Pireneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj

WWF-ekoregiono en Pireneoj

La pireneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono transire de la mediterananea kaj eŭropa-siberia ekoprovincoj de la palearktisa ekozono, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj. Ĝi situas en la tutmondaj 200-regiono "eŭropaj-mediteraneaj montaraj miksaj arbaroj" pro sia granda biodiverseco.

Pireneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj
ekoregiono
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]
Vikimedia Komunejo:  Pyrenees conifer and mixed forests [+]
vdr
Tutmonda disvastiĝo de la mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj.

Priskribo

redakti
 
La "Ponto de Hispanujo", Altaj Pireneoj, Francujo.
 
Monta pino en Pireneoj.

La ekoregiono okupas 25 900 da kvadrataj kilometroj en Pireneoj, inter Francujo, Hispanujo kaj Andoro.

Flaŭro

redakti

La diverseco estas tre alta, kun 3 500 da specioj.

Pireneoj estas karakterizitaj de alte diversa altitudo-zoneco de arbartipoj, kiu estas pli okulfrapa en la suda hispana duono. La pli malaltaj altitudoj kaj kalkoŝtonaj/dolomitaj kanjonoj havas mediteranean vegetaĵarotipon, kie superregas miksaj ĉiamverdaj (precipe anzinoQuercus ilex) kaj deciduaj specioj (Quercus faginea, Q. pubescens, Tilia platiphyllos, Acer opalus). Korkokverko (Quercus suber) kaj pinio (Pinus pinea) konstituas gravajn arbarerojn sur la silikaj substratoj de la plej orientaj ekstremaĵoj, apud Mediteraneo.

Mezaj altitudoj estas karakterizitaj de decidua miksa arbaro (tigfolia kverko - Q. petraea; lanuga kverko - Q. pubescens; eŭropa fago - Fagus sylvatica precipe en la okcidento) kaj pinaroj de arbara pino (Pinus sylvestris) kaj nigra pino (P. nigra subsp. salzmannii var. salzmannii).

Relikvaj duonarbaroj de incensa junipero (Juniperus thurifera), specio vaste disvastiĝinta en centra Hispanujo kaj Nordafriko, troviĝas en kelkaj areoj de Nordaj Pireneoj. Alta-montaraj arbaroj precipe konsistas el miksaj fagaj kaj blanka-abiaj (Abies alba) arbareroj, kun monta pino (Pinus mugo subsp. uncinata) precipe trovebla en pli kontinentaj landinternaj regionoj. Strikte alta-montaraj herbejoj troviĝas super la arbolinio kaj gastigas multajn endemiajn kaj relikvajn speciojn.

Faŭno

redakti

Inter la endanĝerigataj specioj troviĝas la bruna urso (Ursus arctos) kaj la ŝafgrifo (Gypaetus barbatus).

Endemiismo

redakti

Estas priskribitaj ĉirkaŭ ducent da endemiaj plantoj.

Stato de konservado

redakti

Vundeble. Kvankam bone konservata, la ekoregiono estas minacata pro la senarbarigo kaj la starigo de baraĵlagoj kaj skistacioj.

Vidu ankaŭ

redakti


Palearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
PA0401 Apeninaj deciduaj montarbaroj   Italio
PA0402 Miksaj atlantikaj arbaroj   Belgio,   Danio,   Francio,   Germanio,   Nederlando
PA0403 Acoraj moderaj miksaj arbaroj Acoroj (  Portugalio)
PA0404 Balkanaj miksaj arbaroj   Bulgario,   Grekio,   Nord-Makedonio,   Rumanio,   Serbio (  Kosovo),   Turkio
PA0405 Baltaj miksaj arbaroj   Danio,   Germanio,   Pollando,   Svedio
PA0406 Kantabriaj miksaj arbaroj   Portugalio,   Hispanio
PA0407 Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj   Azerbajĝano,   Irano
PA0408 Kaŭkazaj miksaj arbaroj   Armenio,   Azerbajĝano,   Kartvelio,   Rusio,   Turkio
PA0409 Keltaj foliarbaroj   Irlando,   Britio
PA0410 Centr-anatolaj deciduaj arbaroj   Turkio
PA0412 Mezeŭropaj miksaj arbaroj   Aŭstrio,   Belorusio,   Ĉeĥio,   Germanio,   Litovio,   Moldavio,   Pollando
PA0413 Centra-koreaj deciduaj arbaroj   Nord-Koreio,   Sud-Koreio
PA0416 Krimea submediteranea arbarmasivo   Ukrainio,   Rusio
PA0418 Dinaraj miksaj arbaroj   Albanio,   Bosnio kaj Hercegovino,   Kroatio,   Italio,   Montenegro,   Serbio,   Slovenio
PA0421 Anglaj malaltaĵaj fagaroj   Britio
PA0422 Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĥido   Bulgario,   Kartvelio,   Turkio
PA0432 Padobasenaj miksaj arbaroj   Italio
PA0433 Pireneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj   Andoro,   Francio,   Hispanio
PA0436 Sarmataj miksaj arbaroj   Belorusio,   Estonio,   Norvegio,   Latvio,   Rusio,   Finnlando,   Svedio
PA0439 Sud-koreaj ĉiamverdaj arbaroj   Sud-Koreio
PA0440 Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj   Japanio
PA0441 Tajhejaj montaraj deciduaj arbaroj   Japanio
PA0444 Okcident-siberiaj subborealaj arbaroj   Rusio
PA0445 Okcident-eŭropaj foliarbaroj   Aŭstrio,   Ĉeĥio,   Francio,   Germanio,    Svislando
PA0446 Zagros-montara arbarstepo   Irako,   Irano,   Turkio

Eksteraj ligiloj

redakti