Piotr Szychowski

Piotr SzychowskiPetro Ŝiĥovski (naskiĝis la 6-an de julio 1981 en Vroclavo) estas d-ro habil., adjunkto de Muzika Akademio je la nomo de Ignacy Jan Paderewski en Poznano, mondfama pianisto, filo de univ. d-rino Zofia Szychowska. ([1], [2], [3], [4], [5], [6], [7], [8], [9]).

Piotr Szychowski
Persona informo
Naskiĝo 6-an de julio 1981 (1981-07-06) (42-jaraĝa)
en Vroclavo
Okupo
Okupo pianisto
vdr

Li estas unu el la plej eminentaj pianistoj de la juna generacio en Pollando.

Biografio redakti

Muzika edukado redakti

 
Muzika Akademio je la nomo de Ignacy Jan Paderewski en Poznano (nokte)
 
Universitato de Artoj Berlino, konstruaĵo ĉe la Fasanenstraße
 
Ĉefa enirejo de la Filharmonio de Berlino
 
José Carreras

Li ludas la pianon ekde la aĝo de 7 jaroj.

 
Royal Festival Hall (Esperante: reĝa festohalo) dum la remalfermo-solenaĵoj en la 2008 post la renovigo

Li estas absolvento de la Ŝtata Muzika Liceo je la nomo de Karol Szymanowski en Vroclavo en la klaso de fortepiano de prof-ino Janina Butor.

Li finis kun la distingo la Muzikan Akademion je la nomo de Ignacy Jan Paderewski en Poznano en la klaso de fortepiano de prof. Waldemar Andrzejewski (vidu la apudan foton). Dum la jaroj 2005-2009 li studis en la Universitato de Artoj Berlino (germane Universität der Künste Berlin /UdK Berlin) en la klaso de fortepiano de prof. Rainer Becker (vidu la apudan foton).

Li perfektigis sian lertecon en la majstraj kursoj sub la gvido i.a. Dang Thai Son, Bernard Ringeissen, Klaus Hellwig, Hans Leygraf, Ryszard Bakst, Viktor Mierĵanov kaj Andrzej Jasiński.

Kariero redakti

En la jaro 2009 li akiris la titolon de doktoro de arto kaj li ricevis sian nomumiĝon al la posteno de adjunkto en la Katedro de Fortepiano en la Muzika Akademio je la nomo de Ignacy Jan Paderewski en Poznano.

Januare 2009 li debutis en la Filharmonio de Berlino (vidu la apudan foton) kun la Das Sinfonie Orchester Berlin ludante Fortepianan Koncerton c-moll KV491 de Wolfgang Amadeus Mozart. En julio 2010 li koncertis kun konata hispana tenoro de Opero José Carreras (vidu la apudan foton) antaŭ la 10 mil da publiko (spektantaro) kadre de la speciala koncerto en „Motoarena” okaze de la 777-jara jubileo de Toruno, la urbo de fama pola astronomo Nikolao Koperniko.

En la jaro 2017 li habilitiĝis en tiu Muzika Akademio je la nomo de Ignacy Jan Paderewski en Poznano.

Ekde la 12a de decembro 2018 li kiel universitata profesoro instruis pianistojn en Ĉinio ([10]).

En aprilo 2019 turnee koncertis en Ĉinio ([11]).

 
"Chopinfest", la Festivalo de la "Subĉiela Muziko de Ŝopeno" en Radomyśl/Radomyŝl en la Ĵitomira provinco en Ukrainio

Li koncertis en la plej prestiĝaj koncertejoj kaj salonoj de Eŭropo kaj la mondo, i.a. en Londono (Purcell Room/Royal Festival Hall / Esperante: reĝa festohalo, vidu la apudan foton), Vatikano, Moskvo, Edinburgo, Budapeŝto, Bukareŝto (Ateneul Roman), sed ankaŭ en Ŝanhajo ([12]), Bejruto, naciaj filharmonioj en Sofio, Murmansko, Krasnodaro, Podgorico kaj Varsovio. Li koncertis dum la 1-a Festivalo de la "Subĉiela Muziko de Ŝopeno" ("Chopinfest") en Radomyśl (Radomyŝl) en la Ĵitomira provinco en Ukrainio (vidu la afiŝon de la Festivalo). Li partoprenis en la prestiĝaj pianist-festivaloj en Berlino, Romo, Duszniki-Zdrój (vidu la suban foton de "La Biendomo de Ŝopeno" en Duszniki-Zdrój en kiu okazas la Internaciaj Festivaloj de Ŝopeno), Varsovio kaj aliaj.

