Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij

rusa komponisto, dirigento, pedagogo, muzika ĵurnalisto kaj socia aganto

Pjotr Iljiĉ ĈAJKOVSKIJ (ruse Пётр Ильич Чайковский; (Pri tiu ĉi sono aŭskultu), (naskiĝis la 25-an de aprilo[jul.]/ 7-an de majo 1840[greg.] en Votkinsk (Vjatka gubernio, Rusia Imperio), mortis la 25-an de oktobro[jul.]/ 6-an de novembro 1893[greg.] en Sankt-Peterburgo) estis rusa komponisto, dirigento, pedagogo, muzika ĵurnalisto kaj socia aganto. Lia kreado apartenas al la romantika epoko. Li estas aŭtoro de pli ol 80 verkoj, inkluzive de 10 operoj, tri baletoj, sep simfonioj (ses numeritaj kaj la simfonio «Manfredo»), kvar suitoj, ankaŭ konĉertoj kaj aliaj. Ĉajkovskij estas konsiderata unu el la plej grandaj komponistoj en la historio de muziko. Fakte li verkis kelkajn el la plejmulto de la populara konĉerta kaj teatra muziko en la nuntempa klasika repertorio, kiel la baletoj «Cignolago» kaj «La Nuksrompilo», la «Uverturo 1812», lia Unua Pianokonĉerto, Violonkonĉerto, la Uverturo Romeo kaj Julieta, kelkajn simfoniojn, kaj la operon Eŭgeno Onegin.

Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij
Persona informo
Петръ Ильичъ Чайковскій
Пётр Ильич Чайковский
Naskiĝo 25-an de aprilo 1840 (1840-04-25)
en Votkinsk, Vjatka gubernio,  Rusia Imperio
Morto 25-an de oktobro 1893 (1893-10-25) (53-jaraĝa)
en Malaya Morskaya Street, 13, Sankt-Peterburgo,  Rusia Imperio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per ĥolero vd
Tombo Tiĥvina Tombejo vd
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj rusafrancagermana vd
Loĝloko Sankt-PeterburgoMoskvoVotkinskMoskvoAlapajevskSankt-PeterburgoClarensFlorencoRomoMoskvoKlinKlinEŭropo vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Sankt-Peterburga Konservatorio • Imperial School of Jurisprudence vd
Subskribo Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij
Familio
Patro Ilya Petrovich Tchaikovsky vd
Patrino Aleksandra Tchaikovskaya vd
Gefratoj Modest Tchaikovsky • Anatoly Tchaikovsky • Aleksandra Davydova • Ippolit Chaykovsky vd
Edz(in)o Antonina Miliukova vd
Infanoj 0
Profesio
Okupo komponisto • libretisto • dirigento • koreografo • muzikinstruisto • pianisto • aŭtobiografo • muzikkritikisto • taglibristo • konceptartisto • tradukisto • universitata instruisto vd
Laborkampo komponadomuzikpedagogio • muzikpedagogio • muziko vd
Aktiva en Sankt-PeterburgoMoskvo vd
Aktiva dum junio 1859–16-a de oktobro 1893 vd
Verkado
Verkoj Cignolago ❦
La Nuksrompilo ❦
The Sleeping Beauty ❦
Simfonio n-ro 6a, patosa (Ĉajkovski) ❦
Unua Pianokonĉerto (Ĉajkovskij) ❦
Uverturo 1812 ❦
Violin Concerto ❦
Eŭgeno Onegin ❦
Pika damo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kvankam muzike frulernanto, Ĉajkovskij estis edukita por kariero kiel civila servisto ĉar estis malmultaj oportunoj por muzika kariero en Rusio en tiu tempo kaj neniu sistemo de publika muzikedukado. Kiam stariĝis tia oportuno, li eniris en la ĵus naskitan Sankt-Peterburgan Konservatorion, kie li gradiĝis en 1865. La formala okcident-orientita instruado kiun Ĉajkovskij ricevis tie tenis lin aparte el la komponistoj de la tiutempa naciisma movado reprezentita de la rusaj komponistoj poste konataj kiel la Kvinopo kun kiuj li miksis sian profesian rilaton.

La trejnado de Ĉajkovskij kondukis lin laŭ vojo por rekunigi tion kion li lernis kun la indiĝenaj muzikaj praktikoj al kiuj li estis eksponita el la infanaĝo. El tiu rekunigo, li forĝis personan sed nedubeblan rusan stilon. La principoj kiuj regis melodion, harmonion, kaj aliajn fundamentojn de la rusa muziko estis tute kontraŭ tiuj kiuj regis la okcidentan eŭropan muzikon, kiu ŝajne superis la eblojn por la uzado de rusa muziko en grand-skala okcidenta komponado aŭ por la formado de kompona stilo, kaj tio rezultis en personaj antipatioj kiuj damaĝis la memfidon de Ĉajkovskij. La rusa kulturo montris duoblan personecon, ĉar ties indiĝenaj kaj adoptitaj elementoj pli kaj pli apartiĝis ekde la epoko de Petro la Granda. Tio rezultis en necerteco inter la inteligencio pri la nacia identeco de la lando, ambigueco kiu respeguliĝis en la kariero de Ĉajkovskij.

Spite al liaj multaj popularaj sukcesoj, la vivo de Ĉajkovskij estis markita per personaj krizoj kaj deprimo. Kontribuintaj faktoroj estis lia frua apartiĝo el lia patrino por aliri al lernejo sekvita de la propra morto de lia patrino, la morto de lia amiko kaj kolego Nikolaj Rubinstein, lia malsukcesa geedzeco kun Antonina Miliukova, kaj la fino de lia 13-jara asocio kun la riĉa patronino Nadeĵda von Meck. La samseksemo de Ĉajkovskij, kiun li tenis private,[1] tradicie estis konsiderata grava faktoro, kvankam kelkaj fakuloj malgravigis tiun aferon.[2][3] Li dediĉis sian Sesan Simfonion al sia nevo Vladimir "Bob" Davidov kaj tiuj aferoj kun liaj sentoj pri Davidov esprimitaj en leteroj al aliuloj, speciale post la memmortigo de Davidov,[4] estis cititaj kiel pruvo de amafero inter ambaŭ.[5][6][4] La subita morto de Ĉajkovskij estante 53-jaraĝa estas ĝenerale atribuita al ĥolero, sed estas pliiĝanta debato ĉu vere ĥolero estis la kaŭzo aŭ ĉu la morto estis akcidenta aŭ intenca.

Kvankam lia muziko restis populara por la publiko, kritikaj opinioj estis dekomence diferencaj. Kelkaj rusoj ne sentis ĝin sufiĉe reprezenta de la indiĝenaj muzikaj valoroj kaj esprimis suspekton ke eŭropanoj akceptis tiun muzikon pro ĝiaj okcidentaj elementoj. Laŭ ŝajna plifortigo de tiu lasta postulo, kelkaj eŭropanoj laŭdis Ĉajkovskij kiel proponanton de muziko pli esenca ol ekzota, kaj diris, ke li transcendis la stereotipojn de la rusia klasika muziko. Aliaj malaprezis la muzikon de Ĉajkovskij kiel manka ĉar ĝi ne strikte sekvis okcidentajn principojn.

Biografio redakti

Infanaĝo redakti

 
Naskoloko de Ĉajkovskij en Votkinsk, nune muzeo pri li.

Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij naskiĝis la 7-an de majo 1840 en Votkinsk,[7] urbeto en Vjatka Gubernio (nuntempa Udmurtio) apud la bordoj de la rivero Kano, kaj ne malproksime el la Uralaj Montoj en la Rusia Imperio, en familio kun longa historio de militservo. Lia patro, Ilja Petroviĉ Ĉajkovskij, estis servinta kiel subkolonelo kaj inĝeniero en la Departemento de Minoj,[8] kaj estis administristo de la Kamsko-Votkinskaj Fervorkoj. Lia avo, Pjotr Fedoroviĉ Ĉajkovskij, naskiĝis en la vilaĝo Nikolaevka, Jekaterinoslava Gubernio, Rusia Imperio (nuntempa Mikolajvka, Luganska provinco, Ukrainio),[9] kaj servis unue kiel helpanto de kuracisto en la armeo kaj poste kiel urba guberniestro de Glazov en Vjatka. Lia pra-avo,[10][11] Zaporoga kosako nomita Fjodor Ĉaika, distingiĝis dum la regado de Petro la Granda en la Batalo ĉe Poltavo en 1709.[12][13]

La patrino de Ĉajkovskij, nome Aleksandra Andrejevna (denaske d'Assier), estis la dua el tri edzinoj de Ilja, 18 jarojn pli juna ol sia edzo kaj franc-germana patroflanke.[14] Kaj Ilja kaj Aleksandra estis trejnitaj en artoj, kiel muziko — neceso kiel komunikilo en malproksima areo de Rusio kaj neceso por distrado, ĉu en privataj aŭ en sociaj kunvenoj.[15] Ĉajkovskij havis kvar fratojn (Nikolaj, Hipolito, Anatolij kaj Modesto), fratinon (Aleksandra) kaj duonfratinon (Zinaida) el la unua geedzeco de sia patro [16]. Anatoloj havos poste elstaran juran karieron, dum Modesto iĝis dramaturgo, libretisto, kaj tradukisto [17]. El tiuj ses gefratoj Ĉajkovskij estis tre rilata al sia fratino Aleksandra kaj du ĝemelaj fratoj Anatolij kaj Modesto. La edziniĝo de Aleksandra al Lev Davidov[18] produktos sep gefilojn[19] kaj havigos al Ĉajkovskij la nuran realan familivivon kiun li konos kiel plenkreskulo,[20] speciale dum siaj jaroj de vagado.[20] Unu el tiuj filoj, nome Vladimir Davidov, kiu ricevis la kromnomon 'Bob', estos tre proksima al li.[21]

 
La familio Ĉajkovskij en 1848. De maldekstre dekstren: Pjotr, Aleksandra Andrejevna (patrino), Aleksandra (fratino), Zinaida, Nikolai, Hipolito, Ilja Petroviĉ (patro).

