Pink Floyd

angla rokbando

Pink Floyd estas angla rokgrupo, kiu famiĝis pro sia psikedela kaj progresiva rok-muziko. Ilia verko markiĝas pro uzado de filozofiaj tekstoj, sona eksperimentado, noviga aspekto de la albumoj kaj prilaboritaj koncertoj. Pink Floyd estas unu el la rokgrupoj plej aplaŭdataj de la kritiko kaj plej sukcesaj laŭ la vendoj de ĉiutempo: tutmonde pli ol 250 milionoj da albumoj estas venditaj[1].

Pink Floyd
Pink Floyd koncertanta en Earls Court Exhibition Centre, Londono la 18-an de majo 1973. De maldekstre: tri ĥoraninoj, David Gilmour (Gitaro), Nick Mason (Drumo), Roger Waters (Basgitaro) kaj Richard Wright (Klavaroj)
Pink Floyd koncertanta en Earls Court Exhibition Centre, Londono la 18-an de majo 1973. De maldekstre: tri ĥoraninoj, David Gilmour (Gitaro), Nick Mason (Drumo), Roger Waters (Basgitaro) kaj Richard Wright (Klavaroj)
Bazaj informoj
Deveno Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Kembriĝo, Britio
Ĝenroj Arta roko
Progresiva roko
Psikedela roko
Kosma roko
Etosmuziko
Aktivaj jaroj 19652014
Eldoninto Tower (Usono: 1967–69)
Harvest (Usono: 1969–73; Eŭropo: 1969–84)
Columbia (Usono: 1974–2000)
Capitol (Usono: 2001–ĝis nun)
Retejo www.pinkfloyd.co.uk
Membroj

Nick Mason David Gilmour

Antaŭaj membroj

Syd Barrett (1964–68; 2006)
Roger Waters (1964–85)
Richard Wright (1964–2008)
Bob Klose (1964)

vdr

La grupo formiĝis en 1965, kreita de la universitataj studentoj Roger Waters, Nick Mason, Richard Wright kaj Syd Barrett. Ili unue famiĝis koncertante en la ekstercirkvita muzika medio de Londono dum la lastaj jaroj de la 1960-oj. Sub la gvidado de Barrett, Pink Floyd eldonis du unuopojn, Arnold Layne kaj See Emily Play, aldone al sukcesa debuta albumo, The Piper at the Gates of Dawn (1967). La kantisto kaj gitaristo David Gilmour aliĝis al Pink Floyd kelkajn monatojn antaŭ la forlaso de Barrett pro lia malboniĝanta mensa sano. Post la perdo de la ĉefa verkisto de la grupo, la basgitaristo kaj kantisto Roger Waters alprenis tiun rolon, krom la intelektan komandon de Pink Floyd, dume Gilmour iĝis gvida gitaristo kaj kunpartigis la rolon de ĉefkantisto kune kun Waters. Kaj per ĉi-tiu anaro Pink Floyd akiris tutmondan sukceson, kaj pri kritiko kaj pri komerco, publikigante memorindajn albumojn, ekz. The Dark Side of the Moon, Wish you were here, Animals kaj The Wall.

Wright forlasis la grupon en 1979, kaj Waters en 1985, sed Gilmour kaj Mason pludaŭris fari albumojn kaj turneojn (poste kun Wright reaniĝinta). Waters plendis ĉe tribunalo, klopodante malebligi ilin pluteni la nomon "Pink Floyd", sed la disputo iĝis solvita per eksterjuĝa kompromiso, kiu permesis al Gilmour kaj Mason daŭriĝi kaj ankaŭ malligis Waters de liaj kontraktaj devoj al la bando. Du pluaj albumoj postvenis, A momentary lapse of reason kaj The division bell. Malgraŭ preskaŭ jardudeko de akreco, la grupo rekuniĝis en 2005 por prezenti sin dum la bonfara manifestacio Live 8.

Syd Barrett mortis en 2006 kaj Richard Wright en 2008. En 2014 estis eldonata lasta albumo The endless river, kombinata de komponaĵoj el la tempo de The Division Bell, kaj kiu estis dediĉata al Richard Wright.

Biografio redakti

Formado kaj fruaj jaroj redakti

La komenco redakti

Roger Waters kaj Nick Mason (tiam 19-jaraĝaj) renkontiĝis en 1963 dum studado de arĥitekturo ĉe la Regento-Strata Politeknika Universitato en Londono [2]. Komence la duopo muzikis en grupo kreiĝinta de la gefratoj Keith kaj Sheilagh Noble kaj Clive Metcalfe. Poste, lerneja kamarado Richard Wright aliĝis ilin, kaj la grupo iĝis sesopo, alprenante nomon Sigma 6. Ĉi-tiu unua bando prezentis Waters kiel "rudimentan" gvidan gitariston, Wright kiel ritman gitariston (klavaroj tiam malofte disponeblis)[3], kaj Mason kiel drumisto. La fratino de Wright estis stabila gasto. La bando komence prezentiĝis dum privataj festoj, uzante tesalonon en la subetaĝo de la universitato kiel provludejo. Ili ludis kanzonojn de la bando The Searchers, kaj ankaŭ kreaĵojn de la memlernejano Ken Chapman, kiu fariĝis ilia agento kaj kanzonverkisto.
Septembre de 1963 Waters kaj Mason transloĝiĝis al apartamento de strato Stanhope Gardens, propraĵo de Mike Leonard, partotempa guvernisto ĉe la Regento-strata Politekniko. Leonard estis dezajnisto de maŝinoj lumaj (traboritaj diskoj turnigitaj de motoroj elektraj por projekcii lumajn formojn sur la murojn) [nb 1] kaj iutempe ludis klavinstrumenton kun ili. Poste Mason forlasis la apartamenton, dum male la lerta gitaristo Bob Klose ekloĝiĝis tien kaj aniĝis la grupon, Waters tiam iĝanta basgitaristo. La nomo de la grupo de "Sigma 6" estis ŝanĝita por multaj aliaj, ĉiuj mallongdaŭraj, el kiuj "The Meggadeaths",[nb 2] The (Screaming) Abdabs,[nb 3] "Leonard's Lodgers", kaj "The Spectrum Five", antaŭ fiksiĝi en "The Tea Set".[nb 4]
En 1964, dum Metcalfe kaj Noble forlasis por krei sian propran bandon, Syd Barrett aliĝis Klose kaj Waters ĉe Stanhope Gardens. Tiam deksepjaraĝa, Barrett estis alveninta en Londonon aŭtune de 1963 por lernadi ĉe la Kolegio de Arto de Camberwell. Waters kaj Barrett estis amikoj ekde la infanaĝo: Waters ofte vizitis Barrett tial, kial li povis gitari ĉe la hejmo de lia patrino. En sia aŭtobiografio, Mason diris pri Barrett: "Dum tempo ĉiu provis esti laŭmoda laŭ vere adoleska kaj malaplomba maniero, Syd estis kontraŭmode elmontrema; tio estas kion mi plejbone memoras pri nia unua renkontiĝo, ke li zorgis alproksimiĝi kaj sin prezenti al mi."[4]

Post kiam The Tea Set perdis la voĉaj lertecoj de Noble kaj Metcalfe, Klose enkondukis la bandon al la kantisto Chris Dennis, teknikisto ĉe la Reĝa Aerarmeo[5]. Dum la Dennis-a epoko, decembre de 1964, ili surbendigis muzikon unuafoje en studio, sen la ĉeesto de Wright, kiu estis paŭzanta de siaj studadoj[6]. Per unu el siaj amikoj, kiu lasis ilin profiti senpage de iom da neaktiva tempo, ili sukcesis sekurigi al si registradan kunsidon ĉe studio en Okcidenta Hampstead. Ĉi-tiu kvarkanzona sesio iĝis la unua montra registrado de The Tea Set, kaj enhavis la kantojn "I'm A King Bee", klasikan de la ĝenro ritmenbluso, du originalajn kantojn de Syd Barrett: "Butterfly" kaj "Lucy Leave", kaj "Double O Bo", grupan komponaĵon kiu, laŭ Mason, estis "Bo Diddley renkontanta melodion de filmo de 007". The Tea Set iĝis regule gasta bando ĉe la Klubo Countdown apud Kensington Avenuo en Londono, kie ekde malfrua nokto ĝis frumateno ludadis tri 90-minutajn prezentojn. Laŭ Mason, ĉi-tiu epoko "...estis la komenco de plena elpercepto, ke kanzonoj povis esti plivastigitaj per longaj solooj." Komence de 1965, Dennis estis enoficigita en Barejnon de la RAF, devigante Barrett iĝi ĉefkantisto de la grupo[7], kaj en julio, pro insistado de sia patro, kaj konsilo de siaj kolegiaj tutoroj, Bob Klose forlasis la grupon, kaj Barrett anstataŭis lin kiel gvida gitaristo[8]. Fine de 1965, la bando estis unuafoje referencita kiel "The Pink Floyd Sound", nomo kreita tute abrupte fare de Barrett, kiam li eltrovis, ke alia grupo, ankaŭ nomita The Tea Set, estis prezentiĝonta dum unu el iliaj koncertoj. La nomo devenas de la baptonomo de du blusaj muzikistoj kies diskojn Barrett havis en sia kolekto, Pink Anderson kaj Floyd Council[9].

