Pizzicato [piciKAto], itala vorto signifanta "pinĉita" (pluralo: pizzicati), estas tekniko de ludado de kordoj en kiuj la ŝnuroj estas pinĉitaj per la fingroj kaj ne frotitaj per la arĉo.

Ekzekuto de pizzicato sur kontrabaso.

Ĉi tiu tekniko estis uzita dum jarcentoj en klasika muziko sed ankãu estis uzata en ĵazo de malsama maniero: dum en klasika muziko la pizzicato estas nur pinglo sur la kordo (kutime farita per unu aŭ du fingroj), en ĵazo oni metas la fingrojn (kutinme kun la alterniĝo de du aŭ tri fingroj) preskaŭ paralelaj al la kordo, tiel produktanta pli "plenkorpan" sonon.

La picikato kutime estas ludata per la dekstra mano (la mano kiu kutime tenas la arĉon), sed la picikato ankaŭ povas esti ludata per la maldekstra mano (la mano ripozanta sur la kordoj). La picikato havas specialefekton kaj en la orkestro, kaj en solinstrumento. En picikata ludado, la sono produktita de la kordo estas pli malforta ol sono produktita de la arĉo. La registrado de "picikato" en la muziknotoj estas .pizz, kaj por instrukcii la muzikiston reveni al ludado de arĉo kutime estas skribita "arco".

Estas pluraj manieroj ludi picikaton:

  • Fingri per la dekstra mano. Markita sur pizz.
  • Maldekstramana fingrado - kiam oni estas ludante arkon kaj picikaton samtempe, tiu kutime estas markita per X sur la muziknoto anstataŭ cirklo.
  • Premo de la kordo per la dekstra mano ĝis la kordo tuŝas la fingron (uzata por ludi aparte malfortan picikaton).
  • Pinĉado kaj levado de la kordo, tiel ke forlasinta sono de pinĉado aŭdiĝas kiel rezulto de kontakto kun la ungo.

Historio redakti

La plej fruaj konataj referencoj al la pizzicato tekniko estas en la Unua Parto de Ayres de Tobias Hume (1605), kiu petas la violoniston ludi iujn notojn per siaj fingroj.