Piteciedoj

(Alidirektita el Pitheciidae)

PiteciedojPitheciidae estas unu de kvin familioj de Amerikaj simioj nuntempe agnoskitaj. Iam, ili estis inkluditaj en la familio Atelidae (Ateledoj). La familio Piteciedoj inkludas sakiojn, barbosakiojn, uakariojn, kalicebojn. Plej granda parto de specioj estas indiĝenaj de la Amazona regiono de Brazilo, kaj kelkaj troveblas ankaŭ el Kolombio ĝis la nordo de Bolivio sude.

Blankkapa sakio (Pithecia pithecia).
Bearded saki (Chiropotes sp)-8.jpg
Bearded saki (Chiropotes sp)-8

Piteciedoj estas malgrandaj ĝis mezgrandaj simioj, kiuj gamas el 23 cm en kap-korpa longo ĉe la plej malgrandaj ĝis 44–49 cm ĉe la plej grandaj uakarioj. Ili haase mezlongan ĝis longan felon, en ampleksa gamo de koloroj, ofte kun kontrastaj makuloj, speciale ĉe la vizaĝo.

Ili estas dumtagemaj kaj arboloĝantaj, kaj vivas en tropikaj arbaroj el malaltaj marĉoj ĝis montardeklivaroj. Ili estas ĉefe herbovoruloj, kiuj manĝas ĉefe fruktojn kaj semojn, kvankam kelkaj specioj manĝas ankaŭ malgrandan nombron de insektoj.

Estas 54 nuntempe agnoskitaj specioj de piteciedoj, grupigitaj en du subfamilioj kaj ses genroj.[1][2] La agnoskitaj genroj estas jenaj:

  • Pithecia
  • Chiropotes
  • Cacajao
  • Plecturocebus
  • Cheracebus
  • Callicebus

Referencoj redakti

  1. Groves, C. P. (2005). Wilson, D. E.; Reeder, D. M. (eld.). Mammal Species of the World: A Taxonomic and Geographic Reference (3a eld.). Baltimore: Johns Hopkins University Press. pp. 141–148. ISBN 0-801-88221-4. OCLC 62265494.
  2. Boubli, J. P., M. N. F. Da Silva, M. V. Amado, T. Hrbek, F. B. Pontual, and I. P. Farias (2008). "A taxonomic reassessment of black uakari monkeys, Cacajao melanocephalus group, Humboldt (1811), with the description of two new species". International Journal of Primatology. 29: 723–749. doi:10.1007/s10764-008-9248-7. S2CID 26561719.