La profesiiĝo redakti

En 1966, muzikante ĉefe ritmenblusajn kantojn, ili komencis ricevi pagatajn dungojn, el kiuj unu por elmontrado ĉe la Klubo Marquee dum decembro 1966, kie ili estis viditaj de Peter Jenner. Asistanto ĉe la London School of Economics, Jenner estis impresata de la sonaj efikoj kiujn Barrett kaj Wright kreadis, kaj kune kun sia negockunulo kaj amiko Andrew King li iĝis ilia agento. Tiam Jenner proponis al la grupo forlasi la "Sound"-parto de ilia nomo, por iĝi "The Pink Floyd".
Kvankam ĉi-tiu duopo ne estis longosperta pri muzika industrio, ili uzis hereditan monon por fondi la societon Blackhill Enterprises, kaj aĉetis novajn instrumentojn kaj ekipaĵon por la bando. Sub ilia gvido, la bando iĝis parto de la londona ekstercirkvita scenmedio, komencis eksperimenti longajn muzikajn ekskursojn, elvolvatajn de rudimentaj sed vide tre efektaj lumaj efikoj el projekciataj koloraj diapozitivoj kaj hejmfaritaj lumiloj. Por soleni la lanĉon de la London Free School-a gazeto International Times, ili prezentiĝis antaŭ publiko de 2000 personoj dum la inaŭguro de la Roundhouse, ĉeeste de famuloj kiel Alexander Trocchi, Paul McCartney, kaj Marianne Faithfull. La aro da malsamaj sociaj rilatoj de Jenner kaj King helpis la bandon gajni gravan amaskomunikilan kovrilon en The Financial Times kaj The Sunday Times, kiu publikigis artikolon pri ĉi-tiu koncerto, legigante: "Ĉe la inaŭguro de la nova gazeto IT la pasintan nokton, pop-grupo nomata The Pink Floyd ludis pulsantan muzikon dum aro de strangaj koloraj formoj estis fulmantaj sur grandega ekrano malantaŭ ili. Iu estis farinta amason da gumaj bombonoj, kiujn la homoj manĝis je noktomezo, kaj alia persono estis parkinta sian motorciklon je la mezo de la ĉambro. Ĉio sendube tre psikedela."[10].
Fine de 1966, ili komencis muziki koncerte malpli da klasikaj blusaĵoj, preferante la originajn kantojn verkitajn de Syd Barrett, kiuj estis formontaj la venontan albumon[11].

Komence de 1967, la grupo forlasis la difinan artikolon de sia nomo, definitive iĝanta "Pink Floyd". La 6-an de marto, la grupo televidiĝis unuafoje sur la angla televidaĵo Granada TV, en Manĉestro, kaj interpretis "Interstellar Overdrive". La grupo subskribis kontrakton kun la diskeldonejo EMI kaj publikigis du unuopaĵojn: Arnold Layne la 11-an de aprilo kaj See Emily Play la 16-an de juno. Arnold layne estis malpermesata por radiosendaĵoj pro siaj paroloj supoze temanta pri transvestismo, sed tamen atingis la 20-an rangon en la angla muzikaĵrangolistoj[12].

Eldonita la 5-an aŭgusto 1967, ilia unua albumo The Piper at the Gates of Dawn (nomo eltirita de libro de Kenneth Grahame) estas konsiderata kiel karakteriza ekzemplo de brita psikedela rokmuziko. Ĝi estis surbendigita en la Studioj Abbey Road, samloke kaj samtempe de la Beatles, kiuj estis surbendigantaj ilian memorindan albumon Sgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band .[13] Ok kantoj estis verkataj de Syd Barret, unu de Roger Waters, kaj estas plue du kolektivaj komponaĵoj. La albumo estis sukceso en Anglujo (ĝi atingis la 6-an rangon en muzikaĵrangolistoj) sed ne en Usono.

Dum la jaro 1967 la mensa sano de Syd Barrett kolapsis iom post iom. Pli kaj pli neprognozinda, pli kaj pli forestanta (eĉ kiam korpe ĉeestanta), li iĝis nekondukebla de la aliaj anoj de la grupo, ĉefe dum koncertoj. La 29-an de aprilo, dum koncerto en Alexandra Palace, Roger Waters kaj June Child, sekretario de Blakhill Enterprise, devis posttiri lin sur la scenejon kaj surpasigi lian gitaron, kaj kiam la grupo komencis muziki, li nur staris, kun brakoj pendantaj[12]. En novembro, koncertante en Venice Beach, en mezo de kanto, li malagordis sian gitaron, poste forlasis la scenejon, forlasante siajn kunulojn elturniĝi pri la cetero de la koncerto[14].

Klasika formacio redakti

Gilmour anstataŭas Barrett redakti

Decembre de 1967, por ebligi la grupon serene koncerti, Nick Mason proponis al David Gilmour, longtempa amiko de Syd Barrett ĵus reveninta en Anglion el Francio, koncerti kun ili. Gilmour oficiale aniĝis al la grupo je la 12-a de januaro 1968. Sed la koncertoj de la kvin muzikistoj kune daŭris nur kelkajn semajnojn: de la 26-a januaro Syd Barrett ne plu partoprenis la koncertojn. Gilmour rakontas: "Ni devis forkonduki lin aŭte (al koncerto), kaj ni ne faris tion. Tiele. Iu diris ‹ Ĉu ni estas irontaj preni je Syd? › Iu alia respondis ‹ Ne, ne embarasiĝu. › Jene."[15]

Sed eĉ en studio, kiam Pink Floyd surbendigis sian duan albumon A Saucerful of Secrets, Syd, kiu estis la kreemega gvidanto de la grupo, iĝis nur balasto kaj bremso. Laŭ Gilmour: "La lastaj fojoj, kiam li estis kun la grupo, estis katastrofo… Li venis nur kun sia gitaro, sidiĝis, ne eĉ prenis tempon por meti sian maldekstran manon sur la kolon, kaj gratis ĝin dekstramane dum horoj. »[15].  La gazetaro estis oficiale informata pri la foriro de Syd Barrett el la grupo je la 6-a de aprilo 1968.

La malboniĝo de la mensa sano de Syd Barrett kaŭzis multajn hipotezojn por klarigi tiun falon. Ĉu profunda skizofrenia tempo? Ĉu ega deprimiĝo? Ĉu misuzo de narkotaĵo? Ĉu ĉi ĉiuj kune? Laŭ Nick Mason: "Li havis tre kadukan psikologian ekvilibron. La kaŭzoj de ĉi-tiu krizo? La acido, eble, la sukceso ? Neniu iam scios tion, mi kredas."[16]

Kosmroka tempo redakti

La forestanto de Syd Barrett devigis la aliajn anojn engaĝiĝi pri la verko de komponaĵoj. Richard Wright, kaj ĉefe Roger Waters verkis kaj donis al la albumo sian stilon, pli malluman ol tiun de Syd, subskribanta gravajn komponaĵojn kiel "Set the Control for the Heart of the Sun". Nur la titolnoma komponaĵo estas kolektiva, kaj la albumo finiĝas per la lasta kanto de Syd Barrett por Pink Floyd: "Jugband Blues". David Gilmour rakontis: "Fakte la albumo estis komencita sen mi kaj "Jugband Blues" estis jam surbendigita en alia studio. Syd gitaris sur "Remember a day" kaj ni ambaŭ aperas sur "Set the control for the Heart of the Sun". Mi gitaris la ceteron." [13]

A saucerfull of Secrets estis la unua albumo de Pink Floyd kies jaketo estis desegnata de Storm Thorgerson. Ĝi atingis la 9-an rangon en la angla muzikaĵrangolistoj.