En 1844, la familio dungis Fanny Dürbach, 22-jaraĝa franca gubernistino.[22] Fekomence oni supozis, ke la 4 kaj duono aĝa Ĉajkovskij estis tro juna por studi kun sia pli aĝa frato Nikolaj kaj nevino de la familio. Lia insisto konvinkis Dürbach alimaniere.[23] Estante ses-jaraĝa, li estis jam flua en franca kaj germana.[15] Ĉajkovskij ankaŭ iĝis tre ligita al la junulino; ŝia klinemo al li estis iel kontraŭpezo al la malvarmo de lia patrino kaj emocia distancemo disde li,[24] kvankam kelkaj fakuloj asertas, ke la patrino dorlotis sian filon.[25] Dürbach savis multon de la verkaro de Ĉajkovskij el tiu periodo, kiel liaj plej fruaj konataj komponaĵoj, kaj iĝis fonto de kelkaj infanaĝaj anekdotoj.[26]

Ĉajkovskij ekricevis piano-instruadon estante kvin-jaraĝa. Frua lernanto, post tri jaroj li jam estis same lerta leganto de partituroj kiel lia instruisto. La gepatroj de Ĉajkovskij, dekomence subtenantaj, dungis tutoron, aĉetis orkestrionon (formo de skatolorgeno kiu povis imiti prilaboritajn orkestrajn efektojn), kaj kuraĝigis lian pianostudadon pro kaj estetikaj kaj praktikaj tialoj. Tamen, ili decidis en 1850 sendi Ĉajkovskij al la Imperia Altlernejo de Jurisprudenco en Sankt-Peterburgon. Ili ambaŭ estis gradiĝintaj el institutoj en Sankt-Peterburgo kaj el la Altlernejo de Jurisprudenco, kiu ĉefe servis al la plej malalta nobelaro, kaj ili pensis, ke tiu edukado preparos Ĉajkovskij por kariero kiel civilservisto.[27] Sen konsidero al onia talento, la nuraj muzikaj karieroj disponeblaj en Rusio tiam — escepte por la riĉa aristokrataro — estis kiel instruisto en akademio aŭ kiel instrumentisto en unu el la Imperiaj Teatroj. Ambaŭ estis konsiderataj en la plej malaltaj rangoj de la socia hierarkio, kies individuoj ne ĝuis pli da rajtoj ol kamparanoj.[28]

La enspezoj de la patro de Ĉajkovskij estis tiom necertaj, ke ambaŭ gepatroj deziris, ke Ĉajkovskij iĝos sendependa la plej tuje eble.[29] Ĉar la minimuma aĝo por akcepto estis 12 kaj Ĉajkovskij estis nur 10-jaraĝa tiam, oni postulis al li pasigi du jarojn loĝante en la preparlernejo de la Imperia Altlernejo de Jurisprudenco, je 1 300 kilometroj el sia familio.[30] Kiam forpasis tiuj du jaroj, Ĉajkovskij transiris al la Imperia Altlernejo de Jurisprudenco por komenci sep-jaran studadon.[31]

 
Moderna vidaĵo de la Imperia Altlernejo de Jurisprudenco, Sankt-Peterburgo.

Tiu frua apartiĝo de Ĉajkovskij el sia patrino, spite la jam antaŭa distanta rilato, okazigis emocian traŭmaton al li, kiu daŭris por la cetero de sia vivo kaj intensiĝis pro ŝia morto pro ĥolero en 1854 kiam li estis 14-jaraĝa.[32] Ŝia morto kortuŝis lin tiom ke li eĉ ne povis prie informi al Fanny Dürbach ĝis du jarojn poste [33]. Pli ol 25 jarojn post tiu perdo, Ĉajkovskij skribis al sia patronino, Nadeĵda von Meck, "Ĉiu momento de tiu terura tago estas vivanta por mi kvazaŭ ĝi estus hieraŭ".[34] La perdo de lia patrino ankaŭ pelis Ĉajkovskij fari sian unuan seriozan klopodon en komponarto, nome valson ŝiamemore. Ankaŭ la patro de Ĉajkovskij eksuferis pro ĥolero, sed li tute rekuperiĝis, kaj sendis lin reen tuje al la lernejo en la espero, ke la studado okupu la menson de la knabo.[35] Izola, Ĉajkovskij kompensiĝis per amikecoj kun kolegaj studentoj kiuj iĝis vivodaŭraj; tiuj estis ekzemple Aleksej Apuĥtin kaj Vladimir Gerard.[36]

Ankaŭ muziko, kvankam ne oficiala prioritato en la lernejo, iom plenigis la vakuon inter Ĉajkovskij kaj liaj kolegoj. Ili regule ĉeestis en operejo[37] kaj Ĉajkovskij improvizis ĉe la harmoniumo de la lernejo pecojn kiujn li kaj liaj amikoj estis kantantaj dum sia ĥorpraktiko. "Ni amuziĝis," Vladimir Gerard poste rememoris, "sed ne trempitaj pro ajnaj esperoj pri lia estonta gloro".[38] Ĉajkovskij krome pluigis siajn pianostudojn kun Franz Becker, instrumentfabrikanto kiu faris porokazajn vizitojn al la lernejo; tamen, la rezultoj, laŭ la muzikologo David Brown, estis "neglektindaj".[39]

En 1855, la patro de Ĉajkovskij pagis privatajn lecionojn kun Rudolph Kündinger kaj demandis lin pri muzika kariero por sia filo. Kvankam impresita per la talento de la knabo, Kündinger diris, ke li vidas nenion por sugesti estontan komponiston aŭ muzikiston.[40] Li poste konfesis, ke tiu taksado estis bazita sur lia propraj negativaj spertoj kiel muzikisto en Rusio kaj lia malpreteco por ke Ĉajkovskij estis same fitraktita.[41] Oni sugestis al Ĉajkovskij finigi sian studadon kaj poste kandidatiĝis por posteno en la Ministerio de Justico.[42]

Civila servo; muzikaj klopodoj redakti

 
Ĉajkovskij kiel studento en la Sankt-Peterburga Konservatorio. Foto de 1863.

La 10-an de junio 1859, 19-jaraĝa Ĉajkovskij gradiĝis kiel titolita konsilisto, malalta rango en la civilserva hierarkio. Nomumita por la Ministerio de Justico, li iĝis juna helpanto post ses monatoj kaj veterana helpanto du monatojn poste. Li restis veterana helpanto por la cetero de sia tri-jara civilserva kariero.[43]

Dume, oni fondis la Rusan Muzikan Societon (RMS) en 1859 fare de la Princino Karlota de Vurtembergo, nome Granddukino Elena Pavlovna (german-devena onklino de caro Aleksandro la 2-a) kaj ŝia protektito, pianisto kaj komponisto Anton Rubinstein. Antaŭaj caroj kaj la aristokrataro fokusigis preskaŭ ekskluzive al importado de eŭropa talento.[44] La celo de la RMS estis plenumi la deziron de Aleksandro la 2-a promocii la indiĝenan talenton.[45] Ĝi hejmigis regularan sezonon de publikaj koncertoj (antaŭe okazanta nur dum la ses semajnoj de Karesmo kiam la Imperiaj Teatroj estis fermitaj)[46] kaj havigis bazan profesian trejnadon en muziko.[47] En 1861, Ĉajkovskij ĉeestis klasojn de RMS en muzikteorio instruita de Nikolai Zaremba en la Miĥailovskij Palaco (nuna Rusa Muzeo).[48] Tiuj klasoj estis antaŭaĵo de la Sankt-Peterburga Konservatorio, kiu malfermiĝis en 1862. Ĉajkovskij aliĝis al la Konservatorio kiel parto de sia premiera klaso. Li studis harmonion kaj kontrapunkto kun Zaremba kaj instrumentado kaj komponado kun Rubinstein.[49] Li ricevis arĝentan medalon pro sia disertacio, nome kantato pri la peco de Friedrich Schiller nome "Odo al Ĝojo".[7]

La Konservatorio estis profito por Ĉajkovskij duvoje. Ĝi transformis lin en muzika profesiulo, per iloj por helpi lin disvolviĝi kiel komponisto, kaj pro la profunda ekspono al eŭropaj principoj kaj tiuj muzikaj formoj donis al li senton ke lia arto ne estis eksklude okcidentaj aŭ rusaj.[50] Tiu mensa sinteno iĝis grava por la rekunigo fare de Ĉajkovskij de rusaj kaj eŭropaj influoj en lia kompona stilo. Li kredis kaj klopodis por montri, ke ambaŭ aspektoj estis "interĝemelaj kaj reciproke dependaj".[51] Liaj klopodoj iĝis kaj inspiro kaj startpunkto por ke aliaj rusaj komponistoj konstruu siajn proprajn individuajn stilojn.[52]

 
Poŝtkarta kolaĝo (1862) de fotoj de Anton (dekstre) kaj Nikolaj Rubinstein.

