Piroska Tutsek
TUTSEK Piroska (tuĉek) estis hungara operkantistino (mezosoprano) naskiĝinta en Brassó 3-an de septembro 1905 kaj mortinta en Budapeŝto la 24-an de decembro 1979.
Piroska Tutsek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de septembro 1905 en Braŝovo |
Morto | 24-an de decembro 1979 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
Biografio redakti
Tutsek studis en Budapeŝto (Sik József, kanto), en Berlin ĉe Jekelius kaj Lissmann (kanto), ĉe Max Reinhardt (ludtekniko), respektive ĉe Anna von Bahr-Mildenburg (rolpraktiko, sceneja deklamacio). En Romo ŝi estis lernantino de Polverosi (itala kantmaniero). Ŝi lernis en Bayreuth Richard Wagner-interpretadon kaj en Medau-lernejo movarton. Ŝi debutis en 1933 en Budapeŝta Ŝtata Operejo en rolo de Amneris (Verdi: Aida). Ŝi estis ĝis 1948 anino de la operejo. Ekde 1936 ŝi kantis en Staatsoper de Vieno. En 1938 ŝi estis gastkantistino de la Festaj Ludoj de Salzburg
Roloj ĉefaj redakti
Literaturo redakti
- T. P. (nekrológ, Muzsika, 1980. 1. sz.).