La unua albumo de Pink Floyd plene sen Syd Barrett estis filmomuziko por la filmo More, de la kinisto Barbet Schroeder, prezentata al la festivalo de Cannes en 1969. Tiuokaze David Gilmour unuafoje verkis por Pink Floyd, subskribanta la kanton "A Spanish Piece". Barbet Schroeder tre kontentis pri la laboro de la grupo: "Pink Floyd faris al mi tute idealan muzikon. Mi estis montrinta al ili la filmon kaj petinta al ili fari muzikon, kiu estu laŭa, sen doni al ili alian direktivon (…) estas vere muziko, multe pli ol simplaj kantoj. Tial mi devis mallaŭtigi ĝin ĉar la kvalito de la muziko laŭvorte detruis kelkajn scenojn (…) Por la surbendigo, ili verkis la komponaĵojn dum la posttagmezo, rigardante la filmon, post surbendigis vespere, dum kvin sekvantaj tagoj, inter noktomezo kaj la 9-a, sur 16-traka magnetofono. La ulo de la studio diris al mi, ke li neniam estis vidanta tiom diligentajn muzikistojn!"[17]. La albumo More estis eldonita je la 13-a de junio 1969.

Fine de 1969, Pink Floyd publikigis ĝian kvaran albumon: Ummagumma, duoblan albumon kies unua duono estis surbendigita dum koncertoj en aprilo 1969 en Birmingham kaj majo 1969 en Manĉestro, kaj la dua duono estis surbentigita en studio, kaj enhavas komponaĵojn verkitajn de ĉiu muzikisto sole. Ĉi-tio estis ideo de Wright, kiu opiniis ke tio estus formo de libereco se ĉiu muzikisto povus esprimi siajn proprajn ideojn, unu post la alia[18]. Ummagumma atingis la 5-an rangon en anglaj muzikaĵrangolistoj[19].

La grupo partoprenis al la filmomuziko de la filmo de Michelangelo Antonioni Zabriskie Point, ĉeestante du semajnojn en Romo por verki, sed Antonioni, malmulte kontenta pri la komponaĵoj de la grupo, finfine uzis nur tri el ili.

Progresivroka tempo redakti

De Atom Heart Mother al Meddle redakti
 
Roger Waters dum koncerto en la universitato de Leeds en 1970.

Pink Floyd trapasis grandan parton de la jaro 1970 verki kaj surbendigi sian kvinan albumon Atom Heart Mother, kiu alportis ŝanĝojn en la stilo de la muziko de la grupo. Tiu albumo forlasas la psikedelajn eksperimentaĵojn por alproksimiĝi al progresiva roko, miksante klasikajn, popolajn kaj ĵazajn influojn. La jaketo, kreita de Storm Thorgerson, iĝis tre fama: ĝi bildigas bovinon fotitan de Thorgerson en Essex. Thorgerson volis surprizi la fanojn de avangarda muziko per la malplejebla psikedela jaketo[20].

Tiu albumo malfermiĝas kaj fermiĝas per du longaj komponaĵoj. La unua, "Atom Heart Mother", 23 minutojn longa, estis verkata de la grupo kun Ron Geesin (kun kiu Roger Waters estis partopreninta al la filmomuziko "The Body") kaj estas la sola orkestra komponaĵo de la grupo. Ĝia surbendigo iĝis malfacila provado por la grupo, kiu neniam volis reprovi tiun sperton. Geesin rakontis: "Ni trapasis sendormajn noktojn, tre angorajn (...) Mi ja ekvidis ke la grupo kaj la orkestro ne estis samfazaj, sed mi ne estis orkestrestro. Tio malbone prognoziĝis, neniu sciis tion, kio estis okazonta"[21]. Feliĉe la surbendigo bone finiĝis dank' al la helpo de la ĥoralestro John Aldis. La dua, "Alan's psychedelic breakfast", enhavas sonojn surbendigitajn senpere en la kuirejo de Nick Mason. Ĝi omaĝas turneiston de la grupo, nome Alan Styles. Inter tiuj du komponaĵoj troviĝas tri kantoj: "If" de Roger Waters, "Summer'68" de Richard Wright, kaj "Fat old sun" de David Gilmour.

La anoj de Pink Floyd konservis malbonan memoron pri ĉi-tiu albumo. Waters pretendis li preferus ke la albumo estu "ĵetata en rubujon, kaj neniam ankoraŭ aŭskultata de iu."[22]. Malgraŭe, Atom Heart Mother estis granda sukceso, kaj iĝis la unua numero unu por Pink Floyd en la anglaj muzikaĵrangolistoj[23].

 
La anoj de Pink Floyd en 1971. Ĉi-tiu foto ĉeestas en la jaketo de la albumo Meddle. De maldekstre: Waters, Mason, Gilmour, Wright.

Ekde januaro 1971, Pink Floyd reiris en studion por prilabori ĝian sesan albumon Meddle. Ili kune verkis longan komponaĵon, formate el multaj sonaj eroj, kaj komencante kaj finante per sola piana noto, sonante kiel eĥolokalizilo: ĉi-tio iĝis "Echoes", unu el la plej famaj komponaĵoj de la grupo. Por la cetero de la albumo, la grupo unue volis verki konkretan muzikon, efektivigata sen muzikilo, sed per sonoj el la ĉiutaga vivo, sed ili rapide forlasis tiun ideon, kaj reiris al iliaj muzikinstrumentoj. Ili finfine verkis kune instrumentan rokan komponaĵon: "One of these days", en kiu oni povas aŭdi la unuan kaj nuran voĉan partoprenon de Nick Mason, kaj "Seamus", en kiu oni povas aŭdi je Seamus, la hundon de amiko de Gilmour. Tri aliaj kantoj plenigas la albumon: "A pillow of winds" kaj "Fearless" subskribataj de Waters kaj Gilmour kaj "San Tropez" subskribata de Waters. "Meddle" markis novan ŝanĝon en la muziko de la grupo: pli roka, pli melodia, kaj David Gilmour trudiĝis pri la sono de la albumo per siaj ideoj kaj gitaraj solooj. Ĝi atingis la trian rangon en la anglaj muzikaĵrangolistoj[23].

En oktobro 1971, Pink Floyd partoprenis al projekto de Adrian Maben, franca reĝisoro kiu volis filmi la grupon koncertante en la ruinoj de la antvika teatrejo de Pompejo. Nick Mason rakontas: "Komence, ni devis fari reprodukton, sed la cirkonstancoj estis tiaj, ke ni ludiĝis kaj muzikis reale. Kaj mi kredas ke la muziko, en tiu areno plena de polvo, suno, poste de vento kaj tenebroj, estas de granda kvalito."[24]. Prezentita en la film-festivalo de Edinburgo dum la somero 1971, la filmo estis publikigita en 1973. En 2003, DVD de ĉi-tiu filmo (Pink Floyd: Live at Pompeii) estis eldonata.

En februaro kaj marto 1972, Pink Floyd retrovis la kiniston Barbet Schroeder, por verki kaj surbendigi la filmomuzikon de lia nova filmo La vallée. Surbendigita en Hérouville (Francio), la filmomuziko estis eldonita antaŭ la filmo sub la nomo Obscured by Clouds.

De The Dark Side of the Moon al Animals redakti
 
Pink Floyd koncertanta en julio 1973. De maldekstre: Gimour, Mason (malantau sia cimbalo), Waters, Wright.

