Simeria
publikigita versio estis patrolita je 12 nov. 2023. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 12 nov. 2023.
Simeria [simerija] (hungare Piskitelep [piŝkitelep], Piski [piŝki]; germane Fischdorf) estas urbo en Rumanio, sur la bordo de la rivero Mureș, sudoriente de Deva. Administre apartenas al ĝi Bârcea Mare, Cărpiniș, Sântandrei, Săulești, Simeria Veche kaj Uroi.[1][2]
Simeria | ||
---|---|---|
Urbo | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | Hunedoara | |
Alinome | Piskitelep (hungare) | |
Iama hungara departemento | Hunyad | |
Situo | 45° 51′ N, 23° 1′ O (mapo)45.85111111111123.013333333333Koordinatoj: 45° 51′ N, 23° 1′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 201 m | |
Poŝtkodo | 335900 | |
Loĝantaro | 12,556 (en 2011; 13.566 en 2009) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 87665 | |
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi havis 3099 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj); en 1992 11946 (rumanoj, 4 % da hungaroj).
Historio redakti
Ĝia unua skriba mencio estas en 1276, sed nur en la 19-a jarcento ĝi atingis signifon, precipe kiel fervoja nodo.
Simeria estas fervoja nodo (Arad-Alba Iulia; Hunedoara-Petroșani). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Hunyad). La nuntempa Simeria estiĝis per unuiĝo kun Simeria Veche, Uroi, Cărpiniș, Săulești, Biscaria.
La nomo Simeria etimologie deriviĝas de Sankta Maria.
Famaj loĝantoj redakti
- Ibolya B. Kőrössy (n. 23-a de marto 1928): tekstilartistino.
- György Bánfyy, grafo (24-a de decembro 1746 – Kolozsvár, 5-a de julio 1822): gubernatoro de Transilvanio
- Ábrahám Barcsay (2-a de februaro 1742 – Csóra, 3-a de marto 1806): poeto, korpgardistoficiro.
- László Barcsai (?, 1772 – Piski, 5-a de septembro 1814): subprefekto de departamento Hunyad, poste ĉefjuĝisto
- Ilona Dajbukát (14-a de novembro 1892 – Budapest, 22-a de januaro 1976): aktorino, laŭreatino de titolo meritartisto (1964).
- Dan Bimbea (n. 29-a de januaro 1941): pentristo.
- Bujor Dânșorean (14-a de januaro 1939): muzikkritikisto, muzikologo.
- Béla Fáy: grandbienulo, la iama posedanto de la loka kastelo
- Ferenc Feketehalmy-Czeydner (Piski, 22-a de novembro 1890 – Zsablya, 5-a de novembro 1946): oficiro, militkrimulo.
- Adriana Grand (n. 28-a de januaro 1960): grafikistino, scenej- kaj kostumdizajnistino
- Ferenc Ottrok (1911-1972): operkantisto.
- Károly Szász (28-a de aprilo 1915 – Târgu Mureș, 16-a de aŭgusto 1989) muzikologo, primuzika verkisto
- Margit Timkó (1906-1988): pianistino.
- Sigismund Toduță (17-a de majo 1908 – Kluĵo, 4-a de julio 1991): komponisto.
- Zoltan Terner (n. 13-a de septembro 1932): filmreĝisoro, poeto, eseisto.[3][4]
Notoj redakti
- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
- ↑ Zoltan Terner ĉe agentiadecarte.ro
- ↑ Zoltan Terner ĉe poezie.ro
Eksteraj ligiloj redakti
- Urbestra retejo
- Kastelo Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002
-
Situo en la distrikto
-
La urba blazono
-
La urbocentro