Rubinstein estis impresita de la muzika talento de Ĉajkovskij pri la tuto kaj citis lin kiel "komponisto de genio" en sia aŭtobiografio.[53] Plaĉis al li malpli la pli progresemaj tendencoj de iom de la studenta verkaro de Ĉajkovskij.[54] Ankaŭ ne li ŝanĝis sian opinion dum la reputacio de Ĉajkovskij kreskiĝis. Ĉajkovskij atribuis la malvarmon de Rubinstein al diferenco en muzikaj temperamentoj. Rubinstein eble estus ĵaluza profesie de la plej granda efiko de Ĉajkovskij kiel komponisto. Homofobio eble estis alia faktoro [55]. Escepto por la antipatio de Rubinstein estis la Serenado por Kordoj, kiun li deklaris "la plej bona peco de Ĉajkovskij" kiam li aŭdis ĝin en provludado.[56] Li kaj Zaremba kverelis kontraŭ Ĉajkovskij kiam li kandidatigis lian Unuan Simfonion por ke ĝi estu ludita de la Rusa Muzika Societo en Sankt-Peterburgo. Rubinstein kaj Zaremba malakceptis konsideri la verkon se oni ne faros esencajn ŝanĝojn. Ĉajkovskij obeis, sed ili ankoraŭ malakceptis la ludadon de la simfonio.[57] Ĉajkovskij, malkontenta ke li estis traktita kvazaŭ li estus ankoraŭ studento, retiris la simfonion. Tiu estis ludita komplete, minus la ŝanĝojn kiujn Rubinstein kaj Zaremba estis postulintaj, en Moskvo en Februaro 1868.[58]

Post kiam Ĉajkovskij gradiĝis en 1865, la frato de Rubinstein nome Nikolaj proponis al li la postenon de Profesoro de Muzika Teorio en la ĵus malfermota Moskva Konservatorio. Kvankam la salajro por tiu profesoreco estis nur de 50 rubloj monate, la propono mem helpis la moralon de Ĉajkovskij kaj li akceptis la postenon kuraĝe. Li estis krome kuraĝigita per novaĵoj pri la unua publika ludado de unu el liaj verkoj, nome lia Karakteraj Dancoj, dirigentita de Johann Strauss la 2-a en koncerto en Pavlovski Parko la 11-an de septembro 1865 (Ĉajkovskij poste inkludis tiun verkon, re-titolitan Dancoj de la Fojnulinoj, en sia opero Vojevodo).[59]

El 1867 ĝis 1878, Ĉajkovskij kombinis sian profesiajn taskojn kun muzika kritiko kvankam li plue komponis.[60] Tiu aktiveco eksponis lin al gamo de tiutempa muziko kaj havigis al li la oportunon veturi eksterlanden.[61] En siaj revizioj, li laŭdis Beethoven, konsideris Brahms supertaksita kaj, spite al sia admirado, opiniis, ke Schumann plenumis malriĉan orkestradon.[62] Lia kritiko kondukis Ĉajkovskij konsideri la repartiturigon de la simfonioj de Schumann, projekton kiun li neniam realigis [63]. Li aprezis la surscenejigon de Der Ring des Nibelungen de Wagner en ties inaŭgura ludado en Bayreuth (Germanio), sed ne la muzikon, nomante Das Rheingold "malprobable sensenca, tra kiu, el tempo al tempo, brilas malkutime bele kun mirindaj detaloj".[64] Ripetita temo kiun li verkis estis la malriĉa stato de rusa opero.[65]

Rilato kun la Kvinopo redakti

 
Juna Milij Balakirev, ĉirkaŭ 1866.

En 1856, kvankam Ĉajkovskij estis ankoraŭ en la Lernejo de Jurisprudenco kaj Anton Rubinstein klopodis por arigi aristokratojn por formi la Rusan Muzikan Societon, kritikisto Vladimir Stasov kaj 18-jaraĝa pianisto, Milij Balakirev, renkontiĝis kaj interkonsentis pri farendaĵo por muzika rusa naciismo, kiu havus la operojn de Miĥail Glinka kiel modelo kaj aligis elementojn de popolmuziko, malakceptis tradiciajn okcidentajn praktikojn kaj uzas neokcidentajn harmoniinstrumentojn kiel la plentona kaj oktona gamoj.[66] Ili vidis okcident-stilajn konservatoriojn kiel nenecesaj kaj kontraŭdiraj por promocii indiĝenan talenton.[67]

Finfine, Balakirev, César Cui, Modest Musorgskij, Nikolaj Rimskij-Korsakov kaj Aleksander Borodin konatiĝis kiel moguĉaja kuĉka, tradukebla kiel la "Intensa Manpleno" aŭ "La Kvin".[68] Rubinstein kritikis sian emfazon al amatoraj klopodoj en muzika komponarto; Balakirev kaj poste Musorgskij atakis Rubinstein pro sia muzika konservismo kaj sia kredo en profesia muziktrejnado.[69] Ĉajkovskij kaj liaj kolegoj, nome konservatoriaj studentoj, estis kaptitaj en la mezo.[70]

Kvankam ambigua pri multo de la muziko de la Kvinopo, Ĉajkovskij restis en amikecaj terminoj kun plej granda nombro el ties membroj.[71] En 1869, li kaj Balakirev kunlaboris pri tio kio iĝis la unua agnoskita majstroverko de Ĉajkovskij, la fantazi-uverturo Romeo kaj Julieta, verko kiun la Kvinopo tutkore akceptis.[72] La grupo ankaŭ bonvenigis lian Duan Simfonion, subtitolitan Rusieto.[73] Spite al ilia subteno, Ĉajkovskij faris konsiderindajn klopodojn por sekurigi sian muzikan sendependecon disde la grupo same kiel disde la konservativa frakcio de la Sankt-Peterburga Konservatorio.[74]

Famo; opera ekkomponisto redakti

La malofteco de la muzikaj sukcesoj de Ĉajkovskij, akiritaj per enormaj klopodoj, troigita per sia vivodaŭra sensiveco al kritikaro. La privataj koleraj kritikoj de Nikolaj Rubinstein kontraŭ lia muziko, kiel kontraŭ la Unua Pianokonĉerto, ne helpis tiukadre.[75] Lia populareco kreskiĝis tamen ĉar kelkaj unuarangaj artistoj pretiĝis ludi liajn komponaĵojn. Hans von Bülow premierigis la Unuan Pianokonĉerton kaj ĉampionis aliajn verkojn de Ĉajkovskij kiel pianisto kaj kiel dirigento.[76] Aliaj helpaj artistoj estis Adele aus der Ohe, Max Erdmannsdörfer, Eduard Nápravník kaj Sergej Tanejev.

 
Dirigento Hans von Bülow.