La oka albumo de Pink Floyd, The Dark Side of the Moon, estis flekso en kariero de Pink Floyd. Surbendigita en la Studioj Abbey Road inter majo 1972 kaj januaro 1973 kun la soninĝeniero Alan Parson, ĉi-tiu albumo estis kune komerca sukcesego, muzika majstroverko kaj, per siaj tekstoj, konceptalbumo rilatanta inteligente ĉiuhomajn temojn. Komerce, The Dark Side of the Moon estas la tria el la tutmonde plej venditaj albumoj. Pli ol 45 milionoj da ekzempleroj estas venditaj[25]. Numero unu en Usono, numero du en Britio, ĝi restis en la Billboard 200 dum pli ol 19 jaroj[26]. En aŭgusto 2006, la Wall Street Journal skribis ke 7 milionoj da ekzempleroj vendiĝis de 1991, do inter dek-ok jaroj kaj tridek-tri jaroj post la eldono de la albumo[27].

 
Jaketo de The Dark Side of the Moon kreita de Storm Thorgerson

Muzike, The Dark Side of the Moon forlasis la longajn komponaĵojn por mallongaj kantoj ligataj unu al la aliaj, kunfarantaj grandan muzikan eron, koncerte muzikatan sen intermito. La verkoj estas pli kolektivaj, pli simplaj pri iliaj strukturoj sed pli riĉaj kaj plenaj da detaloj. Pink Floyd uzis unuafoje inan kantaĵon (ĉefe en "The Great gig in the sky", kantata de Clare Torry), kaj saksofonon (sur "Money" kaj "Us and them", muzikata de Dick Parry). La grupo faris ankaŭe plian grandan uzadon de nova sintezilo, jam iomete uzita sur Obscured by Clouds: la EMS VCS3. La tuta albumo estas plenigata de diversaj ĉiutagaj bruoj (bruoj de paŝoj, de tiktako de koro, de kariljono, de monkesto, de aviadilo, ktp) kaj de parolataj frazoj, kiuj estis surbendigataj respondoj de uloj de la studio al demandoj, kiujn Waters estis skribinta sur paperojn. Ĉiuj tekstoj estis verkitaj de Roger Waters, kaj aperis unuafoje en la jaketo de la albumo. Waters verkis pri "Tio, kio frenezigas homojn"[28], tra universalaj temoj kiel forkuranta tempo ("Time"), politika mensmanipulado ("Us and Them"), mono ("Money"), mensa malsano ("Brain damage")[nb 5].

De ĉi-tiu albumo, Pink Floyd iĝis mondfama rokgrupo, tio kio kaŭzis malbonajn postsekvojn al la amikaj rilatoj en la grupo, kaj pri la disdono de la roloj en la grupo: la graveco de Waters, la tiama plej kreema ano, grandiĝis. La sukceso de la albumo estis eĉ kunsentata de la grupo kiel ia fino.
Waters rakontas: "Ni estis kredantaj ke tial ke "Dark Side of the moon" estis tiom sukcesa, tio estis la fino. Ni estis atingintaj la celon kiun ni deziris de nia adolesko, kaj por ni, estis nenio alia plua roke farinda."[30]
Fakte, ili poste reprovis fari konkretan muzikon per projekto nomata "The household object", sed denove rapide forlasis ĉi-tiun ideon.

Post The Dark Side of the Moon, la anoj konsediĝis kelkajn monatojn da ferioj. Nick Mason deprofitis por produkti albumon de Robert Wyatt kaj David Gilmour por malkovri la junan kantistinon Kate Bush.[31].

Post turneo, Pink Floyd reeniris en studion en januaro 1975. La nova albumo, titolata Wish you were here, estas konceptalbumo kies temo estas la foresteco. Ĝi enhavas tre longan komponaĵon aludante al Syd Barrett: "Shine on you, crazy diamond", dividate en du partojn, komencante kaj finante la albumon kaj kunsubskribate de Gilmour, Waters kaj Wright. La aliaj kantoj estas subskribataj de Waters, escepte "Wish you here here" (la kanto) kunsubskribata kun Gilmour. Kvankam la surbendigo de la albumo estis okazanta en kondiĉoj de artaj konfliktoj, de malforta motivo kaj de malaperantaj amikecoj, Pink Floyd sukcesis naski albumon kiu estos la preferata de Gilmour kaj Wright[32][33], kaj kies etoso estas pli intima ol en The Dark Side of the Moon. Malgraŭ la dividata kritikistaro, la albumo ankoraŭ estis sukceso, atinganta 13 milionoj da ekzempleroj venditaj tutmonde[34], kaj estas nuntempe konsiderata kiel unu el la plej bonaj Floyd-albumoj.

 
David Gilmour koncertanta en Frankfurto ĉe Majno (Germanio) la 26-an de januaro 1977, muzikanta per genuoŝtalgitaro.

La influo de Roger Waters plue kreskis dum la farado de la venonta albumo, titolita Animals. Konceptalbumo inspirata de la libro de George Orwell "La Besto-Farmo", ĝi malgloras la sistemon de klasoj en Unuiĝinta Reĝlando per tri longaj komponaĵoj: "Dogs" (hundoj) kiu figuras la pragmatistojn kiuj ĉiupere serĉas la sekurecon kaj la komforton, "Pigs" (porkoj) kiu figuras diktatoremajn moralistojn, kaj "Sheeps" (ŝafoj) kiu figuras la pasivan homamason trouzatan de la hundoj kaj de la porkoj[35]. Du malgrandaj kantoj de la stilo de Bob Dylan enkadrigas la albumon: "Pigs on the wings, Pt.1" kaj "Pigs on the wings, Pt.2". Ĉiuj komponaĵoj estas subskribitaj de Waters, escepte "Dogs", kunsubskribata kun Gilmour. Wright kaj Mason, malmulte inspirataj de tiu Waters-a projekto, malmulte partoprenis al la kreado de la albumo: sur la jaketo, la skribaĵo "Nick Mason" estas nur skribita ĉe la rubriko "Graphics" (grafikoj), kaj la nomo de Wright eĉ ne aperas.
Wright komentis: ""Animals" ne estis agrabla farinda albumo... Estis kiam Roger vere komencis kredi ke li estis la sola verkisto de la grupo... ke estis nur pro li ke ni estis ankoraŭ kunlaborantaj... kiam li komencis havi siajn egocentrajn deliraĵojn, la homo kun kiu li estus havinta siajn konfliktojn devus esti mi."[36].

Animals estis eldonata dum la alveno de tre moda nova muziko: la punko, kiu subite malmodigis la progresivrokajn grupojn kiel Pink Floyd. Sed la grupo, per tiu albumo, sukcesis pruvi sian kreemon, kaj malgraŭ ke la albumo estu sekvo de tri longaj mallumaj rokaj komponaĵoj, sen ŝlagro, ĝi estis komerca sukseco[37].

Roger Waters imagis la jaketon de la albumo: fluganta porko super la elektrocentralo Batttersea, apud Londono. Li trudis al Hipgnosis, la firmao de Storm Thorgerson, foton de vera granda porkoforma ŝvelebla balono super la centralo. [nb 6]. Dum la sekvanta turneo, titolata "In the Flesh", dum koncerto en la stadio de Montrealo, Roger Waters, furioziĝinta de la sinteno de spektanto, kraĉis sur lin. Tiu anekdoto donis al li la ideon pri rokfamulo kiu provas konstrui muron inter si kaj sia publiko, tio kio estis estonta la baza ideo de la venonta albumo The wall.

Waters-a tempo redakti

Post la turneo, David Gilmour kaj Richard Wright laboris pri iliaj unuaj solaj albumoj. Nick Mason produktis la albumon Green de Steve Hillage. Roger Waters komencis verki du muzikajn projektojn: The wall kaj The Pros and Cons of Hitch Hiking. Fine de 1978, la grupo estis perdinta multe da mono pro malbonaj financaj operacioj [nb 7], kaj eldoni rapide novan albumon iĝis necesaĵo[41]. Roger Waters proponis siajn du projektojn al la aliaj anoj, kiuj elektis The Wall. The Pros and Cons of Hitch Hiking estis iĝonta la unua soloa albumo de Roger Waters.

