Pinokjo
Pinokjo estas fama verko de la itala verkisto Carlo Collodi. La nomo "Pinokjo" mem signifas "pinaj okulaj" itale.

Maljuna lignaĵisto Ĝepeto skulptas el lignopeco marioneton, al kiu li donas nomon Pinokjo. Ĉi marioneto parolas, ridas, moviĝas, kreskas, petolas, agas tute kiel infano. Kaj kiel infano li trairas la unuajn infanajn tentojn: kaŝa neiro al la lernejo por spekti pupteatron, amikiĝo kun alia friponeto kiu lin devojigas, renkontiĝo kun trompistoj, iluzio pri fabela lando, ŝtelado, kaptiĝo fare de la ĝendarmoj, risko esti fritita kiel fiŝo, efektiva transformiĝo al azeno kun longaj oreloj, ĉar li estas maldiligenta en la lernejo, ktp. Plej nature estas prezentataj ankaŭ absurdaĵoj, kiel enkarcerigo verdiktita al priŝtelito, ne ja al la ŝtelintoj. Kaj ĉiu paĝo estas trempita en la kutima plenkreskula saĝo: se vi agas troviĝos malbone; se vi agas bone, vi ĝuos rekompencon. Akompanas Pinokjon kiel gardanĝelo la Blua Feino, kiu klopodas reenvojigi lin sur la relojn de honesteco; saĝajn maksimojn distribuas la Parolanta Grilo; sed ilin Pinokjo neglektas, pri kio li devos poste forte penti.
Se iu ankoraŭ ne konas la verkon, mi ne malkaŝos la finon, kiu kompreneble estas celo atendata kaj fine atingita, kiel decas en porknabaj libroj.
La temo estis plurfoje filmigita, eble unuafoje desegne en 1940 de eldonejo Walt Disney.
En Esperanto aperisRedakti
La unuan Esperanto-tradukon el la itala tradukis Mirza Marchesi kaj eldonis The Esperanto Publishing Company Limited (EPC) en Londono en 1930. La verko ampleksis 150 paĝojn. En 1983 la Itala Instituto de Esperanto prizorgis duan eldonon.[1]
|
En 2003 aperis traduko de Jozefo Horváth sub la nomo La Aventuroj de Pinokjo, eldono ĉe FEL, Antverpeno, 156 paĝoj, recenzita en Monato (2003/06, p. 20): Carlo Minnaja: Marioneto ĉiam aktuala
Vidu ankaŭRedakti
- Pinokjo (filmo de 1940)
- Pinokjo, la protagonisto
- Carlo Collodi
Eksteraj ligilojRedakti
- Enciklopedio de Esperanto/P en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).
- Digilander
- Pinocchio
- Classiistranieri
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience : entajpu la vorton "pinokjo".
ReferencoRedakti
- ↑ Internacia Ĵurnalisto, 1983-3, p. 6-7, recenzo de Dino Fabris.