PiranjojSegildentaj salmoj[1] estas fiŝoj ĉu karnovoraj ĉu ĉiomanĝantaj,[2] de nesala akvo, kiuj loĝas en riveroj de Sudameriko, ĉefe en Amazonio, ĉe la rivero Orinoko, la Gujanoj kaj Paragvajo. Temas pri malgrandaj fiŝoj kun rondoforma kapo, kiuj estas helbluaj havante nigrecajn makulojn.[3]

Pygocentruscariba.jpg
Pygocentruscariba

Tiel nomiĝas ĉiuj aŭ multaj el la specioj de kelkaj genroj ene de la subfamilio de la Serrasalmenoj, subfamilio kiu inkludas ankaŭ fiŝojn herbomanĝantajn; plej parto de la specioj ne estas danĝeraj por homoj, kelkaj jes. La piranjoj estas plej ofte 15 al 30 cm longaj, kvankam kelkaj estas ĝis pli da 40 cm longaj. Ili estas vaste konataj pro la akregaj dentoj kaj agresemo. Kvankam temas pri malgrandaj fiŝoj, proporcie ties makzeloj estas grandaj kaj havantaj dentojn triangulajn kaj akregajn. Tiuj specioj povas mordi forte kaj rapide.[4]

Ĉefe la specio Pygocentrus nattereri kun suba ruĝa parto elstaras pro sia agresemo per kiu ili atakas vunditajn aŭ malfortajn bestojn, ekzemple idojn de ardeoj kaj aliaj akvobirdoj kiuj nestumas super la riveroj kie loĝas tiu specio. La famo venas el la fakto ke kiam tiuj piranjoj atakas predon okazas vertiĝa kaj frenezeca kirlado ĉirkaŭ la mortanta besto. Ankaŭ idoj de serpentoj, kapibarojkajmanoj estas manĝo por piranjoj.

La vivejo estas riveretoj kiuj inundas inundeblajn ebenaĵojn. Fakte kiam la inundo retiriĝas, se la piranjoj ne rapide trovas la vojon al ĉefaj riveroj, restas en sekiĝontaj flakoj kaj iĝas manĝo por la samaj specioj kiujn antaŭe ili manĝis, nome ardeoj, vadbirdoj, kajmanoj ktp.

Notoj redakti

  1. Ĉen Ŝjaŭji, Aventuro de Ĉasisteto dum Ekspediciado, Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, 1988. Esperantigis Hŭang Fengĝu; ilustris Hu Hŭanĵan. paĝo 23. Temas ne pri scienca verko, sed pri populariga, ĉiukaze uzebla kaj citebla.
  2. El País, 27a de julio de 2007.
  3. Ĉen Ŝjaŭji, Aventuro de Ĉasisteto dum Ekspediciado, Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, 1988. Esperantigis Hŭang Fengĝu; ilustris Hu Hŭanĵan. paĝo 23. Temas ne pri scienca verko, sed pri populariga, ĉiukaze uzebla kaj citebla.
  4. Ĉen Ŝjaŭji, Aventuro de Ĉasisteto dum Ekspediciado, Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, 1988. Esperantigis Hŭang Fengĝu; ilustris Hu Hŭanĵan. paĝo 23. Temas ne pri scienca verko, sed pri populariga, ĉiukaze uzebla kaj citebla.