La surbendigo de la albumo The Wall iĝis la fino de Pink Floyd kiel kolektiva grupo. La kvar anoj tre malofte kune ĉeestis en la studioj (Studio Miraval, en Francio, kaj aliaj studioj en Nov-Jorkio kaj Los-Anĝeleso). Nick Mason sinkontentis pri drumi, kaj Rick Wright, verkanta nenion, postulis kaj ekhavis la rolon de muzikproduktisto, sed laŭ Mason "La kontribuaĵo de Rick estis veni, sidi dum la seancoj, kaj fari nenion, krom "esti muzikproduktisto""[42]. David Gilmour proponis komponaĵojn por plenigi la sonan maketon kiun Waters estis prezentinta al la grupo, sed Roger Waters, volanta kontroli ĉiujn aspektojn de la albumo, nur konsentis kunsubskribi tri kantojn kun Gilmour (por la dudek-ses kiujn la albumo enhavas). Unu el ili estas ankaŭ kunsubskribita kun la muzikproduktisto Bob Ezrin, kiu estis trudita de la diskeldonejo al la grupo, kiel la soninĝeniero James Guthrie kaj la orkestrestro Michael Kamen. La misamikeco inter Waters kaj Wright ege grandiĝis dum la surbendigo, kaj Waters finfine trudis al Wright forlasi la grupon. Sed Wright estis dungata kiel salajrula muzikisto por la sekvanta turneo, do tiu fakto restis nekonata ĝis la sekvanta albumo The final cut.[43].

 
La sadema instruisto elstaranta la blankan muron, laŭ la desegnaĵoj de Gerald Scarfe, videblaj en la ekspozicio de The wall en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo, Cleveland

La albumo The wall estis grandega monda komerca sukceso: 30 milionoj da ekzempleroj estis venditaj[44]. Ĝia kanto "Another brick in the wall, Pt 2" iĝis la plej fama ŝlagro de la grupo. Ĝi estas la plej vendita duobla-albumo en la mondo[45]. La tekstoj, ankoraŭ plene verkitaj de Roger Waters, rakontas la vivon de "Pink", rokfamulo kiu, sekve de psikologiaj vundoj, konstruas mensan muron inter si kaj la cetero de la mondo. Waters enmetis membiogafiajn pecojn kiel la morto de sia patro dum la dua mondmilito ("Another brick in the wall, Pt.1), la maledziĝo ("Don't leave me now"), kaj disvolvas kelkajn politikajn kaj filozofiajn temojn, kiel mensa perforto de plenkreskuloj al infanoj ("Another brick in the wall, Pt.2"), psikologiaj vundoj kaŭzataj de milito al la sekvantaj generacioj ("The thin ice"), faŝismo ("Run like hell"). Muzike, Pink Floyd forlasis la longajn komponaĵojn por mallongaj kantoj. La sono estas pli malvarma ol en la antaŭaj albumoj, pro la forestanteco de Wright, kiu estis la kreanto de la glisanta kaj melodia sono de Pink Floyd[46]. La jaketo de The wall estas la unua, de la albumo The Piper at the Gates of Dawn, kiu ne estis fasonata de Storm Thorgerson. Waters elektis Gerald Scarfe, kiu verkis la faman blankan muron kaj la enajn desegnojn[47].
La sekvanta turneo okazigis sensaciajn koncertojn, kiuj okazis nur en kelkaj urboj (Novjorko, Los-Anĝeleso, Londono kaj Dortmund) pro la grandeco de la aparataro bezonata por la enscenigo. Ĝia produkto tiom multkostis, ke nur Richard Wright, kiu tiam muzikis salajrule, gajnis monon pro la koncertoj[48].
Kina adapto de la albumo kreita de Alan Parker[nb 8] estis eldonata en 1986. Simple titolata "Pink Floyd The Wall", ĝi estas bazata sur la rakonto kaj la muziko de la albumo. La kantisto Bob Geldof interpretis la rolon de Pink.

En 1982 ekokazis la Falklanda milito inter Unuiĝinta Reĝlando kaj Argentino. Tio inspiris novajn ideojn pri kantoj al Roger Waters, kiu decidis dediĉi la sekvantan albumon The final cut al kontraŭmilitismo. La albumo, surbendigita en ok malsamaj studioj, estis homa hida elprovo. Waters kaj Gilmour rapide decidis labori malkune, kuniĝantaj nur por bilanci. Sed post ioma konflikto, la nomo de Gilmour estis detirata de la muzikproduktistoj. Waters kontrolis ĉion, finfine konsideranta Gilmour kaj Mason kiel simplaj muzikistoj. Gilmour rakontas: "Roger eĉ ne volis priaŭdi pri la ebleco de inkludi niajn komponaĵojn. Iam, ni tre bone sukcesis labori kune, laŭ la principo de la kompromiso. Ĉiu devis konvinki la aliajn adopti sian vidpunkton, se oni ne sukcesis, domaĝe por si. Tiele, The Wall, kiu komence estis neaŭskultebla, iĝis poste genia albumo. Sed por The final cut, Roger iĝis nekompromisema. Mi finfine diris al li: "Se iam vi bezonas gitariston, vi telefonu al mi""[50]. Fakte, sur la jaketo estis skribota "Verkita de Roger Waters, muzikata de Pink Floyd", al kiu oni povas aldoni multajn studiajn muzikistojn, kies Andy Newmark kiu anstataŭis al Mason por la kanto "Two suns in the Sunset", Waters ne kontentiĝinta pri la drumado de Mason. La albumo ne havis suksecon, estanta la malpli vendita albumo de Pink Floyd de Meddle. La kritikistaro estis ege dividata. Post la eldono, neniu turneo estis organizata, kaj la anoj de Pink Floyd dediĉiĝis al soloaj albumoj: About Face por David Gilmour, The Pros and Cons of Hitch Hiking por Roger Waters kaj Profiles por Nick Mason, kun Rick Fenn.

Fine de 1985, Waters anoncis sian foriron de Pink Floyd, konsideranta ĝin kiel "kreeme foruzata forto"[51], kaj opiniis ke tio estis la fino de Pink Floyd. Sed Gilmour ne konsentis kaj decidis kun Nick Mason daŭrigi la grupon. Roger Waters juĝe pridisputis ilian rajton uzi la nomon "Pink Floyd" sen li sed finfine Gilmour kaj Mason gajnis la juĝaferon[52].

Gilmour-a tempo redakti

 
David Gilmour dum koncerto de la turneo de The division bell, uzanta parolkeston por la kanto "Keep talking"

Fine de 1986, Gilmour kunigis al Mason, Wright kaj aliaj studiaj muzikistoj inter kiuj Tony Levin (Chapman Stick-isto kaj basgitaristo de Peter Gabriel kaj King Crimson) kaj Scott Page (saksofonisto de Supertramp) por surbendigi la novan albumon de Pink Floyd. Pro leĝaj kialoj, Wright ne povis esti konsiderata kiel ano de Pink Floyd, kaj eĉ se lia partopreno al la kreado de la albumo estis, kiel tiu de Mason, sufiĉe malgranda, lia ĉeestanteco donis al Gilmour pli da legitimeco: "Mi opiniis ke tio fortigis nin, leĝe kaj muzike" (Gilmour al la ĵurnalisto Karl Dallas) [53]. Fakte, ĉiuj kantoj estis subskribitaj aŭ kunsubskribitaj de Gilmour, kun Patrick Leonard, Anthony Moore kaj Bob Ezrin. La albumo titolita "A momentary lapse of reason" estis surbendigata en pluraj studioj sed ĉefe sur la Astoria, barĝo ankrata sur la Tamizo freŝe aĉetita de Gilmour. Per tiu albumo Pink Floyd rekuniĝis kun la sukseco: la vendoj de A momentary lapse of reason fore forpaŝis tiujn de The final cut. La sekvanta turneo okazigis tutmonde grandegajn koncertojn, kun Richard Wright kaj Guy Pratt anstataŭanta je Roger Waters por la basgitaro, kaj estis grandega sukseco. Delicate sound of thunder, la unua koncerta albumo ekde Ummagumma, estis eldonata dum ĉi-tiu turneo.
Gilmour, Mason, kaj Wright finfine denove plena ano de Pink Floyd, reeniris en studion en 1994 por surbendigi tion, kio estis estonta la lasta albumo de Pink Floyd: The division bell (The endless river estanta nur kombinata el defalaĵoj de The division bell). Por ĉi-tiu albumo Wright reverkis (unuafoje ekde "Wish you were here", preskaŭ 20 jarojn pli frue): li kunsubskribis 4 kantojn (de la 11 de la albumo) kun Gilmour kaj subskribis sole la muzikon de la kanto "Wearing the Inside out" (teksto de Anthony Moore), en kiu oni povas aŭdi lin kanti. Sed Gilmour restis la ĉefa verkanto, subskribanta aŭ kunsubskribanta ĉiujn kantojn (escepte "Wearing the Inside out") kun Wright, aŭ kun Bob Ezrin (muziko de "Take it Back") kaj Nick Laird-Clowes (tekstoj de "Poles apart" kaj "Take it back"). Polly Samson, la edzino de David Gilmour, multe partoprenis: ŝi verkis (aŭ kunverkis) la tekstojn de 7 kantoj. Male de A momentary lapse of reason, The division bell povas iel esti konsiderata kiel konceptalbumo: malgraŭ la evitema aspekto de la tekstoj, temo detiriĝas, tiu de la komunikado[54]. Tiu albumo estis ankoraŭ sukceso, kiel la sekvanta grandega turneo, kiu vendigis pli ol 5,3 milionoj da biletoj. Koncerta albumo titolita "Pulse" estis eldonita poste.