 
Nacia Filharmonio en Kievo
 
La Reĝa Filharmonio en Liverpolo
 
Filharmonio en Gorzów Wielkopolski

Printempe 2012 li faris koncert-turneon tra Ukrainio (La Nacia Filharmonio en Kievo, vidu la apudan foton, filharmonioj en Ĥarkovo kaj Donecko), kaj li ankaŭ koncertis kun la fortepiana recitalo en la Reĝa Filharmonio en Liverpolo (vidu la suban foton).

Li kunlaboras kun pluraj institucioj, organizaĵoj kaj asocioj kaj li popularigas sciencon kaj arton:

  • 1. Pol-Itala Fondaĵo je la nomo de Frédéric Chopin - li estas en ĝi la ano de la Kontrola Konsilio
  • 2. Festivalo, la Somera Ĉambra Muziko en Drezdenko ([13]) – ano de la Program-Konsilio
  • 3. Festivalo, la Somera Ĉambra Muziko en Gorzów Wielkopolski (vidu la suban foton) kaj en Krzyż Wielkopolski ([14], [15]) – ano de la Program-Konsilio
  • 4. Festivalo, la Somera Ĉambra Muziko en Witnica ([16]) – ano de la Program-Konsilio
  • 5. Societo de la Amantoj de Orgen- kaj Ĉambra Muziko “Sauerianum” – ano de la Societo
  • 6. „Study in Poznań” / "Studado en Poznano" – la projekto realiigita fare de la Fako pri Disvolviĝo de la Urba Oficejo en Poznano (kadre de la programo "Universitata kaj Scienca Poznano") - ano de la ensemblo-grupo
  • 7. Kun la klasika muziko sub pajlan tegmenton "Drezdenko 2017" – la artista direktoro
  • 8. Li koncertis dum la 12-a Internacia Pianista Festivalo 2020 en la Reĝa Urbo Krakovo, bonvolu aŭdi lian unuhoran recitalon kadre de la Festivalo kiu okazis la 16-an de oktobro 2020([17]).

Kiel pedagogo li gvidis la majstro-kursojn kaj pianistajn artajn ekzercadojn:

  • 1. 11-14.04.2017 Li gvidis kiel pedagogo la Majstro-Kurson en Pekino (Ĉinio) (China Service Center for Friendship and Cooperation with Foreign Countries)
  • 2. 10.05.2017 La Majstro-Kurso en Taiyuan (Ĉinio)
  • 3. 17.04.2016 La Majstro-Kurso en Pekino (Ĉinio) (China Service Center for Friendship and Cooperation with Foreign Countries)
  • 4. 15-16.04.2016 La Majstro-Kurso en Hebi (Ĉinio)
  • 5. 14.04.2016 La Majstro-Kurso en Pekino (Ĉinio)
  • 6. 10-13.04.2016 La Majstro-Kursoj kun lekcioj kaj la pianista koncerto en Shenzhen (Ĉinio)
  • 7. 9.04.2016 La Majstro-Kurso en Pekino (Ĉinio)
  • 8. 8.02.2015 La Majstro-Kurso en Pekino (Ĉinio) (China Service Center for Friendship and Cooperation with Foreign Countries)
  • 9. 20-24.05.2015 La Majstro-Kurso en Muzika Konservatorio en Navaro (Conservatorio G.Cantelli di Novara) (Italio)
  • 10. 25-28.09.2014 La Majstro-Kurso en Muzika Konservatorio de G.B.Martini en Bolonjo (Conservatorio di Musica G.B.Martini di Bologna) (Italio)
  • 11. 22-24.08.2014 La Majstro-Kurso en Pekino (Ĉinio)
  • 12. 30.06–04.07.2013 La Majstro-Kurso en Muzika Konservatorio en Verono (Conservatorio di Musica di Verona) (Italio)
  • 13. 12.12.2012 La Majstro-Kurso en Muzika Konservatorio de la Sankta Cecilo en Romo (Conservatorio Santa Cecilia di Roma) (Italio)
  • 14. 26-28.09.2012 La Majstro-Kurso en Muzika Konservatorio de la Sankta Cecilo en Romo (Conservatorio Santa Cecilia di Roma) (Italio)
  • 15. 20-24.06.2011 La Majstro-Kurso en la Ŝtata Konservatorio de G.P. Da Palestrina en Cagliari (Conservatorio Statale G.P. Da Palestrina di Cagliari) (Italio)
  • 16. 28–30.09.2010 La Majstro-Kurso en Muzika Konservatorio en Navaro (Conservatiorio di Musica G. Cantelli di Novara) (Italio)
 
La interno de la Nacia Filharmonio en Varsovio dum la unua etapo de la 15a Internacia Pianista Konkurso je la nomo de Frédéric Chopin

Li kunlaboris kun pluraj orkestroj: Das Sinfonie Orchester Berlin (La Simfonia Orkestro en Berlino), Nacia Orkestro Simfonia en Libano, Orkestro de Filharmonio en Poznano, Orkestro de Filharmonio en Vroclavo, Orkestro de Filharmonio en Lodzo, Orkestro de Filharmonio en Zabrze, Orkestra Simfonia en Toruno, Orkestro de Ĉambra Muziko en Łomża, Orkestro de Muzika Akademio en Varsovio, Orkestro Simfonia de Muzika Akademio en Poznano kaj li kunlaboris kun dirigentoj: Ulrich Fritze, David Giménez, Marek Pijarowski, Daniel Stabrawa, Jerzy Salwarowski, Mirosław Łukasz Błaszczyk, Wojciech Czepiel, Marcin Sompoliński, Agnieszka Wolińska.

La premioj en la konkursoj kaj festivaloj redakti

 
Universitato en Leeds kie en aŭlo okazas la Internacia Pianista Konkurso en Leeds (Leeds International Piano Competition)
 
Enirejo de la Filharmonio je la nomo de Witold Lutosławski en Vroclavo
 
Ateneul Roman en Bukareŝto
 
Pola Filharmonio „Sinfonia Baltica” en Slupsko / Słupsk
 
Muzika Teatro en Slupsko - Pola Filharmonio „Sinfonia Baltica” en Slupsko / Słupsk
 
La Ĉasista Palaco en Antonin (en Grandpolio), kie okazas la Internacia Festivalo "Ŝopeno en la Aŭtunaj Koloroj"

Piotr Szychowski reprezentis Pollandon en la 15a Internacia Pianista Konkurso je la nomo de Frédéric Chopin en Varsovio (pole: Fryderyk Franciszek Chopin, france: Frédéric-François Chopin, esperantigite: Ŝopeno, vidu la supran foton) kaj en la Internacia Pianista Konkurso en Leeds (Leeds International Piano Competition) kiu okazas en la Universitato en Leeds (vidu la apudan foton). Li koncertis en Okcidenta Eŭropo kaj en Ĉinio, Japanio, Kazaĥio ([18]) kaj Libano, ludante en la prestiĝaj salonoj (aŭloj) i.a.: Nacia Filharmonio, Studio S1 kaj La Granda Teatro en Varsovio, Filharmonio de Poznano, Filharmonio de Vroclavo, Royal Festival Hall en Londono (Purcell Room/ Esperante: reĝa festohalo, vidu la apudan foton), Filharmonio de Berlino, Nacia Filharmonio en Kievo, Filharmonio de Sofio, Ateneul Roman en Bukareŝto (vidu la apudan foton), Auditorium Augustinianum en Vatikano, en Palaco de Durasov en Moskvo, Filharmonioj de Almato ([19]), Murmansko, Krasnodaro, Ĥarkovo kaj Donecko. Li partporenis en Festivalo de Pola Pianistiko en Slupsko / Słupsk (vidu la apudajn fotojn), en Internacia Pianista Festivalo en Duszniki-Zdrój, en Varsovia Ŝopeno-Festivalo en Nacia Filharmonio, La folle journée – Chopin Open en Varsovio, Festivalo "Chopiniana" – La Tagoj de Frédéric Chopin en Varsovio, Internacia Festivalo "Ŝopeno en la Aŭtunaj Koloroj" en Antonin (vidu la apudan foton), Internaciaj Sofiaj Muzik-Semajnoj, Internacia Festivalo Muzika Somero en Moskvo, Mois de la Francophonie en Ŝanhajo.

