĝis en turismajn feriejojn kun skiinstalaĵoj.

Transporto redakti

Egnatia Odos aŭtovojo servas la regionon kaj ligas ĝin kun la resto de Grekujo.

Naturo kaj bestaro redakti

La pind-montaraj miksaj arbaroj kovras larĝan gamon de altitudoj kaj vivejoj, ekde profundaj kanjonoj ĝis krutaj montoj. La diverseco pri altitudoj rezultas en du diferencajn arbarozonojn :

Grandaj kolonioj de birdoj de ardeoj, plataleoj, kaj pelikanoj fiŝas en la freŝaj akvoj de la montaj lagoj de la pindaj mezvarmaj koniferarbaroj kaj miksaj arbaroj. Tiu estas unu el la malmultaj areoj en Eŭropo kie la malofta krispa pelikano troveblas. Lupoj, ŝakaloj, kaj ursoj vivas en la arbaroj.

Ekologio redakti

 
Partoj de Suda Pindo.

La arbaroj de tiu ekoregiono alfrontis multajn minacojn dum de homa historio, inkluzive de tropaŝtado, agrikulturo, kaj senarbarigo. La plej grandaj minacoj nun venas de la disvolvigo de montoturismo - kaj skistacioj. Pro la malstabileco de la grundo sur krutaj montoj, vojkonstruada kaj senarbigaj agadoj kondukis al danĝeraj terglitoj kaj la kolapso de montodeklivoj. Minado de baŭksito, tropaŝtado, kaj troa kolektado de plantoj ankaŭ minacas la altan biodiversecon de tiu ekoregiono.

Naciaj Parkoj redakti

En la la greka sekcio de Pinda Montaro estas du naciaj parkoj.

Nacia Parko Vikos-Aoos redakti

La Nacia Parko Vikos-Aoos troviĝas sude de la urbo de Konitsa, en la okcidenta parto de Zagori-regiono. Ĝi inkludas Tymfi-Monton, Vikos-Kanjonon kaj Aoos-Kanjonon. Ĝi estis kreita en 1973.

Pinda Nacia Parko redakti

La Pinda Nacia Parko (ankaŭ konata kiel Valia Kalda) situas en malproksima areo en la nordoriento de Pinda Montaro, norde de la urbo de Metsovo kaj sude de Perivoli. La parko de proksimume 7 000 hektaroj estis establita en 1966. Ekzistas arbaroj de nigra pino kaj fago, kaj en la pli altaj partoj, balkana pino. La parko estas rifuĝejo por urso, sovaĝa kato kaj linko. La Nacia Parko estis selektita kiel ĉefa temo por du alt-valoraj moneroj de eŭrokolektantoj: la €10 grekaj "Birdoj kaj Floroj" kaj "Nigra-pinaj Arboj" memormoneroj, monfaritaj en 2007. Sur la dorsa flanko de unu el la moneroj ekzistas panorama bildo de la nigra pinoj kiuj estas komunaj en la parko.

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro (2002), p. 875
  2. Latin form Pindus is used by Encarta. Both Pindus and Pindos are used by the Encyclopedia Britannica (here and here). Modern guidebooks tend to use Pindos (Baedeker's Greece, DK Eyewitness Travel Guide, Cicerone Mountain Walking) or Pindhos (Lonely Planet, Rough Guide).

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

40° 00′ N 20° 45′ O / 40 °N, 20.75 °O / 40; 20.75 (mapo)