De 1996 redakti

Live8: la lasta koncerto de la klasika formacio redakti

 
Pink Floyd dum la Live 8

La 2-an de julio 2005 okazis la Live 8, multartista bonfara koncerto. En Londono, Roger Waters, David Gilmour, Richard Wright kaj Nick Mason kune partoprenis, revivigantaj la klasikan formacion de Pink Floyd nevideblan surscene de 1981. Ili dediĉis ilian koncerteton (18 minutojn longa) al Syd Barrett, muzikantaj la kantojn "Breathe", "Money", "Wish you were here" kaj "Comfortably Numb"[nb 9].

Morto de Syd Barrett redakti

La 7-an de julio 2006, Syd Barrett mortis pro kancero de pankreato. Li estis kremaciata la 18-an de julio en Kambriĝo, neniu ano de Pink Floyd ĉeestanta. La 10-an de majo 2007 estis organizata homaĝa koncerto al Barrett en la Barbican Center (Londono). La 4 anoj partoprenis, sed ne kune, Roger Waters ne muzikinta kun la 3 aliaj.

Morto de Richard Wright redakti

La 15-an de seprembro 2008, Richard Wright mortis pro kancero de pulmo. Je la tago de lia morto, Elton John, koncertanta en Saskatuno, dediĉis la kanton "Believe" al li[56].

La lasta albumo: "The endless river" redakti

La 5-an de julio 2014, Polly Samson anoncis la estontan eldonon de nova albumo titolita The endless river. La albumo eldonita en novembro 2014 estis kombinata de kantoj eltirataj de la seancoj de verko de la tempo de la albumo The division bell. Ĉiuj komponaĵoj estas muzikilaj, krom "Louder than Words", al kiu David Gilmour decidis aldoni tekston. La albumo estis dediĉata al Richard Wright. Ĝi estis sukceso, ĝiaj vendoj atingantaj 2,5 milionoj da ekzempleroj en 2014[57].

Hey, Hey, Rise Up! redakti

En marto 2022, Gilmour kaj Mason reunuiĝis kiel Pink Floyd, kune kun la basgitaristo Guy Pratt kaj klavaristo Nitin Sawhney, por registri la unuopaĵon "Hey, Hey, Rise Up!" en subteno de Ukrainio dum la rusia invado. Ĝi enhavas kantadon de kantisto Andrej Ĥlivniuk prenita el Instagram-video de li kantanta la 1914-an ukrainan popolkanton "Ой у лузі червона калина" en Kievo; Gilmour priskribis ĝin kiel "potencan momenton kiu igis min voli muzikigi ĝin". Enspezo de la unuopaĵo, kiu estis publikigita la 7an de aprilo, iras al ukrainia homhelpa organizaĵo. Gilmour diris ke la milito inspiris lin por publikigi novan muzikon kiel Pink Floyd ĉar estis "esence" grave levi konsciojn[58].

Premioj, influoj kaj omaĝoj redakti

Premioj redakti

Je la 17 de januaro 1996, Pink Floyd eniris en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo. La enira ceremonio okazis en Novjorko sen Roger Waters.

En 2008, Pink Floyd ricevis la Poluspremion[59].

Influoj redakti

Pink Floyd estas unu el la plej komerce sukcesaj grupoj el la tuta mondo, vendinta en 2012 pli ol 250 milionoj da albumoj tutmonde[60].

Ilia muziko influis multajn artistojn, kiel David Bowie[61], la gitaristo de U2 The Edge[62], Queen, Tool, Radiohead, Kraftwerk, Marillion, Queensrÿche, Nine Inch Nails, the Orb and The Smashing Pumpkins[63]. Stephen Lambe opinias ke la progresivroka grupo Mostly Autumn kunfandis la muzikojn de Pink Floyd kaj de Genesis. Oni povas aldoni: Dream Theater[64], Porcupine Tree kaj ĝia gvidanto Steven Wilson[65], Anathema, Air, Archive, Pure Reason Revolution[66], Riverside. Claire Denamur retrovas Pink Floyd-n en la muziko de Coldplay, Jeff Buckley kaj St. Vincent[67].

Omaĝoj redakti

En 1997, Asteroido estis nomata 19367 Pink Floyd honore al la grupo. En 2017, salikoko malkovrata sur la pacifika marbordo de Panamo kaj havanta grandan rozan pinĉilon kiun ĝi ĵetfermas farante laŭtan sonon por svenbati siajn predojn, estis nomigata Synalpheus pinkfloydi omaĝe al la grupo.

Fojgrupoj redakti

 
Australian Pink Floyd koncertanta en Niort je la 21-a de marto 2018

Multaj fojgrupoj turneas muzikante la muzikon de Pink Floyd. La ĉefaj estas:

  • The Australian Pink Floyd Show: la plej malnova, fondita en 1988 en Adelajdo, kiun David Gilmour ekkonis dum koncerto en 1994. Tre kontenta pri ilia laboro, li gastigis ilin al postkoncerta festo dum la fino de la turneo de "The division bell" kaj al sia 50-a naskiĝtago.
  • Brit Floyd: kreita de Damian Darlington, ekzano de The Australian Pink Floyd Show, en 2011
  • Encore Floyd : franca grupo fondita en 2004
  • Floyd... a tribute

Diskaro redakti

Albumoj redakti

Koncertaj albumoj redakti

Kompilaĵoj redakti

Antologioj redakti

  • 1992 – Shine On
  • 2007 – Oh, By the Way
  • 2019 – The Later Years

Albumetoj redakti

  • 1995 – London '66–'67

Unuopaĵoj redakti

  • 1967 – Arnold Layne
  • 1967 – See Emily Play
  • 1967 – Flaming
  • 1967 – Apples and Oranges
  • 1968 – It Would Be So Nice
  • 1968 – Let There Be More Light
  • 1968 – Jugband Blues
  • 1968 – Point Me at the Sky
  • 1971 – One of These Days
  • 1972 – Free Four
  • 1973 – Money
  • 1974 – Us and Them/Time (duobla A-side)
  • 1975 – Have a Cigar (kun la partopreno de Roy Harper
  • 1975 – Wish You Were Here
  • 1979 – Another Brick in the Wall (Part II)
  • 1979 – Confortably Numb
  • 1980 – Run Like Hell
  • 1982 – Money
  • 1982 – When the Tigers Broke Free (plus la renoviĝita versio de 2004)
  • 1983 – Not Now John
  • 1983 – Your Possible Pasts
  • 1983 – The Hero's Return
  • 1987 – Learning to Fly
  • 1987 – On the Turning Away
  • 1987 – One Slip
  • 1988 – Sorrow
  • 1988 – The Dogs of War
  • 1988 – Confortably Numb
  • 1988 – Time
  • 1994 – Take It Back
  • 1994 – High Hopes
  • 1994 – Keep Talking
  • 1994 – Lost for Words
  • 1994 – What Do You Want From Me
  • 1995 – Wish You Were Here
  • 2000 – Young Lust

