Piper Laurie

usona aktorino

Piper LAURIE (denaske Rosetta Jacobs; 22-a de januaro 1932 - 14-a de oktobro 2023)[1] estis usona aktorino. Ŝi estas konata pro siaj roloj en la filmoj The Hustler (1961), Carrie (1976), kaj Children of a Lesser God (1986), ĉiuj el kiuj havigis al ŝi nomumojn al Oskar-premio. Ŝi estas konata ankaŭ pro sia ludoj kiel Kirsten Arnesen en la originala televida produktaĵo de Days of Wine and Roses, kaj kiel Catherine Martell en la televidserio Twin Peaks, pro kiu ŝi ricevis Premion Ora Globo en 1991.

Piper Laurie
Persona informo
Piper Laurie
Naskonomo Rosetta Jacobs
Naskiĝo 22-an de januaro 1932 (1932-01-22)
en Detrojto, Miĉigano
Morto 14-an de oktobro 2023 (2023-10-14) (91-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Etno judoj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Art Students League of New York • Los-Anĝelesa Liceo • profesia lernejo Hollywood vd
Familio
Edz(in)o Joe Morgenstern vd
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro • teatra aktoro vd
Laborkampo aktorado vd
Aktiva dum 1950–2023 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Laurie en 1951.

En 1949 ŝi kontraktis kun Universal Studios kaj tiukadre ŝi aktoris kun James Best, Julie Adams, Tony Curtis, kaj Rock Hudson.[2] Ŝia elrompa rolo estis en Louisa, kun Ronald Reagan, kun kiu ŝi havis amaferon. Aliaj roloj estis en filmoj Francis Goes to the Races (1951, kun Donald O'Connor);[3] Son of Ali Baba (1951, kun Tony Curtis);[4] kaj Ain't Misbehavin' (1955, kun Rory Calhoun).[5]

Senkuraĝigita pro la manko de gravaj filmroloj, ŝi translokiĝis al Novjorko por studi aktoradon kaj serĉi laboron en teatro kaj en televido.[6] Ŝi revenis al Holivudo por steluli kun Paul Newman en The Hustler (1961), sed ŝi denove devis reveni al Novjorko, kaj aperis en du televidaj epizodoj de medicinaj dramoj. Posta grava kinrolo estis nur en Carrie (1976).

En 1979, ŝi aperis en aŭstralia filmo Tim kun Mel Gibson.[7] Post divorco en 1981, Laurie translokiĝis al Kalifornio.[8] Ŝi ricevis trian nomumon al Oskar-premio pro sia ludo de Mrs. Norman en Children of a Lesser God (1986).[9] Samjare, ŝi ricevis premion Emmy pro sia ludado en Promise, televida filmo, kun James Garner kaj James Woods.[10]

Ekde tiam ŝi apenaŭ ricevis gravan rolojn en kinfilmoj, kaj agadis ĉefe por televido, elstare en Twin Peaks, kaj en teatro.

Notoj redakti

  1. "Piper Laurie: Facts & Related Content". Brittanica. Alirita la 12an de Marto, 2022.
  2. "Julie Adams at 85". Great Entertainers Archives.com. 9a de Aprilo, 2012. Alirita la 17a de Oktobro, 2015.
  3. "Francis Goes to the Races". Leonard Maltin Classic Movie Guide. Turner Entertainment Networks. Alirita la 30an de Decembro, 2015.
  4. "Son of Ali Baba". Leonard Maltin Classic Movie Guide. Turner Entertainment Networks. Alirita la 30an de Decembro, 2015.
  5. "Ain't Misbehavin". Leonard Maltin Classic Movie Guide. Turner Entertainment Networks. Alirita la 30an de Decembro, 2015.
  6. Park, Jeannie; Nancy Matsumoto (30a de Aprilo, 1990). "Playing One of the Kinkiest Villains Ever Seen on TV, Piper Laurie Reaches Another Acting Crest in Twin Peaks". People. Arkivita el la originalo la 4an de Marto, 2016. Alirita la 4an de Novembro, 2020.
  7. Canby, Vincent (17a de Septembro, 1981). "'Tim,' A Romantic Drama from Australia". The New York Times. p. C25. Alirita la 4an de Novembro, 2020.
  8. Gostin, Nicki (6a de Aprilo, 2012). "Why I had to reject Hollywood". The Jewish Chronicle. London. Alirita la 4an de Novembro, 2020.
  9. Sherrod, Kerryn. "Children of a Lesser God". Turner Classic Movies Database. Turner Classic Movies. Alirita la 31an de Decembro, 2015.
  10. Roberts, Jerry (5a de Junio, 2009). Encyclopedia of Television Film Directors. Lanham, Maryland: Scarecrow Books. p. 862. ISBN 978-0810861381.