Piotr Aleksander Naimski (naskiĝis la 2-an de februaro 1951 en Varsovio) – pola politikisto, biokemiisto, akademia instruisto, aganto de opozicio en Pola Popola Respubliko, publicisto.

Piotr Naimski
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1951 (1951-02-02) (73-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Varsovio
Subskribo Piotr Naimski
Okupo
Okupo universitata instruisto • politikisto
TTT
Retejo http://naimski.pl/
vdr

En la jaroj 2005–2007 vicministro pri ekonomio, parlamentano al Sejmo, de 2015 ŝtatsekretario en Kancelario de Ĉefministro kaj ĉefo de la Oficejo pri Ŝtat-Protekto.

Vivo redakti

En 1968 finis la 6-an Ĝeneralklerigan Liceon je la nomo al Tadeusz Reytan en Varsovio, poste studis en Kemia Fakultato de Varsovia Universitato. En 1981 akiris gradon de doktoro pri naturscienco. En la jaroj 1976–1980 laboris en Instituto pri Biokemio kaj Biofiziko de Pola Scienca Akademio. De 1981 ĝis 1984 estis en Usono, kie fariĝis scienca laboranto de New York University School of Medicine. En la jaroj 1984–1989 okupiĝis pri apliko de biokemiaj metodoj en medicina diagnozo. De 1996 ĝis 2009 surposteniĝis kiel adjunkto en Supera Lernejo de Negoco – National-Louis University en Nowy Sącz. Estis dekano de la Fakultato pri Politika scienco en la sama altlernejo kaj gvidanto de la magistra programo Internaciaj rilatoj kaj Diplomatio.

Bibliografio redakti