Piratpartio de Belgio

La Piratpartio de Belgio - nederlande Piratenpartij, france Parti Pirate germane Piratenpartei - estas politika partio en Belgio, kiu fondiĝis la 28-an de junio 2009 kaj konsideras sin proksima parenco de la alilandaj Piratpartioj. La Piratpartio de Belgio estas oficiale agnoskita politika partio kaj membras en la Internacia Piratpartio. Laŭ la stato de septembro 2013 ĝi ankoraŭ ne disponas pri propraj, elektitaj membroj en la nacia aŭ en subŝtataj parlamentoj. La partio aktive kandidatis en urbaj kaj provincaj elektoj en Belgio en 2012, en 14 komunumoj kaj 26 provincaj distriktoj. La provinca rezultoj estis ĝenerale ĉirkaŭ 1 % en Flandrio kaj 3 % en Valonio.

Piratpartio de Belgio
Piratenpartij, Parti Pirate, Piratenpartei
Emblemo de Piratpartio de Belgio
Lando Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio
Fondiĝo la 28-an de junio 2009
Ĉefa sidejo Bruselo
Ideologio libera informa socio
Retejo http://pirateparty.be
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La plej bona rezulto estis 3,42 % en provinca distrikto de Tournai pere de Paul Hunchback kaj je la komunuma nivelo, 5,16 % en Louvain-la-Neuve, pere de listo gvidata de 'Lionel Dricot. Al la piratoj en Louvain-la-Neuve nur mankis 14 voĉdonoj por atingi lokan parlamentan seĝon.

Eksteraj ligilojRedakti