Alia faktoro kiu helpis, ke la muziko de Ĉajkovskij populariĝis estis ŝanĝo en la sinteno ene de la rusa publiko. Kvankam la muzikemuloj iam kontentiĝis per virtuoza ludado de teknike postulemaj muzike malpezaj verkoj, ili laŭgrade ekaŭskultis kun pliiĝanta aprezo por la komponaĵo mem. La verkoj de Ĉajkovskij estis luditaj ofte, lasante malmultan tempon inter ilia komponado kaj iliaj premieroj; ankaŭ la publikigo el 1867 antaŭen de liaj kantoj kaj granda pianomuziko por la enlanda merkato helpis promocii la popularecon de la komponisto.[77]

Dum la finaj 1860-aj jaroj, Ĉajkovskij ekkomponis operojn. Lia unua opero, Vojevodo, bazita sur verko de Aleksander Ostrovskij, premieris en 1869. La komponisto ne kontentiĝis prie, tamen, kaj, reuzinte partojn de tiu en postaj verkoj, detruis la manuskripton. Undino sekvis en 1870. Nur eltiraĵoj estis luditaj kaj ankaŭ ĝi estis detruita.[78] Inter tiuj projektoj, Ĉajkovskij ekkomponis operon nomitan Mandragora, por libreto de Sergej Raĉinskiji; la nura muziko kiun li kompletigis estis mallonga ĥoro de Floroj kaj Insektoj.[79]

La unua opero de Ĉajkovskij kiu survivis netuŝita, nome Opriĉnik, premieris en 1874. Dum ĝia kompono, li perdis la parte finigitan libreton de Ostrovskij. Ĉajkovskij, tro ĝenita por peti alian kopion, decidis mem verki la libreton, modelante ĝian draman teknikon pri tiu de Eugène Scribe. Cui verkis "karaktere sovaĝan gazetatakon" kontraŭ la opero. Musorgskij, skribante al Vladimir Stasov, malaprobis la operoj kiel klinema al la publiko. Tamen, Opriĉnik plue estas ludita de tempo al tempo en Rusio.[78]

La lasta el tiuj fruaj operoj, nome Vakula la Forĝisto (Op. 14), estis komponita en la dua duono de 1874. La libreto, bazita sur la verko de Gogol nome Kristnaska vespero, estis muzikota de Aleksander Serov. Je la morto de Serov, la libreto estis malferma por konkurenco kun promeso ke la venkinto havu sian verkon premieritan ĉe la Imperia Mariinskij-Teatro. Ĉajkovskij estis deklarita venkinto, sed en la premiero de 1876, la opero ĝuis nur mezan akcepton.[80] Post la morto de Ĉajkovskij, Rimskij-Korsakov verkis la samnoman operon Kristnaska vespero, bazitan sur la sama historio.[81]

Aliaj verkoj de tiu periodo estis Variaĵoj por Rokoka Temo por violonĉelo kaj orkestro, la Tria kaj la Kvara Simfonioj, la baleto Cignolago, kaj la opero Eŭgeno Onegin.

Persona vivo redakti

 
Ĉajkovskij kaj Antonina en ilia mielmonato, 1877.

Diskutado pri la persona vivo de Ĉajkovskij, speciale pri lia seksa vivo, eble estis la plej etenda studfako de ajna komponisto de la 19-a jarcento kaj certe de ajna rusa komponisto liatempe.[82] Ĝi foje okazigis konsiderindan konfuzon, pro sovetaj klopodoj elimini ĉiujn referencojn al samseksemo kaj portretis lin kiel aliseksemulo, ĝis klopodoj analizi fare de okcidentaj biografoj.[83]

Biografoj ĝenerale interkonsentis, ke Ĉajkovskij estas samseksemulo.[84] Li serĉis la kompanion de aliaj viroj en sia etoso dum etendaj periodoj, "asociante malferme kaj establante profesiajn konektojn kun ili."[75] Lia unua amo estis laŭ informoj Sergej Kirejev, juna kolega studento en la Imperia Altlernejo de Jurisprudenco. Laŭ lia frato Modest, tiu estis "la plej forta, longdaŭra kaj pura amo" de Pjotr Iljiĉ. La dediĉo fare de Ĉajkovskij de Sesa Simfonio al lia nevo Vladimir "Bob" Davidov (21-jaraĝa tiam) kaj liaj sentoj pri Davidov esprimitaj en leteroj al aliuloj, speciale post la memmortigo de Davidov,[4] estis citita pruvo de amafera historio inter ambaŭ.[5][6][4] La grado ĝis kiu la komponisto estis kontentiĝinta per siaj seksaj deziroj restis tamen malferma al debato. Oni ne konas ankoraŭ ĉu Ĉajkovskij, laŭ muzikologo kaj biografo David Brown, "sentis sin makulita, malpurigita per io el kio li finfine konstatis, ke li povos neniam fuĝi"[85] ĉu, laŭ Aleksander Poznanskij, li spertis "neelteneblan kulpon" pri siaj seksaj deziroj[75] kaj "finfine li vidis sian seksajn pekuliarecojn kiel nesupereblaj kaj eĉ natura parto de lia personeco... ne spertante seriozan psikologian damaĝon".[86]

 
Iosif Kotek (maldekstre) kaj Ĉajkovskij (dekstre), 1877.

Gravaj partoj de la membiografio de la frato Modest, kie li rakontas pri la samseksa altiro de la komponisto, estis publikigitaj, ĉar antaŭe leteroj estis subpremitaj de sovetaj cenzuristoj en kiu Ĉajkovskij malferme skribas prie.[87] Tiu cenzuro estis konservata de la posta rusa registaro, rezulte en la fakto ke multaj funkciuloj, kiel la iama prikultura ministro Vladimir Medinskij, tute malakceptante lian samseksemon.[88] Fragmentoj de leteroj de Ĉajkovskij kiuj pruvas liajn samseksemajn dezirojn estis cenzuritaj en Rusio. En unu el tiuj fragmentoj li diris pri samseksema konato: "Petaŝenka kutime venis kun la krima intenco observi kadetojn, kiuj estis rekte videblaj tra niaj fenestroj, sed mi klopodis por malkuraĝigi tiujn kompromitajn vizitojn — kaj kun iom da sukceso." En alia, li skribis: "Post nia promeno, mi proponis al li iom da mono, kion li malakceptis. Li faras ĝin pro artamo kaj adoras barbulojn."[89]

Ĉajkovskij vivis kiel fraŭlo dum plimulto de sia vivo. En 1868, li renkontiĝis kun la belga soprano Désirée Artôt kun kiu li konsideris geedziĝi,[90] sed, pro diversaj cirkonstancoj, la rilato finiĝis.[91] Ĉajkovskij poste postulis, ke ŝi estis la nura virino kiun li iam amis.[92] En 1877, estante 37-karaĝa, li edziĝis al iama studento, Antonina Miliukova.[93] La geedzeco estis katastrofa. Miskongruaj psikologie kaj sekse,[94] la paro vivis kune dum nur du monatoj kaj duono antaŭ Ĉajkovskij disiĝis, superigita emocie kaj suferanta pro akuta verkoblokado.[95] La familio de Ĉajkovskij restis subtenanta lin dum tiu krizo kaj laŭlonge de sia vivo.[96] la edza malsukceso eble kondukis lin fronti la veron pri lia sekseco; li neniam kulpigis Antonina pro la malsukceso de ilia geedzeco.[97]

Ĉajkovskij estis helpita ankaŭ de Nadeĵda von Meck, vidvino de fervoja riĉulo, kiu ekkontaktis kun li ne longe antaŭ la geedziĝo. Krom grava amiko kaj emocia subteno,[98] ŝi iĝis lia patronino por la sekvaj 13 jaroj, kio ebligis, ke li fokusigu nur al komponado.[99] Kvankam Ĉajkovskij nomis ŝin sia "plej bona amiko", ili interkonsentis neniam renkontiĝi laŭ ajna cirkonstanco.

Vagadjaroj redakti

 
Nadeĵda von Meck, patronino kaj konfidulo de Ĉajkovskij el 1877 ĝis 1890.

Ĉajkovskij restis eksterlande dum unu jaro post la disigo de sia geedzeco. Dum tiu tempo, li kompletigis Eŭgeno Onegin, orkestrigis sian Kvaran Simfonion, kaj komponis Violonkonĉerton.[100] Li revenis por mallonge al la Moskva Konservatorio en la aŭtuno 1879.[101] Por kelkaj sekvaj jaroj, li sekurigis regulan enspezon el von Meck, li veturis senĉese tra Eŭropo kaj rura Rusio, ĉefe sola, kaj evitis socian kontakton kiam eblis.[102]

Dum tiu tempo, la eksterlanda reputacio de Ĉajkovskij kreskiĝis kaj pozitiva retaksado de lia muziko okazis ankaŭ en Rusio, parte rilata al la alvoko fare de la rusa romanisto Fjodor Dostojevskij por "universala unueco" kun Okcidento dum la senvualigo de la Puŝkina Monumento en Moskvo en 1880. Antaŭ la parolado de Dostojevskoj, la muziko de Ĉajkovskij estis konsiderata "tro dependa de Okcidento". Kiam la mesaĝo de Dostojevskij etendiĝis tra Rusio, tiu malhonoro al la muziko de Ĉajkovskij vanuiĝis.[103] La senprecedenca laŭdo al li eĉ starigis kultan sekvantaron inter la juna inteligencio de Sankt-Peterburgo, kiel Alexandre Benois, Leono Bakst kaj Sergej Djagilev.[104]

Du muzikaj verkoj el tiu periodo stariĝis. Kiam la Katedralo de Kristo Savinto estis preskaŭ kompletigita en Moskvo en 1880, por la 25-a datreveno de la kronado de Aleksandro la 2-a en 1881 (kio fakte ne okazis ĉar li estis murdita en Marto 1881) kaj kiam estis planita por 1882 la Moskva Art-Industria Ekspozicio, Nikolaj Rubinstein sugestis al Ĉajkovskij komponi grandan rememoran pecon. Ĉajkovskij konsentis kaj finis ĝin dum ses semajnoj. Li skribis al Nadeĵda von Meck, ke tiu peco, la Uverturo 1812, estus "tre laŭta kaj brua, sed mi verkis ĝin sen varma amosento, kaj tial probable ne estos artaj meritoj en ĝi".[105] Li avertis ankaŭ al dirigento Eduard Nápravník, ke "Mi ne gapos aŭ ofendiĝoos se vi trovos, ke ĝi estas en stilo netaŭga por simfoniaj koncertoj".[105] Tamen, la uverturo iĝis por multaj "la peco kiun Ĉajkovskij plej bone konas",[106] aparte bone konata pro la uzado de kanono en la partituro.[107]

La 23-an de marto 1881, Nikolaj Rubinstein mortis en Parizo. Tiun decembron, Ĉajkovskij eklaboris por sia Piano-Trio en A-minoro, "dediĉita al la memoro de granda artisto".[108] Unuafoje ludita private en la Moskva Konservatorio la unuan datrevenon de la morto de Rubinstein, la peco iĝis tre populara dum la vivodaŭro de la komponisto; en Novembro 1893, ĝi iĝis la propra elegio de Ĉajkovskij je memorkoncertoj en Moskvo kaj Sankta-Peterburgo.[109] La peco ankaŭ plenumis longdaŭran peton de von Meck por tia verko, por esti plenumita de sia tiam hejma pianisto, Claude Debussy [110].

