Piromanio

Piromanio (de la greka πυρός pyrós, "fajro" kaj μανία manía "frenezo", de tie ankaŭ fajromaniulo) laŭ la Diagnoza kaj Statistika Manlibro de Mensaj Malordoj, estas mensa malordo de la kontrolo de elanoj kaj reagoj rilata kun la okazigo de incendioj kaj la altiro al fajro.[1][2][3] La suferanto de piromanio estas nomita piromaniulofajromaniulo. Foje oni indikas kiel origino de la malordo la prahistorian altiron al fajrejoj en epokoj de tiaj necesoj.

Ebla produkto de piromaniulo.

La piromaniulo ne estu konfuzita kun la incendiemulo kiu estas la persono kiu intence decidas okazigi incendiojn antaŭplane, cele al ekonomia gajno (per reuzado de la bruligaĵo aŭ senbalastigo) aŭ simple por okazigi damaĝon al celita persono aŭ institucio aŭ eĉ al iu ajn (tiuokaze la mensa malordo ne celas specife fajron, sed la damaĝon mem). Tamen ambaŭ aferoj ofte rezultas en intencitaj urbaj aŭ arbaraj incendioj ege damaĝaj al posedaĵoj (fabrikoj, bienoj, domoj, bestoj ktp) kaj tro ofte al la vivo de personoj (loĝantoj, fajrestingantoj, foje eĉ piromaniuloj mem) kaj bestoj (naturo kaj brutobredado).

La piromanio formas parton de urba legendo de psikopatia triopo, kune kun nokta pismiskontrolo kaj torturado de bestoj.[4]

NotojRedakti

  1. «PSICOMED - CIE 10». www.psicomed.net. Arkivita el la originalo la 30an de septembro 2018. Konsultita la 14an de decembro 2019.
  2. «Diagnostic criteria for 312.33 Pyromania». behavenet.com. Konsultita la 14an de decembro 2019.
  3. «Pyromania DSM-5 312.33 (F63.1)». www.theravive.com. Konsultita la 14an de decembro 2019.
  4. Candice, Skrapec; Kori, Ryan (16 de noviembre de 2010). The Macdonald Triad: Persistence of an Urban Legend. Konsultita la 14an de decembro 2019.