Li estas laŭreato de pluraj prestiĝaj premioj en la naciaj kaj internaciaj konkursoj. Jen kelkaj el ili:

  • La 1-a Premio en la Internacia Muzika Konkurso "Jeunesses Musicales" en Bukareŝto (Rumanio)
  • La 1-a Premio en la Internacia Konkurso de Junaj Pianistoj en Romo (Italio)
 
La centra oficejo de la Germana Akademia Interŝanĝa Servo/Deutscher Akademischer Austauschdienst (DAAD) en Bonno

Multfoje li estis stipendiulo: de la Ministro pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo, de la Landa Funduso por la Infanoj, de la Urbestroj de Poznano kaj Vroclavo, de la Prezidanto (Marŝalo) de Grandpollanda provinco (Grandpolio) kaj de la Deutscher Akademischer Austauschdienst [e. V.] (DAAD) - Esperante: "Germana Akademia Interŝanĝa Servo [registrita asocio]" en Bonno (vidu la apudan foton).

Li estas laŭreato de la stipendia Projekto de la Ministro pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo „Młoda Polska” ("Juna Pollando").

La ŝtataj distingoj redakti

Li estis distingita per la Arĝenta Merita Kruco aljuĝita al li de Prezidento de Pollando Andrzej Duda kaj enmanigita al li fare de la Provincestro de Lubuŝa Provinco Władysław Dajczak ([20]).

La privata vivo redakti

 
La preĝejo de Sankta Laŭrenco en Wilkszyn

Li estas filo de Zofia Szychowska (univ. d-rino en Medicina Universitato en Vroclavo) kaj d-ro Marek Szychowski (laringologo), li havas tri fratinojn: Anna (post edziĝo: Anna Key), Joanna (post edziĝo: Joanna Lemma) kaj Julia (ankoraŭ fraŭlino, ŝi estas ankaŭ muzike talenta pianistino kaj ŝi ludas ankaŭ la gambovjolon), li naskiĝis en Vroclavo kaj poste kun la gepatroj translokiĝis al Wilkszyn (vidu la apudan foton), nun loĝas en Mosin ĉe Poznano. Li havas edzinon: Ewa kaj du filinojn: Wiktoria kaj Pola.

Referencoj redakti

  1. https://amuz.edu.pl/piotr-szychowski-2/
  2. http://www.piotrszychowski.pl/ Arkivigite je 2018-04-21 per la retarkivo Wayback Machine
  3. https://www.google.com/search?q=piotr+szychowski&tbm=isch&source=iu&ictx=1&fir=z-hXt9g5TGENBM%253A%252CfOP2Y2IM5k4PwM%252C_&usg=__t0_pcSbbsueBuGXtVMagTAJ7w6I%3D&sa=X&ved=0ahUKEwjauPeeqNPZAhUK_KQKHeCxDBMQ9QEIODAF&biw=1024&bih=469#imgrc=z-hXt9g5TGENBM:
  4. https://www.youtube.com/watch?v=kN7iyJgn_uc
  5. https://www.youtube.com/watch?v=JkTxLbyEpXw
  6. http://gorzow.wyborcza.pl/gorzow/7,36844,23147136,piotr-szychowski-i-jego-goscie-koncert-jubileuszowy-pianisty.html?disableRedirects=true
  7. https://www.facebook.com/pg/LubuskiUrzadWojewodzki/photos/?tab=album&album_id=1836587829704830
  8. https://www.youtube.com/watch?v=gBa1lilil84&feature=share
  9. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=10201336420692005&set=a.2436116121776.83806.1817927131&type=3&theater
  10. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=10210289088303100&set=a.3051846554652&type=3&theater
  11. https://mp.weixin.qq.com/s/RIsKyUtUbRT7VNQandrNCA
  12. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=10201336420692005&set=a.2436116121776.83806.1817927131&type=3&theater
  13. http://gorzow.wyborcza.pl/gorzow/1,36844,16339468,Beethoven_w_Drezdenku__Gra_Piotr_Szychowski.html[rompita ligilo]
  14. https://www.wimbp.gorzow.pl/pierwszy-koncert-z-cyklu-8222klasyka-muzyczna-w-ksia-2943/
  15. http://www.mgokkrzyz.pl/news,iv-letnie-spotkania-kameralne,432,27
  16. http://parafiawitnica.pl/news/zakonczenie-iii-letnich-spotkan-kameralnych-w-witnicy/[rompita ligilo]
  17. https://www.youtube.com/watch?v=IYiMYzW7bJU&feature=share
  18. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=10210095647307196&set=a.3051846554652&type=3&theater
  19. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=10210095647307196&set=a.3051846554652&type=3&theater
  20. https://www.facebook.com/pg/LubuskiUrzadWojewodzki/photos/?tab=album&album_id=1836587829704830