Reveno al Rusio redakti

 
Imperiestro Aleksandro la 3-a de Nadar.

En 1884, Ĉajkovskij ekperdis sian malsocieblon kaj maltrankvilecon. Tiun marton, la imperiestro Aleksandro la 3-a atribuis al li la Ordenon de Sankta Vladimiro (kvara klaso), kio inkludis titolon de hereda nobeleco[111] kaj personalan aŭdiencon kun la caro.[112] Tio estis vidita kiel sigelo de oficiala aprobo, kio antaŭenigis la socian statuson de Ĉajkovskij[111] kaj tio cementiĝis en la menso de la komponisto pere de la sukceso de sia Orkestra Suito No. 3 je ties premiero de Januaro 1885 en Sankta-Peterburgo.[113]

En 1885, Aleksandro la 3-a petis novan produktadon de Eŭgeno Onegin en la Bolŝoj-Kamennij-Teatro en Sankt-Peterburgo. Ĝia nura alia produkto estis farita de studentoj el la Konservatorio. Surscenejigante la operon tie kaj ne en la Mariinskij-Teatro, li informis, ke la muziko de Ĉajkovskij estis anstataŭante la italan operon kiel la oficiala imperia arto. Krome, je instigo de Ivan Vsevoloĵskij, Direktoro de la Imperiaj Teatroj kaj patrono de la komponisto, Ĉajkovskij ricevis vivodaŭran jaran pension de 3 000 rubloj el la caro. Tio faris lin la ĉefa kortega komponisto, praktike se ne laŭ fakta titolo.[114]

 
La lasta hejmo de Ĉajkovskij, en Klin, nune Ŝtata Dom-Muzeo de Ĉajkovskij.

Spite la disdegno de Ĉajkovskij por la publika vivo, li tiam partoprenis en ĝi kiel parto de sia pliiĝanta famo kaj akceptis la taskon promocii la rusan muzikon. Li helpis subteni sian iaman lernanton Sergej Tanejev, kiu estis tiam direktoro de la Moskva Konservatorio, ĉeestante studentekzamenojn kaj negocante foje sensivajn rilatojn inter kelkaj stabanoj. Li servis kiel direktoro de la Moskva branĉo de la Rusa Muzika Societo dum la sezono de 1889–1890. En tiu posteno, li invitis multajn eksterlandajn famulojn dirigenti, kiel Johannes Brahms, Antonín Dvořák kaj Jules Massenet.[112]

Dum tiu periodo, Ĉajkovskij ankaŭ ekpromociis rusan muzikon kiel dirigento,[112] En Januaro 1887, li estis anstataŭanto subite en la Bolŝoj-Teatro en Moskvo por ludado de sia opero Ĉereviĉki.[115] Post unu jaro, li ricevis konsiderindajn petojn el Eŭropo kaj Rusio. Tiuj aperoj helpis lin superi vivodaŭran scenejfobion kaj plifortigis sian memfidon.[116] En 1888, Ĉajkovskij dirigentis la premieron de sia Kvinan Simfonion en Sankt-Peterburgo, kaj ripetis la laboron unu semajnon poste per la unua ludado de sia tonpoemo Hamlet. Kvankam kritikistoj montriĝis malfavoraj, dum César Cui nomis la simfonion "rutina" kaj "troiga", ambaŭ verkoj estis akceptitaj per ekstrema entuziasmo fare de publiko kaj Ĉajkovskij, kuraĝigita, plue dirigentis la simfonion en Rusio kaj en la cetero de Eŭropo.[117] Dirigentado kondukis lin al Usono en 1891, kie li estris la Novjorkan Simfonian Orkestron en ĝia Festivala Kroniga Marŝo en la inaŭgura koncerto de Carnegie Hall.[118]

Beljajeva cirklo kaj kreskiĝanta reputacio redakti

 
Ĉajkovskij en Odeso, kie li dirigentis kvin koncertojn en Januaro 1893.

En Novembro 1887, Ĉajkovskij alvenis al Sankt-Peterburgo kaj ĉeestis kelkajn koncertojn de la Rusa Simfonio, dediĉitajn ekskluzive al la muziko de rusaj komponistoj. Unu inkludis la unuan kompletan ludadon de lia reviziita Unua Simfonio; alia montris la finan version de la Tria Simfonio de Nikolaj Rimskij-Korsakov, kun kies cirklo Ĉajkovskij estis jam en kontakto.[119]

Rimski-Korsakov, kun Aleksandr Glazunov, Anatoli Ljadov kaj kelkaj aliaj naciismaj komponistoj kaj muzikistoj, estis formintaj grupon konataj kiel la Beljajeva cirklo, nomita laŭ komercisto kaj amatora muzikisto kiu iĝis influa muzikpatrono kaj publikiganto.[120] Ĉajkovskij pasigis multan tempon en tiu cirklo, iĝante multe pli bonfarta kun ili ol li estis kun la 'Kvinopo' kaj pli kaj pli pli memfida prezentante sian muzikon ĉe ili.[121] Tiu rilato daŭris ĝis la morto de Ĉajkovskij.[122][123]

En 1892, Ĉajkovskij estis elektita membro de la Akademio de Belartoj de Francio, nur kiel dua ruso honorita (la unua estis skulptisto Mark Antokolskij).[124] La sekvan jaron, la Universitato de Kembriĝo en Anglio havigis al Ĉajkovskij honoran gradon de Doktoro en Muziko.[125]

 
Tombo de Ĉajkovskij en Tiĥvina Tombejo, Sankt-Peterburgo.

En siaj leteroj kaj taglibroj, Ĉajkovskij malkovris ke li havis multajn virajn amantojn. Lia posteno kiel profesoro ĉe la Konservatorio de Moskvo permesis al li konatiĝi kun multaj adoleskantoj, unu el kiuj, Alekseij Sofronov, 14-jara, iĝis lia amanto. Inter aliaj amantoj oni inkludas la violoniston Kotek, la pianiston Sapelnikov kaj lian nevon Vladimir Davidov, al kiu li dediĉis sian sesan simfonion. Laŭ kelkaj esploroj pri lia vivo, eltiritaj el sekretaj dokumentoj, Ĉajkovskij estis devigita mortigi sin por ke oni ne sciu pri lia samseksema rilato kun juna rusa nobelulo. Kune kun li mortigis sin unu el liaj amantoj, la advokato Vladimir Gerard.[126]

Morto redakti

En 16-a/28-a de Oktobro 1893, Ĉajkovskij dirigentis la premieron de lia Sesa Simfonio,[127] nome Pathétique, en Sankt-Peterburgo. Naŭ tagojn poste, la 6an de Novembro, Ĉajkovskij mortis tie, estante 53-jaraĝa. Li estis entombigita en la Tiĥvina Tombejo, de la Monaĥejo Aleksandro Nevski, ĉe la tomboj de kolegaj komponistoj Aleksander Borodin, Miĥail Glinka, kaj Modest Musorgskij; poste ankaŭ Nikolaj Rimskij-Korsakov kaj Milij Balakirev estis entombigitaj proksime.[128]

La morto de Ĉajkovskij estis tradicie atribuita al ĥolero, plej probable trafita pere de trinkado de poluita akvo kelkajn tagojn antaŭe.[129] "Ĉar la akvo ne estis boligita kaj ĥolero estis atakante Sankt-Peterburgon, tia teorio estas tre verŝajna ...."[130] La patrino de Ĉajkovskij ja mortis pro ĥolero,[131] kaj lia patro malsaniĝis je ĥolero tiam sed rekuperiĝis.[132] Kelkaj fakuloj ĉefe en la 1980-aj jaroj, tamen, kiaj la angla muzikologo kaj fakulo pri Ĉajkovskij David Brown kaj la biografiisto Anthony Holden, teoriis ke lia morto estis memmortigo ĉu per veneno ĉu per intenca eksuferigo de ĥolero.[133] En New Grove Dictionary of Music, Roland John Wiley verkis: "la polemiko pri la morto de Ĉajkovskij atingis sakostraton … . Pro malsanoj, problemoj de pruvo havigas malmultan esperon de kontentiga solvo: la stato de diagnozo; la konfuzo de atestantoj; aparte de longdaŭraj efikoj de fumo kaj alkoholaĵo. Ni ne konas kiel Ĉajkovskij mortis.[134] Ni neniam konos ĝin."[135]

