Pinkafeld

komunumo de Aŭstrio

Pinkafeld, hungare Pinkafő estas komunumo kun urborajto en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Oberwart. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 5 779 loĝantoj.

Pinkafeld
urbodomo
urbodomo
urbodomo
komunumo de Aŭstrio • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 7423
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 779  (2018) [+]
Loĝdenso 211 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 22′ N, 16° 7′ O (mapo)47.37166666666716.121944444444Koordinatoj: 47° 22′ N, 16° 7′ O (mapo) [+]
Alto 399 m [+]
Areo 27,43 km² (2 743 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pinkafeld (Aŭstrio)
Pinkafeld (Aŭstrio)
DEC
Pinkafeld
Pinkafeld
Situo de Pinkafeld

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pinkafeld [+]
vdr
Strato en Pinkafeld

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Pinkafeld situas en montaro, en valo de rojo Pinka, laŭ ĉefvojo Szombathely-Friedberg, laŭ fervojo en la sama direkto, nur la fervojo restis ĝis Rechnitz. Friedberg troviĝas 14 km-ojn.

Historio redakti

Pli frue romianoj loĝis tie, poste alvenis germanoj. La unua mencio pri la urbo devenis el 860 en formo Peincahu kaj en formo Pinkafelde en 1289. La hungaraj triboj okupis la Karpatan basenon en 895, la germanoj forfuĝis. Tiu regiono ne estis konvena por la nomadoj, sed ĝi estis grava limgarda zono. Dum la historio zono de tiu regiono ofte apartenis foje al Hungario, foje al Aŭstrio. Post la tatara invado en 1242 germanoj plenigis la lokon. Inter 1289-1291 la komunumo apartenis al Aŭstrio, sed laŭ paco en Hainburg detruiĝis la fortikaĵo. La urbeto ricevis privilegiojn en 1346 de reĝo Ludoviko la 1-a kaj en 1417 sendependiĝis de fortikaĵo Sukceno. En 1459 hungara reĝo Matiaso venkis Frederiko la 3-a. Inter 1490-1644 Pinkafeld apartenis al Aŭstrio, dume en 1529 kaj en 1532 la turkoj detruis. La loĝantaro apogis princon de Transilvanio Emeriko Thököly, sekve la urbeto estis detruita en 1683. Incendio okazis en 1736 kaj en 1817.

En 1910 Pinkafő havis 2881 da loĝantoj (2400 aŭstroj, 370 hungaroj). Ĝis 1921 Pinkafő apartenis al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Felsőőr. Post disiĝo de Aŭstrio-Hungario mallarĝa koridoro de Okcidenta Hungario aldoniĝis al Aŭstrio. La komunumo ricevis urborajton en 1937.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En la iama Pinkafő naskiĝis hungara-aŭstra oficisto Ernő Traeger.

Eksteraj ligiloj redakti