Muzikfilmetoj redakti

  • 1967 – The Scarecrow
  • 1967 – Arnold Layne
  • 1968 – Astronomy Domine
  • 1968 – See Emily Play
  • 1968 – Arnold Layne
  • 1968 – The Scarecrow
  • 1968 – Apples and Oranges
  • 1968 – Paint Box
  • 1968 – Set the Controls for the Heart of the Sun
  • 1968 – Corporal Clegg
  • 1971 – One of These Days
  • 1973 – Money
  • 1975 – Welcome to the Machine
  • 1979 – Another Brick in the Wall (Part II)
  • 1980 – What Shall We Do Now?
  • 1980 – Waiting for the Worms
  • 1980 – The Trial
  • 1983 – The Gunner's Dream
  • 1983 – The Final Cut
  • 1983 – Not Now John
  • 1983 – The Fletcher Memorial Home
  • 1987 – Learning to Fly
  • 1987 – The Dogs of War
  • 1988 – On the Turning Away
  • 1994 – High Hopes

Videoalbumoj redakti

  • 1989 – Delicate Sound of Thunder
  • 1992 – La Carrera Panamericana
  • 1995 – Pulse
  • 1995 – London '66-'67
  • 2003 – Classic Albums: Pink Floyd – The Making of The Dark Side of the Moon
  • 2004 – The Pink Floyd and Syd Barrett Story

Filmoj redakti

Notoj redakti

  1. Tiuj estis elprovotaj dum frua sinsekva parto de Tomorrow's World, angla programo televida.
  2. Sur kelkaj fontoj skribitas "Meggadeaths"; sur aliaj "Megadeaths".
  3. "Architectural Abdabs" estas ofte indikata kiel plia varianto; Povey (2007) rifuzas ĝin ĉar ĝi estus mislego de titolo de artikolo pri The Abdabs en la studenta gazeto de l'Politekniko.
  4. "The Tea Set" estas la formo uzata en ĉiuj samtempaj dokumentoj, dume la alternativo, ofte citita, "The T-Set" restas nepruvita.
  5. Waters deklaris: "Kiam mi diras: "I'll see you on the dark side of the moon"... tio signifas... ke se iam vi opinias ke vi estas nura... ke vi ŝajnas freneza, ĉar vi opinias ke ĉio estas freneza, vi do ne estas nura."[29]
  6. La fotado okazis en decembro 1976: la unuan tagon, la balono ne sukcesis altiĝi, la duan tagon, ĝi alte forflugis kaj haltigis la aviadilan trafikon de la flughaveno Heathrow! Retrovita en Kent, ĝi estis relanĉata trian tagon. Finfine, la foto de la jaketo estas kombinaĵo de fotoj de la unua kaj tria tago[38]
  7. En septembro, la grupo eklernis ke Norton Warburg Group, la financa kompanio taskata de la konduko de la monaj havaĵoj de la grupo estis perdinta ilin en altriskaj investaĵoj, lasante la grupon kun multaj pagendaj akcizoj, je 83%."Ni estis farintaj Dark side, kaj ŝajnis kiel ni detruis ĝin. Tiuj bastardoj ŝtelis ĉion. Ŝajnis ni estis elmetotaj al grandegaj akcizoj por la mono, kiun ni ne plu havis! Okdek tri procentoj estis multe da mono, kaj ni ne havis ĝin.", memoris Roger Waters[39]. Tiakondiĉe, eldoni novan albumon iĝis urĝa por la grupo, kaj por elgliti novajn akcizojn kaj eviti bankroton, ĉiuj anoj kaj iliaj familioj devis transloĝiĝi fremden antaŭ aprilo 1979, dum almenaŭ unu jaro. Pink Floyd finfine juĝaferis NWG por unu miliono da pundoj, akuzante ilin pro fraŭdo kaj neglekto. NWG kolapsis en 1981. Andrew Warburg fuĝis al Hispanio, Norton Warburg Investments, parto de NWG, estis renomata Waterbrook kaj multaj el ĝiaj posedaĵoj estis vendataj perde. Andrew Warburg estis enprizonigata dum tri jaroj post sia reeno al Britio en 1987[40].
  8. Feriinte 6 semajnojn dum la produkto de la filmo, Waters revenis por trovi ke Parker uzis sian artan licencon por modifi partojn de la filmo laŭ sia plaĉo. Waters furioziĝis, ili interbatalis, kaj Parker minacis forlasi la projekton. Gilmour instigis al Waters ŝanĝi sian sintenon, memorigante ke ili ĉiuj estis akciuloj kaj direktoroj, kaj povus voĉdoni kontraŭ li[49].
  9. Dum la semajno post la koncerto, reviviĝis la intereso de la publiko por la muziko de Pink Floyd: laŭ la eldonejo HMV, la vendoj de la kompilaĵo Echoes: The Best of Pink Floyd pliiĝis je pli ol mil elcentoj, dum Amazon raportis grandan kreskon de la vendoj de The Wall. Gilmour poste anoncis, ke li donos la monon eltiritan de ĉi-tiu kresko de vendoj al bonfaraj organizaĵoj, kaj instigis aliajn artistojn kaj muzikeldonejojn fari same.[55]