Kronologio de la verkado redakti

 
Unua movimento de la Unua Simfonio.
  • 1866—1867 — estis verkita la uverturo por dana himno kaj kelkaj verkoj por fortepiano, inkluzive de «Rememoro pri Haapsalu» (ru: Воспоминание о Гапсале).
  • 1867 — andante kaj skerco el la Unua Simfonio estas prezentataj en la Rusa Muzika Societo en Peterburgo. Komenciĝis laboro pri la opero «Vojevodo» (ru: Воевода). En simfonia kunveno en Moskvo estis plenumitaj dancoj el ĝi.
  • 1868 — en simfonia kunveno en Moskvo kun granda sukceso estis prezentita la Unua Simfonio. Samjare en Moskvo kaj Peterburgo estis prezentita la simfonio «Fatum» (ru: Фатум), pri kiu Ĉajkovskij mem restis malkontenta.
  • La 30-a de januaro 1869 — en Bolŝoj-Teatro (Moskvo) okazis la unua prezento de la opero «Vojevodo». Libreton verkis Ĉajkovskij kaj la fama dramisto Aleksandr N. Ostrovskij laŭ ties dramo «Dormo en Volgo» (ru: Сон на Волге). Dirigento estis Merten. Rolojn plenumis: Neĉaj Ŝaligin — Finokki, Vlas Djuĵoj — Platon Radoneĵskij, Nastasja — Annenskaja, Marja Vlasjevna — Menŝikova, Praskovja Vlasjevna — Zinaida Kronenberg, tepan Bastrjukov — Rapoport, Dubrovin — Demidov, Oljona — Ivanova, Rezvij — Boĵanovskij, Ŝut — Lavrov, Nedviga — Rozanova, nova Vojevodo — Korin. En 1870-aj jaroj Ĉajkovskij neniigis la operon, konserviĝis nur malgranda parto de materialo.
  • 1869 — estis finverkita la opero «Undino» (ru: Ундина), kiu ne estis surscenigita. En 1873 Ĉajkovskij neniigis ĝin, escepte de kelkaj numeroj, kiuj poste eniris aliajn verkojn.
  • Aŭtune estis verkita la uverturo-fantazio «Romeo kaj Julieta» (ru: Ромео и Джульетта). Estis verkitaj ses romantikaj kantoj (ru: романс), inkluzive de «Ne, nur tiu» (ru: Нет, только тот), «Kaj doloras al mi, kaj dolĉas» (ru: И больно, и сладко), «Larmo tremas» (ru: Слеза дрожит), «Pro kio» (ru: Отчего), «Nek unu vorton, amiko mia (ru: Ни слова, о друг мой).
  • 1871 — estis verkita la unua kvarteto D-dur.
 
Desegno por scenejo de la opero «Opriĉnik»
  • 31-an de majo 1872 — okazis la premiero de la kantato «Omaĝe al la 200-a naskiĝdatreveno de Petro la 1-a» (ru: В память 200-летия рождения Петра Великого), verkita speciale al malfermo de la Politeknika ekspozicio de 1872.
  • 12-an de aprilo 1874 — en Mariinskij-Teatro okazis la premiro de la opero «Opriĉnik». Dirigento estis Eduard Nápravník. Rolojn plenumis: Ĵemĉuĵnij — Vasiljev la 1-a, Natalja — Raab, Mitkov — Sobolev, Morozova — Krutikova, Basmanov — Vasiljev la 2-a, Andej — Orlov, Vjazminskij — Melnikov, Zaĥarjevna — Ŝreder.
  • 4-an de majo 1875 — en Bolŝoj Teatro estis surscenigita la opero «Opriĉnik». Diriĝento estis Merten. Rolojn plenumis: Ĵemĉuĵnij — Demidov, Natalja — Smelskaja, Morozova — Kadmina, Basmanov — Aristova, Andrej — Dodonov, Vjazminskij — Radoneĵskij.
  • 1875 — en konkurso de la Rusa muzika societo al la opero «Kuznec Vakula» (ru: Кузнец Вакула; eo: Forĝisto Vakula) estis aljuĝita la 1-a premio.
  • 1876 — en Peterburgo oni surscenigas la operon «Kuznec Vakula», poste transformitan en «Ĉereviĉki» (ru: Черевички; eo: Botetoj).
  • 20-a de februaro 1877 — en Bolŝoj teatro okazis surscenigo de la baleto «Lebedinoje ozero» (ru: Лебединое озеро; eo: Cignolago). Libreton verkis V. Begiĉev kaj V. Gelcer. Rolojn plenumis: Odetta-Idillija — Karpakova, Zigfrid — Gillert, Rotbart — Sokolov. Baletmajstro — Rejzinger. Dirigento — Rjabov. Pentristoj — Valc, Ŝangin, Gropius.
  • majo-julio 1878 — estis verkita «Porinfana albumo» Op. 39 — kolekto da muzikeroj por fortepiano kun aŭtora subtitolo «Dudek kvar facilaj muzikeroj por fortepiano». Decembre ĝi estis publikigita en la eldonejo de Jurgenson, kaj dediĉita al la onklo de la komponisto Vladimir Davidov.
 
Leonid Sobinov kiel Vladimir Lenskij, 1898, en la opero «Eŭgeno Onegin»
  • 13-a de januaro 1880 — estis renovigita la prezentado en Bolŝoj teatro de la baleto «Cignolago». La baletmajstro estis Ganzen, dirigento — Rjabov, pentristoj — Valc, Ŝangin, Groppius. Rolojn plenumis: Odetta-Odillija — Kalmikova kaj Gejten; Zigfrid — Bekefi.
  • 13-a de februaro 1881 — okazis premiero de la opero «La Pucelo de Orleano» en Mariinskij teatro. La dirigento estis Eduard Nápravník. Rolojn plenumis: Karlo la 7-a — Vasiljev la 3-a, Kardinalo — Majboroda, Dunua — Stravinskij, Lionel — Prjaniŝnikov, Tibo — Korjakin, Rajmond — Sokolov, Johana de Arko — Kamenskaja, Agnessa — Raab.
  • 8-a de aŭgusto 1882 (laŭ julia kalendaro — la 20-an) dum la Tutrusia industria-arta ekspozocio estis unue plenumita la «Uverturo 1812». La dirigento estis I.K. Altani.
  • 28-a de oktobro 1882 — en Bolŝoj teatro estis renovigita la surscenigo de la baleto «Cignolago». La baletmajstro estis Ganzen, dirigento — Rjabov, pentristoj — Valc, Ŝangin, Groppius. Rolojn plenumis: Odetta-Odillija — Kalmikova kaj Gejten; Zigfrid — Bekefi.
  • aprilo 1883 — la opero «Eŭgeno Onegin» estis plenumita en Peterburgo en muzika-drama societo subestre de K.K. Zike. Finverkita la opero «Mazepa» (ru: Мазепа).
 
"Ivan Mazepa, Suprema Militprinco de Ukrainiaj Kosakoj".
  • 3-a de februaro 1884 — en Bolŝoj teatro okazis la premiero de la opero «Mazepa». La libreton verkis V.P. Burenin laŭ la poemo de Aleksandr Puŝkin «Poltava». La dirigento estis Altani, reĝisoro — Barcal, pentristoj — Ŝiŝkov kaj Boĉarov, baletmajstro — Ivanov. Rolojn plenumis: Mazepa — Korsov, Koĉubej — Borisov, Marija — Pavlovskaja, Ljubov — Krutikova, Andrej — Usatov, Orlik — Fjurer, Iskra — Grigorjev, Ebria kozako — Dodonov.
  • 6-a de februaro 1884 — la opero «Mazepa» estis prezentita en Mariinskij teatro. La dirigento estis Eduard Nápravník.
  • 1885 — la opero «Mazepa» estis surscenigita en Tbiliso. Estis pretigita la nova varianto de la opero «Forĝisto Vakula» alinomita «Ĉereviĉki».
  • 19-a de januaro 1887 — en Bolŝoj teatro en Moskvo okazis prezentado de la opero «Ŝorĉistino». Libreton verkis J. P. Polonskij laŭ la romano de Nikolaj Gogol «Antaŭkristnaska nokto» kun aldonaĵoj de la komponisto. Dirigento estis Ĉajkovskij. Pentristo estis Valc. Rolojn plenumis: Vakula — Usatov, Oksana — Klimentova, Soloha — Svetlovskaja, Ĉub — Matĉinskij, Pan Golova — Streleckij, Diablo — Korsov, Lerneja Instruisto — Dodonov, Moŝtulo — Ĥoĥlov, Panas — Grigorjev.
  • 20-a de oktobro 1887 — en Mariinskij teatro okazis la premiero de la opero «Sorĉistino» (ruse: Чародейка). Libreton faris I. V. Ŝpaĵinskij laŭ sia samnoma tragedio. Dirigento estis Ĉajkovskij. Pentristo estis Boĉarov. Rolojn plenumis: princo Kurlatev — Melnikov, Princino — Slavina, Jurij — Vasiljev la 3-a, Mamirov — Stravinskij, Nastasja — Pavlovskaja.
  • 1887 — la opero «Sorĉistino» estis prezentita en Tifliso. Dirigento estis Ipolitov-Ivanov. Rolon de Nastasja plenumis Zarudnaja.
  • 3-a de januaro 1890 — en Mariinskij teatro okazis la premiero de la opero «Dormanta belulino» (ruse Спящая красавица). Libreton verkis I. A. Vsevolĵskij. Baletmejstro estis Marius Petipa. Dirigento estis Drigo. Pentristoj estis Boĉarov, Levot, Andrejev, Ŝiŝkov. Kostumojn faris Vsevolĵskij. Rolojn plenumis: Aŭrora — Brianca, Dezire — P. Gerdt, feino de Siringo — Marius Petipa, Karabos — Ĉeketti.
  • 1890 — en Bolŝoj teatro estis surscenigita la opero «Sorĉistino».
 
