Piratpartio
Piratpartio estas nomo de politikaj partioj inspiritaj de la Piratpartio kreita en Svedio en 2006. Similaj partioj estiĝis en diversaj aliaj landoj.
Pirataj partioj
redakti- Internacia piratpartio
- Piratpartio de Aŭstralio
- Piratpartio de Aŭstrio
- Piratpartio de Belgio
- Piratpartio de Britio
- Piratpartio de Ĉeĥio
- Piratpartio de Ĉilio
- Piratpartio de Finnlando
- Piratpartio de Francio
- Piratpartio de Germanio
- Piratpartio de Islando
- Piratpartio de Italio
- Piratpartio de Litovio
- Piratpartio de Nederlando
- Piratpartio de Pollando[1]
- Piratpartio de Rumanio
- Piratpartio de Slovenio
- Piratpartio de Svedio
- Piratpartio de Svislando
- Piratpartio de Usono
Pri la nomo
redaktiEn kelkaj lingvoj defendantoj de forta kopirajtmonopolo ofte nomas ne de ili permesatan kopiadon (komence nur kontraŭleĝan pograndan komercan, sed poste preskaŭ ĉian ajn) «piratado». Laŭ Free Software Foundation, tiel ili propagandas, ke ĝi estus etike egala al surmara rabado kun homforkaptoj kaj murdoj, kaj FSF kontraŭas tian misuzon de tiu vorto.[2]
Laŭ respondaro de Piratpartio de Rusio, tiu vorto estas uzata en la partinomo por memorigi onin pri sensenceco de la vortmisuzo kaj malsukceso de tiu propagando.[3]
Piratpartiaj parlamentanoj
redaktiEn kelkaj parlamentaj elektoj piratpartianoj sukcesis elektiĝi en parlamentojn:
- Svedio: 2009: 2 parlamentanoj en la Eŭropa Parlamento
- Germanio: 2011: 15 parlamentanoj en la federacia lando Berlino
- Germanio: 2012: 4 parlamentanoj en la federacia lando Sarlando
- Germanio: 2014: 1 parlamentano en la Eŭropa Parlamento
Esperantistoj en la partio
redaktiPluraj aktivaj esperantistoj aparte engaĝiĝas en la Piratpartio de Germanio. Inter pluraj aliaj, menciindas Aaron Koenig, kiu de julio 2009 ĝis majo 2010 estis nacia estrarano, sed tiam eksiĝis post kreskinta kritiko pro lia kontraŭ-islama sinteno, kaj Martin Haase, membro de la partio ekde 2009, kiu en artikolo de la magazino Der Spiegel en 2012 nomatis "plej potenca pirato de la respubliko".[4]
Referencoj
redakti- ↑ Listo de partioj en Pollando (pole). Alirita 2014-04-23.
- ↑ http://www.gnu.org/philosophy/words-to-avoid.html#Piracy (angle, kontrolita je la 21-a de marto 2011)
- ↑ http://pirate-party.ru/list.php?c=faqppru[rompita ligilo] (ruse, kontrolita je la 21-a de marto 2011)
- ↑ Sven Becker: artikolo Digitale Eminenz ("cifereca eminentulo"). en: Der Spiegel. n-ro 9, 27-a de februaro 2012, p. 32.