Pireo (novgreke Πειραιάς, do Pireas, malnovgreke Πειραιεύς, do Peiraieus) estas grava industria centro de la ŝtato Grekio kaj la tria plej granda haveno de la Mediteranea Maro. Laŭ stato de la jaro 2007 la urbo havas 851.697 enloĝantojn. Pireo estas la haveno de la grekia ĉefurbo Ateno kaj la suda finopunkto de la plej gravaj naciaj ŝoseoj kaj fervojaj linioj, kiuj ligas la urbon kun Tesaloniko kaj Patraso kaj dumvoje pasas la tutan landon. Ĝi estas ĉefa municipo de la regiona unuo Pireo.

Pireo
Piraeus-collage-b.jpg
Administrado
Lando Grekio
Poŝtkodo 185 00–185 99 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 163 688  (2011) [+]
Loĝdenso 15 066 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 57′ N, 23° 39′ O (mapo)37.94777777777823.647222222222Koordinatoj: 37° 57′ N, 23° 39′ O (mapo)
Alto 2 m [+]
Areo 10,865 km² ( 108 6.5 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Situo de Pireo
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Piraeus [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
la ĉefa haveno de Pireo

Πειραιεύς origine estis la nomo de la monta duoninsulo 8 kilometrojn sudoriente de Ateno, kiu ekde la 6-a jarcento antaŭ Kristo portis imponan fortikaĵon. La fortikaĵo gardis tri naturajn profundajn havenobasenojn, Pireo, Zea kaj Muniĥia, kiun Temistoklo dum la jaro 493 antaŭ Kristo deklaris la haveno de Ateno kaj protektis per muroj.