Ĉajkovskij (centre) kun Nikolaj kaj Medeja Figner, kiuj kantis la rolojn de Herman kaj Liza en la premiero en 1890.
  • 7-a de decembro 1890 — en Mariinskij teatro estis surscenigita la opero «Pika damo» (ruse: Пиковая дама). Libreton kreis Modest Ĉajkovskij kun partopreno de la komponisto mem, laŭ la samnonma romano de Aleksandr Puŝkin, uzante ankaŭ poemojn de Konstantin Batjuŝkov, Gavrila Derĵavin, Vasilij Ĵukovskij, Kondratij Rilejev kaj Pjotr Karabanov. Dirigento estis Eduard Nápravník. Surscenigon gvidis Palaĉek. Reĝisoro estis Kondratjev, Pentristoj estis Vasiljev, Janov, Levot, Ivanov kaj Andrejev, Baletmejstro estis Marius Petipa. Rolojn plenumis: German — N. Figner, Tomskij — Melnikov, Eleckij — Jakovlev, Ĉekalinskij — Vasiljev la 2-a, Surin — Frej, Ĉaplickij — Kondaraki, Narumov — Sobolev, Administranto — Efimov, Liza — M. Figner, Grafino — Slavina, Polina — Dolina, Guvernistino — Pilc, Ĉambristino — Junosova, Prilepa — Olgina, Milovzor — Fride, Zlatogor — Klimov la 2-a.
  • 19-a de decembro 1890 — la opero «Pika damo» estis surscenigita en Kievo fare de la aktoroj de la trupo de I. P. Prjaniŝnikov. Dirigento estis Pribik. Rolojn plenumis: Herman — Medvedev, Tomskij — Dementjev, Eleckij — Tartakov, la Grafino — Smirnova, Liza — Maculeviĉ.
  • 1891 — estis verkita la opero «Iolanta». Libreton kreis Modest Iljiĉ Ĉajkovskij laŭ la dramo de Henrik Hertz «Filino de reĝo René».
  • Samjare la opero «Pika damo» estis prezentita en Bolŝoj teatro. Dirigento estis Altani, pentristoj Valc kaj Lebedev, baletmajstroj Marius Petipa kaj Ivanov. Rolojn plenumis: Herman — Medvedev, Tomskij — Korsov, Eleckij — Ĥoĥlov, Liza — Dejŝ-Sioniskaja, Polina — Gnuĉeva, la Grafino — Krutikova.
  • 6-a de decembro 1892 — okazis premiero de la opero «Iolanto» en Mariinskij teatro. Dirigento estis Eduard Nápravník. Dekoraciojn kreis Boĉarov. Rolojn plenumis: René — Serebrjakov, Robert — Jakovlev, Vodemon — Figr, Ebn-Hakija — Ĉernov, Almerik — Karelin, Bertran — Frej, Iolanta — M. Figner, Marta — Kamenskaja, Brigitta — Runge, Laura — Dolina.
  • Samtempe estis prezentita la baleto «La Nuksrompilo». La libreton verkis Ivan Vsevoloĵski kaj Marius Petipa laŭ la mirfabelo de E. T. A. Hoffmann: Nußknacker und Mausekönig (germane «La Nuksrompilo kaj la reĝo de la musoj») en la versio de Alexandre Dumas (patro). Baletmajstro estis Ivanov, dirigento — Drigo, pentristoj — Boĉarov kaj K. Ivanov, kostumojn faris Vsevolĵskij kaj Ponomarjov. Rolojn plenumis: Klara — Belinskaja, Fric — E. Stukolkin, La Nuksrompilo — S. Legat, la feino Draĵe — Del-Era, la princo Kokluŝ — P. Gerdt, Drosselmejer — T. Stukolkin.