Referencoj redakti

  1. "Pink Floyd Reunion Tops Fans' Wish List in Music Choice Survey", retejo Bloomberg Television, la 26-an de septembro 2007. Arkivigita de la originalo 12-an de aŭgusto 2013.
  2. Blake 2008, paĝoj 37–38: Mason meeting Waters while studying architecture at the London Polytechnic; Fitch 2005, p. 335: Waters meeting Mason while studying architecture at the London Polytechnic.
  3. Blake 2008, paĝoj 39–40: Wright was also an architecture student when he joined Sigma 6; Povey 2008, paĝoj 13–14: The formation of Sigma 6; Schaffner 1991, p. 27: Instrumental line-up of Sigma 6: Waters (lead guitar), Wright (rhythm guitar) and Mason (drums).
  4. Mason, Nick (2005) [2004]. Dodd, Philip (eld.). Inside Out: A Personal History of Pink Floyd (poŝlibra eldono). Phoenix. ISBN 978-0-7538-1906-7, p. 27
  5. Blake, Mark (2008). Comfortably Numb: The Inside Story of Pink Floyd. Da Capo Press. ISBN 978-0-306-81752-6, p.42-44
  6. Mason, Nick (2005) [2004]. Dodd, Philip (ed.). Inside Out: A Personal History of Pink Floyd (Paperback ed.). Phoenix. ISBN 978-0-7538-1906-7, p.29-30
  7. Povey, Glenn (2008) [2007]. Echoes: The Complete History of Pink Floyd. Mind Head Publishing. ISBN 978-0-9554624-1-2, p.19
  8. Mason, Nick (2005) [2004]. Dodd, Philip (ed.). Inside Out: A Personal History of Pink Floyd (Paperback ed.). Phoenix. ISBN 978-0-7538-1906-7, p.32
  9. Mason, Nick (2005) [2004]. Dodd, Philip (ed.). Inside Out: A Personal History of Pink Floyd (Paperback ed.). Phoenix. ISBN 978-0-7538-1906-7 p.33-37
  10. Mason 2005, pp. 52–53: Jenner and King's connections helped gain the band important coverage; Schaffner 1991, p. 44: "apparently very psychedelic"
  11. Mason, Nick (2005) [2004]. Dodd, Philip (ed.). Inside Out: A Personal History of Pink Floyd (Paperback ed.). Phoenix. ISBN 978-0-7538-1906-7, p.49
  12. 12,0 12,1 Nick Mason (2005) [2004]. Dodd, Philip, ed. Inside Out: A Personal History of Pink Floyd (Paperback ed.). Phoenix. ISBN 978-0-7538-1906-7. p.95
  13. 13,0 13,1 Jean Michel Oullion, Pink Floyd, Eldonejo Les carnets de l'info, 2009, p.153
  14. Jean Michel Oullion, Pink Floyd, Eldonejo Les carnets de l'info, 2009, p.42
  15. 15,0 15,1 Jean Michel Oullion, Pink Floyd, Eldonejo Les carnets de l'info, 2009, p.45
  16. Jean Michel Oullion, Pink Floyd, Eldonejo Les carnets de l'info, 2009 p.46
  17. Jean Michel Oullion, Pink Floyd, Eldonejo Les carnets de l'info, 2009, p.50
  18. Jean Michel Oullion, Pink Floyd, Eldonejo Les carnets de l'info, 2009 p.157
  19. Roberts, David, eld. (2005). British Hit Singles & Albums (18-a eld.). Guinness World Records Limited. ISBN 978-1-904994-00-8.p.391
  20. Jean Michel Oullion, Pink Floyd, Eldonejo Les carnets de l'info, 2009, p.161
  21. Jean Michel Oullion, Pink Floyd, Eldonejo Les carnets de l'info, 2009, p.162
  22. Schaffner, Nicholas (1991). Saucerful of Secrets (unua eld.). Sidgwick & Jackson. ISBN 978-0-283-06127-1.p.144
  23. 23,0 23,1 Roberts, David, ed. (2005). British Hit Singles & Albums (18-a eld.). Guinness World Records Limited. ISBN 978-1-904994-00-8, p. 391
  24. Jean Michel Oullion, Pink Floyd, Eldonejo Les carnets de l'info, 2009, p.64
  25. (en) Mike Collett-White, « Pink Floyd Ends Legal Dispute, Signs with EMI », Billboard, la 4-an de januaro 2011)
  26. Pink Floyd : 30 years of the band in 17 Minutes - la 29-an de septembro 2011 en la Rolling Stone Magazine
  27. Jean Michel Oullion, Pink Floyd, Eldonejo Les carnets de l'info, 2009, p.67
  28. Nick Mason, Pink Floyd : l'histoire selon Nick Mason, eldono EPA, 2005 (ISBN 2851206214), p.65
  29. Harris, John (2005). The Dark Side of the Moon (First Hardcover ed.). Da Capo. ISBN 978-0-306-81342-9, p.89
  30. The Wish You Were Here Songbook, Pink Floyd Music Publishers Ltd, p.9. (ISBN 0-8256-1079-6)
  31. Cowley, Jason, "The Wow Factor", 7-a de februaro 2005. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-12-14. Alirita 2017-09-07.
  32. Redbeard, Pink Floyd - Richard Wright Tribute Arkivigite je 2009-04-09 per la retarkivo Wayback Machine, inthestudio.net, 28 septembre 2008. Consulté le 15 octobre 2009.
  33. In the Studio with Redbeard, Barbarosa Ltd. Productions, 1992
  34. Povey, Glenn (2007), Echoes, Mind Head Publishing, ISBN 0-9554624-0-1 p.346
  35. Jean Michel Oullion, Pink Floyd, Eldonejo Les carnets de l'info, 2009, p.189
  36. Blake, Mark (2008). Comfortably Numb: The Inside Story of Pink Floyd. Da Capo Press. ISBN 978-0-306-81752-6. p.242-243
  37. Povey, Glenn (2008) [2007]. Echoes: The Complete History of Pink Floyd. Mind Head Publishing. ISBN 978-0-9554624-1-2.
  38. Jean Michel Oullion, Pink Floyd, Eldonejo Les carnets de l'info, 2009, p.188
  39. Gwyther, Matthew (7 March 1993). "The dark side of success". Observer magazine: 37.
  40. Schaffner, Nicholas (1991), Saucerful of Secrets (UK paperback ed.), London: Sidgwick & Jackson, ISBN 978-0-283-06127-1, p.206-208
  41. Blake, Mark (2008), Comfortably Numb – The Inside Story of Pink Floyd (1st US paperback ed.), Cambridge, Massachusetts: Da Capo Press, ISBN 978-0-306-81752-6, p.258-259
  42. Mason, Nick (2005) [2004]. Dodd, Philip, ed. Inside Out: A Personal History of Pink Floyd (Paperback ed.). Phoenix. ISBN 978-0-7538-1906-7. p.246
  43. Blake, Mark (2008), Comfortably Numb – The Inside Story of Pink Floyd (1st US paperback ed.), Cambridge, Massachusetts: Da Capo Press, ISBN 978-0-306-81752-6 p267-268
  44. Metro, On this day in entertainment, November 30, 2006. Retrieved August 15, 2009. Arkivita el la originalo je 2012-07-27. Alirita 2017-09-20.
  45. Magazine Guitarist and Bass, retrieved August 12, 2009
  46. https://www.lapresse.ca/arts/musique/200809/19/01-672154-david-gilmour-rend-hommage-a-richard-wright.php
  47. Nick Mason, Pink Floyd : l'histoire selon Nick Mason, E/P/A, 2004, 240 p. (ISBN 978-2-85120-656-5)
  48. Blake, Mark (2008), Comfortably Numb – The Inside Story of Pink Floyd (1st US paperback ed.), Cambridge, Massachusetts: Da Capo Press, ISBN 978-0-306-81752-6 p.285-286
  49. Blake, Mark (2008). Comfortably Numb: The Inside Story of Pink Floyd. Da Capo Press. ISBN 978-0-306-81752-6., p.288-292
  50. Jean Michel Oullion, Pink Floyd, Eldonejo Les carnets de l'info, 2009, p.85-86
  51. ^ Blake, Mark (2008). Comfortably Numb: The Inside Story of Pink Floyd. Da Capo Press. ISBN 978-0-306-81752-6., pp. 311–313: O'Rourke's involvement in the settlement; Povey 2008, p. 240: "a spent force".
  52. Blake, Mark (2008). Comfortably Numb: The Inside Story of Pink Floyd. Da Capo Press. ISBN 978-0-306-81752-6 p.329-335
  53. Jean Michel Oullion, Pink Floyd, Eldonejo Les carnets de l'info, 2009, p.92
  54. Jean Michel Oullion, Pink Floyd, Eldonejo Les carnets de l'info, 2009, p.100
  55. "Donate Live 8 profit says Gilmour". BBC News. 5-a de Julio 2005. Arkivo.
  56. ^ "SP review: Elton John wins over Saskatoon". Canada.com. 16 September 2008. Retrieved 30 June 2014
  57. IFPI Digital Music Report 2015: Charting the Path to Sustainable Growth Arkivigite je 2016-03-10 per la retarkivo Wayback Machine Fédération internationale de l'Industrie phonographique Konsultita la 3-an de majo 2016
  58. ‘This is a crazy, unjust attack’: Pink Floyd re-form to support Ukraine Arkivigite je 2013-07-11 per la retarkivo Wayback Machine (arkivo) The Guardian, 7-a de aprilo 2022
  59. http://www.polarmusicprize.org/laureates/pink-floyd/
  60. ^ "Rock & Roll Hall of Fame: Pink Floyd biography". Rock and Roll Hall of Fame. Retrieved 2 August 2012
  61. ^ Bychawski, Adam (11 July 2006). "David Bowie pays tribute to Syd Barrett". NME. Retrieved 13 October 2009
  62. McCormick, Neil (editor) (2006). U2 by U2. HarperCollins. p. 102. ISBN 978-0-00-719668-5.
  63. ^ For Queen citing Pink Floyd as an influence see: Sutcillfe, Phil (2009). Queen: The Ultimate Illustrated History of the Crown Kings of Rock. Voyageur Press. p. 17. ISBN 978-0-7603-3719-6.; For Kraftwerk see: Queenan, Joe (22 February 2008). "Vorsprung durch Techno". The Guardian. Retrieved 31 August 2012.; For Marillion see: Thore, Kim (27 August 2009). "Steve Rothery Interview". All Access Magazine. Retrieved 24 March 2014.; For Tool see: The 50 Greatest Bands. Spin. February 2002. p. 78. Retrieved 31 August 2012.; Manning 2006, p. 288: Queensryche, the Orb, Nemrud, the Smashing Pumpkins; 289: Radiohead; Kitts & Tolinski 2002, p. 126: For Nine Inch Nails see the back cover
  64. Mike Portnoy, « Nick Mason interviewed by Dream Theater's drummer » arkivo, en Brain Damage - Pink Floyd News Resource arkivo, Matt Johns, 10-an de novembro 2006 (konsultita la 25-an de junio 2009)
  65. ^ "Steven Wilson Insurgentes Biography". Kscope. Retrieved 11 April 2010.
  66. https://www.independent.co.uk/arts-entertainment/music/features/pure-reason-revolution-roll-on-the-revolution-521736.html
  67. http://www.lexpress.fr/culture/musique/claire-denamur-pink-floyd-ce-n-est-pas-seulement-another-brick-in-the-wall_1034222.html

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Oficalaj retejoj redakti

Aliaj retejoj redakti

Pink Floyd kaj Esperanto redakti