La Pipedoj (Pipidae) estas familio de primitivaj, sen lango ranoj. La 41 specioj en la familio Pipedoj troviĝas en tropikaj Sudameriko (genro Pipa) kaj sub-Sahara Afriko (la tri aliaj genroj).

Amplexus of ADF.jpg
Amplexus of ADF
Arealo de PIPIDAE

Tiuj ranoj estas nur akvemaj kaj havas nombrajn morfologiajn modifojn kiuj profitas el ties habitato. Ekzemple, la piedoj estas komplete membranecaj, la korpo estas ebenecaj, kaj ekzistas sistemo de flanka linio.[1] Aldone, pipedoj posedas tre modifitajn orelojn por produkti kaj ricevi sonon subakve. Ili ne havas langon aŭ voĉajn kordojn, anstataŭe havas ostajn bastonetojn en la laringo kiuj helpas produkti sonon. Ili gamas el 4 al 19 cm en korpolongo.[2]

La registroj de fosilioj el pipedoj estas relative bona, kaj oni konas 12 formortintajn speciojn. Ses el tiuj estas lokitaj en la nuntempa genro Xenopus, dum la cetero estas en formortintaj genroj. Tiuj fosilioj estas konataj el Afriko, Sudameriko, kaj Mezoriento el la Malsupra Kretaceo.[2]

Genroj redakti

Familio Pipedoj Gray, 1825 [3]

  • Hymenochirus Boulenger, 1896 - nanaj ungoranoj (4 specioj)
  • Pipa Laurenti, 1768 - Surinamaj bufoj (7 specioj)
  • Pseudhymenochirus Chabanaud, 1920- Merlina rano (1 specio)
  • Xenopus Wagler, 1827 - ungoranoj (29 specioj) [4]
    • Subgenro Silurana Wagler, 1827 - ordinaraj ungoranoj
    • Subgenro Xenopus Gray, 1864 - tropikaj ungoranoj

Referencoj redakti

  1. AmphibiaWeb: Pipidae. AmphibiaWeb. Alirita 2009-10-25.
  2. 2,0 2,1 Zweifel, Richard G.. (1998) Cogger, H.G.: Encyclopedia of Reptiles and Amphibians. San Diego: Academic Press, p. 86–87. ISBN 0-12-178560-2.
  3. Pipidae at the Amphibian Species of the World 6.0
  4. Evans et al. (2015), Genetics, morphology, advertisement calls, and historical records distinguish six new polyploid species of African Clawed Frog(Xenopus, Pipidae) from West and Central Africa., PLoS One 10(12): e0142823: 1–51.

Bibliografio redakti

  • Gissi, Carmela; Diego San Mauro; Graziano Pesole; Rafael Zardoya (February 2006). "Mitochondrial phylogeny of Anura (Amphibia): A case study of congruent phylogenetic reconstruction using amino acid and nucleotide characters". Gene. 366 (2): 228–237. doi:10.1016/j.gene.2005.07.034. PMID 16307849.
  • Roelants, Kim; Franky Bossuyt (Februaro 2005). "Archaeobatrachian paraphyly and pangaean diversification of crown-group frogs". Systematic Biology. 54 (1): 111–126. doi:10.1080/10635150590905894. PMID 15805014.
  • San Mauro, Diego; Miguel Vences; Marina Alcobendas; Rafael Zardoya; Axel Meyer (Majo 2005). "Initial diversification of living amphibians predated the breakup of Pangaea". American Naturalist. 165 (5): 590–599. doi:10.1086/429523. PMID 15795855.