Verkoj redakti

Referencoj redakti

  1. "Tchaikovsky and the secret gay loves censors tried to hide", the Guardian, 2a de Junio 2018. (angle)
  2. Wiley, Christopher Mark (2008). Rewriting Composers' Lives: Critical Historiography and Musical Biography (PhD disertacio). Royal Holloway, University of London. pp. 222–223, 229, 324, 333–337. Alirita la 5an de Januaro 2023.
  3. Summers, Claude. (2004) The queer encyclopedia of music, dance & musical theater. San Francisco: Cleis Press. ISBN 9781573448758.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 (2003) “"No Trace of Presence": Tchaikovsky and the Sixth in Forster's "Maurice"”, Mosaic: An Interdisciplinary Critical Journal 36 (1), p. 85–101. Alirita 10a de Februaro 2023.. 
  5. 5,0 5,1 (6a de Aprilo 2016) “Reevaluating Perceptions of Tchaikovsky's Pathétique Symphony”, Duquesne University Undergraduate Research and Scholarship Symposium. Alirita 10a de Februaro 2023.. 
  6. 6,0 6,1 Peraino, Judith A.. (30a de Oktobro 2005) “A Music of One's Owndiscipline”, Listening to the Sirens: Musical Technologies of Queer Identity from Homer to Hedwig. University of California Press, p. 68–109. doi:10.1525/california/9780520215870.003.0003. ISBN 9780520215870.
  7. 7,0 7,1 Chisholm, 348
  8. Holden, 4.
  9. Tchaikovsky: A Life.
  10. Pyotr Tchaikovsky, a Ukrainian by creative spirit. La tago.
  11. Kearney, Leslie. (2014) Tchaikovsky and His World. Princeton University Press. ISBN 978-1-4008-6488-1.
  12. Brown, The Early Years, 19
  13. Poznansky, Eyes, 1
  14. Poznansky, Eyes, 1; Holden, 5.
  15. 15,0 15,1 Wiley, Tchaikovsky, 6.
  16. (Holden, 6, 13; Warrack, Tchaikovsky, 18)
  17. (Poznansky, Eyes, 2)
  18. Holden, 31.
  19. Aleksandra Davydova.
  20. 20,0 20,1 Holden, 43.
  21. Holden, 202.
  22. Brown, The Early Years, 22; Holden, 7.
  23. Holden, 7.
  24. Brown, The Early Years, 27; Holden, 6–8.
  25. Poznansky, Quest, 5.
  26. Brown, The Early Years, 25–26; Wiley, Tchaikovsky, 7.
  27. Brown, The Early Years, 31; Wiley, Tchaikovsky, 8.
  28. Maes, 33.
  29. Wiley, Tchaikovsky, 8.
  30. Holden, 14; Warrack, Tchaikovsky, 26.
  31. Holden, 20.
  32. Holden, 15; Poznansky, Quest, 11–12.
  33. (Brown, The Early Years, 47; Holde, 23; Warrack, 29)
  34. (Citita en Holden, 23.)
  35. Holden, 23.
  36. Holden, 23–24, 26; Poznansky, Quest, 32–37; Warrack, Tchaikovsky, 30.
  37. Holden, 24; Poznansky, Quest, 26
  38. Citita en Holden, 25.
  39. Brown, The Early Years, 43.
  40. Holden, 24–25; Warrack, Tchaikovsky, 31.
  41. Poznansky, Eyes, 17.
  42. Holden, 25; Warrack, Tchaikovsky, 31.
  43. Brown, Man and Music, 14.
  44. Maes, 31.
  45. Maes, 35.
  46. Volkov, 71.
  47. Maes, 35; Warrack, Tchaikovsky, 36.
  48. Brown, The Early Years, 60.
  49. Brown, Man and Music, 20; Holden, 38–39; Warrack, Tchaikovsky, 36–38.
  50. Taruskin, Grove Opera, 4:663–664.
  51. Figes, xxxii; Volkov, 111–112.
  52. Hosking, 347.
  53. Poznansky, Eyes, 47–48; Rubinstein, 110.
  54. Brown, The Early Years, 76; Wiley, Tchaikovsky, 35.
  55. (Poznansky, Eyes, 29)
  56. (Brown, The Years of Wandering, 121)
  57. Brown, The Early Years, 100–101.
  58. Brown, New Grove vol. 18, p. 608.
  59. Brown, The Early Years, 82–83.
  60. Holden, 83; Warrack, Tchaikovsky, 61.
  61. Wiley, Tchaikovsky, 87.
  62. Wiley, Tchaikovsky, 79.
  63. Wiley, Tchaikovsky, 79
  64. Cititaj en Wiley, Tchaikovsky, 95.
  65. Wiley, Tchaikovsky, 77.
  66. Figes, 178–181
  67. Maes, 8–9; Wiley, Tchaikovsky, 27.
  68. Garden, New Grove (2001), 8:913.
  69. Maes, 39.
  70. Maes, 42.
  71. Maes, 49.
  72. Brown, Man and Music, 49.
  73. Brown, The Early Years, 255.
  74. Holden, 51–52.
  75. 75,0 75,1 75,2 Wiley, New Grove (2001), 25:147.
  76. Steinberg, Concerto, 474–476; Wiley, New Grove (2001), 25:161.
  77. Wiley, New Grove (2001), 25:153–154.
  78. 78,0 78,1 Taruskin, 665.
  79. Holden, 75–76; Warrack, Tchaikovsky, 58–59.
  80. Brown, Viking Opera Guide, 1086.
  81. Maes, 171.
  82. Wiley, Tchaikovsky, xvi.
  83. Maes, 133–134; Wiley, Tchaikovsky, xvii.
  84. Poznansky, Quest, 32 et passim.
  85. Brown, The Early Years, 50.
  86. Poznansky, citita en Holden, 394.
  87. Poznansky, Eyes, 8, 24, 77, 82, 103–105, 165–168. Vidu ankaŭ P. I. Chaikovskii. Al'manakh, vypusk 1, (Moscow, 1995).
  88. Walker, Shaun, "Tchaikovsky was not gay, says Russian culture minister", The Guardian, 18a de Septembro 2013.
  89. . Tchaikovsky and the secret gay loves censors tried to hide. The Guardian (2a de Junio 2018).
  90. Brown, The Early Years, 156–157; Warrack, Tchaikovsky, 53.
  91. Brown, The Early Years, 156–158; Poznansky, Eyes, 88.
  92. Artôt, Désirée (1835–1907). Schubertiade music. Arkivita el la originalo je 24a de Junio 2009. Alirita 21a de Februaro 2009.
  93. Brown, The Crisis Years, 137–147; Polayansky, Quest, 207–208, 219–220; Wiley, Tchaikovsky, 147–150.
  94. Brown, The Crisis Years, 146–148; Poznansky, Quest, 234; Wiley, Tchaikovsky, 152.
  95. Brown, The Crisis Years, 157; Poznansky, Quest, 234; Wiley, Tchaikovsky, 155.
  96. Wiley, New Grove (2001), 25:147.
  97. Warrack, Tchaikovsky, 120.
  98. Holden, 159, 231–232.
  99. Brown, Man and Music, 171–172.
  100. Wiley, Tchaikovsky, 159, 170, 193.
  101. Brown, The Crisis Years, 297.
  102. Brown, Man and Music, 219.
  103. Volkov, 126.
  104. Volkov, 122–123.
  105. 105,0 105,1 Citita en Brown, The Years of Wandering, 119.
  106. Brown, Man and Music, 224.
  107. Aaron Green,"Tchaikovsky's 1812 Overture", thoughtco.com, 25-a de Marto 2017
  108. Citita en Brown, The Years of Wandering, 151.
  109. Brown, The Years of Wandering, 151–152.
  110. (Brown, New Grove vol. 18, p. 620)
  111. 111,0 111,1 Brown, New Grove vol. 18, p. 621; Holden, 233.
  112. 112,0 112,1 112,2 Wiley, New Grove (2001), 25:162.
  113. Brown, Man and Music, 275.
  114. Maes, 140; Taruskin, Grove Opera, 4:664.
  115. Holden, 261; Warrack, Tchaikovsky, 197.
  116. Holden, 266; Warrack, Tchaikovsky, 232.
  117. Holden, 272–273.
  118. Brown, The Final Years, 319–320.
  119. Brown, The Final Years, 90–91.
  120. Maes, 173
  121. Brown, The Final Years, 92.
  122. Poznansky, Quest, 564.
  123. Rimsky-Korsakov, 308.
  124. Poznansky, Quest, 548–549.
  125. Warrack, Tchaikovsky, 264.
  126. Santiago, Pablo. "Personajes históricos sospechosos de pedofilia". En: Alicia en el lado oscuro. Madrido: Imagine, 2004, p. 122.
  127. Symphony No. 6.
  128. Brown, The Final Years, 487.
  129. Brown, Man and Music, 430–32; Holden, 371; Warrack, Tchaikovsky, 269–270.
  130. Meumayr A. (1997) Music and medicine: Chopin, Smetana, Tchaikovsky, Mahler: Notes on their lives, works, and medical histories. Med-Ed Press, p. 282–3. (resumante variajn teoriojn pri la morto de la komponisto Ĉajkovskij, inklude la ideon de lia frato Modest ke Ĉajkovskij trinkis ĥoler-infestitan akvon la tagon antaŭ ol li malsaniĝis).
  131. David Brown, Early Years, 46.
  132. Holden, 23.
  133. Brown, Man and Music, 431–35; Holden, 373–400.
  134. Aleksander Poznanskij "Tchaikovsky's Suicide: Myth and Reality" 19th-Century Music, Spring 1988
  135. Wiley, New Grove (2001), 25:169.

Bibliografio redakti

  • Brown, David (1978). Tchaikovsky: The Early Years, 1840–1874. New York: W. W. Norton. ISBN 978-0-393-07535-9.
  • — (1983). Tchaikovsky: The Crisis Years, 1874–1878. New York: W. W. Norton. ISBN 978-0-393-01707-6.
  • — (1986). Tchaikovsky: The Years of Wandering, 1878–1885. New York: W. W. Norton. ISBN 978-0-393-02311-4.
  • — (1991). Tchaikovsky: The Final Years, 1885–1893. New York: W. W. Norton. ISBN 978-0-393-03099-0.
  • Brown, David (1993). "Pyotr Tchaikovsky". En Amanda Holden; Nicholas Kenyon; Stephen Walsh (eld.). The Viking Opera Guide. London: Viking. ISBN 978-0-670-81292-9.
  • Brown, David (2007). Tchaikovsky: The Man and His Music. New York: Pegasus. ISBN 978-0-571-23194-2.
  • Chisholm, Hugh, ed. (1911). "Tschaïkovsky, Peter Ilich". Encyclopædia Britannica. Vol. 27 (11a eld.). Cambridge University Press. pp. 348–349.
  • Figes, Orlando (2002). Natasha's Dance: A Cultural History of Russia. New York: Metropolitan Books. ISBN 978-0-8050-5783-6.
  • Holden, Anthony (1995). Tchaikovsky: A Biography. New York: Random House. ISBN 978-0-679-42006-4.
  • Hosking, Geoffrey, Russia and the Russians: A History (Cambridge, Massachusetts: The Belknap Press of Harvard University Press, 2001). ISBN 978-0-674-00473-3.
  • Maes, Francis, tr. Arnold J. Pomerans kaj Erica Pomerans, A History of Russian Music: From Kamarinskaya to Babi Yar (Berkeley, Los Angeles kaj London: University of California Press, 2002). ISBN 978-0-520-21815-4.
  • Poznansky, Alexander, Tchaikovsky Through Others' Eyes. (Bloomington: Indiana Univ. Press, 1999). ISBN 978-0-253-33545-6.
  • Rubinstein, Anton, tr. Aline Delano, Autobiography of Anton Rubinstein: 1829–1889 (New York: Little, Brown & Co., 1890). Library of Congress Control Number LCCN 06-4844.
  • Steinberg, Michael, The Concerto (New York and Oxford: Oxford University Press, 1998).
  • Taruskin, Richard, Stravinsky and the Russian Traditions, Volume One (Berkeley kaj Los Angeles: University of California Press, 1996) ISBN 978-0-520-29348-9
  • Volkov, Solomon, Romanov Riches: Russian Writers and Artists Under the Tsars (New York: Alfred A. Knopf House, 2011), tr. Bouis, Antonina W. ISBN 978-0-307-27063-4.
  • Warrack, John, Tchaikovsky (New York: Charles Scribner's Sons, 1973). ISBN 978-0-684-13558-8.
  • Wiley, Roland John, The Master Musicians: Tchaikovsky (Oxford kaj New York: Oxford University Press, 2009). ISBN 978-0-19-536892-5.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti